La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Superforta ambicio
Skizo el la esperantista vivo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malgranda ĉarma klasikaĵo


marto 2018

La Ondo de Esperanto faris belan donacon al siaj legantoj – elektronikan version de la novelo de A. A. Saĥarov Superforta ambicio (Moskvo, 1913; faksimila reeldono de Sezonoj, 1992). Donaco valora, ĉar la novelo apartenas al nepre konindaj por ĉiu Esperantaj klasikaĵoj.

A. A. Saĥarov lasis neforviŝeblan spuron en la movada historio kiel fondinto kaj redaktoro de la plej bona en la komenco de la 20a jarcento rusia Esperanto-revuo La Ondo de Esperanto, kiel eldonisto de Esperantaj libroj, kiel fondinto kaj animo de Instituto de Esperanto, kiel instruisto kaj kiel aŭtoro de plurfoje reeldonitaj lerniloj. Li estis ankaŭ tre bona verkisto, sed, bedaŭrinde, li ne disvolvis tiun sian potencialon, ĉar li estas aŭtoro nur de tiu ĉi malgranda beletraĵo kaj, krome, de rememoroj, aperintaj 50 jarojn post lia morto…

Malgraŭ la beletra malfekundeco, Superforta ambicio fariĝis grava evento por nia literaturo. Ĝi rakontas pri la rusa socio kaj pri loko en ĝi de la frua Esperanto-movado. Ĝi aperis en la lasta “paca jaro” 1913, tiel ĝi konserviĝis en la popola memoro (ja sekvajare komenciĝis la Unua Mondmilito, kiun sekvis revolucioj kaj ceteraj perturboj), kaj tial iom resumas la staton de tiu periodo. Ĝi estas novelo samtempe psikologia kaj ironia (aŭ mole satira), verkita en bona kaj tute libera stilo en la periodo, kiam la originala Esperanta prozo ankoraŭ troviĝis en lulilo. Interesa detalo: kvankam la ĉefa protagonisto estas, evidente, persono negativa – ne hazarde li havas la parolantan nomon Parazitov – en lia biografio ni povas vidi kelkajn aŭtobiografiajn trajtojn de Saĥarov mem (deveno de “simpla” familio kaj devo kontraŭstari en la gimnazio nobelidojn kaj riĉulidojn; forpelo el universitato pro partopreno en studenta ribelo, ktp.). Sed, kompreneble, post la esperantistiĝo la kondutoj kaj sortoj de la aŭtoro kaj protagonisto plene diverĝas.

En la teksto estas kelkaj realismaj detaletoj, ironie karakterizantaj la rusan socion en tiuj jaroj, ekzemple: “Dum la pasinta jaro la rusa popolo kondutis bonege. Post la revolucio [de 1905-07 – NG] ĝi drinkis, kiel neniam antaŭe, kaj propravole pagis al la regna kaso kvincent milionojn da akcizo. Dank’ al tio, ĉiu akciza oficisto estis premiita per sumo de duonjara salajro” (p. 4). Ĉarme! Kaj, kompreneble, estas prezentitaj interesaj motivoj de esperantistiĝo kaj tipoj de esperantistoj en tiu epoko.

Oni ofte akuzas la gvidantojn de SEU de la 1920-30aj jaroj, ke ili faris el la esperantista organizo ion similan laŭ principoj de funkciado al komunista partio. Sed en letero de d-ro Telegrafov al Parazitov ni povas vidi absolute ĉiujn tiujn principojn – unuanima sekvo al la komuna celo, demokratia centrismo, hierarkia strukturo, rigora disciplino… (p. 23) Evidentas, ke tiuepoke la aferoj apartenis al la ĝenerala spirito de civitana socio, sendepende de konkreta ideologio, el kies adeptoj konsistis iu certa societo. Scio de tio gravas por hermeneŭtika kompreno de tiu historia epoko!

Ne kapabla atingi ion, kio respondus al liaj ambicioj, Parazitov transiras al Ido – kaj ricevas mokon, ke nur idiotoj povas fariĝi idistoj (p. 24). Sonas nun iom banale, sed aktuale por tiu periodo, kiam Ido ankoraŭ ŝajnis esti io danĝera.

La lingvaĵo estas preskaŭ senriproĉa kaj moderna, iuj arkaismoj apenaŭ senteblas – eble, iom tranĉas la okulon la esprimo “okupiĝi per io” (anstataŭ “pri”). Do, eĉ tio ne malhelpas facile tralegi la libreton. Do, nepre ĝuu ĝin!

Nikolao Gudskov

Publikigita ĉe
Historio de Esperanto, 1964
Tiu ĉi skizo el la esperantista vivo estas iom malesperiga kaj malsprita ĉar la heroo post kiam li entuziasmiĝis por E. konstatas ke ĉi tiu lingvo neniel utilas al li dum vojaĝo (ĉiuj spertaj samideanoj konstatis la malon) eksterlanden, pro tio li forlasas E. por Ido kaj fine perdas tutan intereson pri la lingvo internacia.

Kion celis la aŭtoro per tiu ĉi stulta rakonto?

Kredeble li intencis, satire kritiki la oftan konduton de kelkaj E-istoj kiuj malŝparas la tempon sin ĵaluzante reciproke kaj disputante anstataŭ labori serioze por la sukceso de sia ideo. Ankaŭ li mokas la senpaciencon de l' novuloj kiuj volas fariĝi tuj talentaj verkistoj aŭ poetoj kaj tro malrapide malkuraĝiĝas tial ke E. ne povas subite liveri al ili la deziritajn profitojn. Ni ankaŭ same opinias.

Courtinat

Superforta ambicio

Publikigita ĉe
Lingvo Internacia 1913

Ned Katryn

Lule sur "La Ondo de Esperanto"


1996

Carlo Minnaja

La iamo longe for


1993

La Premiito (1913). Herschel S. Hall. 24p. 16cm.

Superforta ambicio (1913). Aleksandr A. Saĥarov (1865-1942). 52 p. 16cm.

Tra la loko ensorĉita (1913). Ivan G. Ŝirjaev (1877-1933). 15p. 16cm.

Verdaj fajreroj. Kolekto da versaĵoj (1900). Romano Frenkel. 42p. 16cm.

Inkubo. Ivan G. Ŝirjaev. 27p. 21cm.

Faksimilaj represoj. Wien: IEMW, 1991 (la lasta), resp. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992 (ĉiuj ceteraj).

Pasis ne jaroj, epokoj pasis. La 16-regula "plena gramatiko" de Esperanto delonge havas pli ol 500-paĝajn klarigojn konatajn sub la siglo PAG, kaj la apenaŭ mil radikoj de la Unua Libro ekspansiis ĝis pli ol 15 mil PIVaj kapvortoj. "Domaĝe" – dirus iuj. "Feliĉe" – oponus aliaj. "Nature" – konstatus mi kaj . . . deflankiĝus.

Bedaŭrinde, mi fariĝis terure babilema. Ŝajne, signo de maljuniĝado. Ankaŭ aliaj faktetoj konfirmas tion. Ekzemple, ĉu povus okazi nur dekon da jaroj antaŭe ke mi ellasu larmeton legante la sentimentalan novelon La premiito de H. Hall? Sed – mi devas konfesi – tiu naiva rakonto kortuŝis min. Kaj dum momento mi perdis la senton de realeco. Same kiel nun. Ja oni petis analizi librojn, ne mian memon . . . Do, ni revenu al la libroj, entute kvin.

La vodevileca amuzaĵo de A. Saĥarov, Superforta ambicio, ridetige skizas unu el la "tipuloj" de la E-movado – tiun gloravidan mezkapablulon kiun turmentas fremdaj sukcesoj kaj entuziasmigas propraj intrigoj. Laŭ pritakso de la konata rusa E-literatura kompetentulo B. Tokarev, la traktata novelo estas la plej interesa kaj talenta verko de la tiama E-prozo.

Inter alte aprecitajn beletraĵojn (tria premio en la literatura konkurso de La Ondo de Esperanto, 1911) trafis ankaŭ la libreto de I. Ŝirjaev Tra la loko ensorĉita – iuspeca am-legendo kun almikso de iometa mistero, kio rememorigas al mi unufrazan antaŭparolon al alia "ido" de Ŝirjaev. Temas pri la ĵus publikigita manuskripto de la rakonto Inkubo, kie Herbert Mayer nomas Ŝirjaev-on Esperanta Dostojevskij. Ĉu tio estas vero aŭ ne, decidu vi mem.

Verdajn fajrerojn de R. Frenkel fakte jam kaptis viaj okuloj, kiam ili glitis laŭ la unuaj linioj de la recenzo. Eble, tio kaŭzis al vi ioman brulagaciĝon. Ankaŭ al mi, ĉar mi ne facile englutas "frandaĵojn" kiel ĉi tiuj:

Do for la ŝanceloj, do for ĉiuj duboj!

Leviĝu la verda standardo!
Ekbrilos la suno, disiĝos la nuboj;
Antaŭen do la avangardo!

Tiaĵon povus elcerbigi ankaŭ mi. Nu, mi atendas de la poetoj ion pli . . . poeziecan. Ekzemple:

De arba juna folieto al ekflorinta floro
Rosguto falis: ĉu estas ĝi saluto gaja,
Feliĉdezira al naskito maja –

Ĉu pri baldaŭa florpereo antaŭsenta ploro?!...

Sonas iom aliel, ĉu ne? Mi dirus eĉ, aliaŭtore. Sed . . . ja ne estas aliaŭtoraĵo!

La ĝenerala lingvonivelo de la prozaĵoj estas tute akceptebla kaj eĉ enhavas iajn ĉarmaĵojn. Por vera E-literatur-ŝatanto estus utile legi la recenzatajn verkojn almenaŭ por kompari kie ni estis tiam kaj kie nun.

Aleksandr Melnikov

Superforta ambicio


1913

Joseph Evrot (Verto)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.