La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Slovaka antologio
1977

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Literaturaj antologioj


Januaro 2019
En la historio de ĉeĥoslovaka literaturo kaj esperanta movado daŭre enskribiĝis du eminentaj verkoj: Ĉeĥoslovaka antologio (1935) kaj Slovaka antologio (1977). Interrilata kunlaboro de ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj ekzistis longe antaŭ ekesto de la Ĉeĥoslovakio (1900-1918), dum ĝia daŭrado (1918-1992) kaj kontinuas ankaŭ hodiaŭ en memstara Slovaka kaj Ĉeĥa respubliko. La unuan lernolibron de Esperanto eldonis en Ĉeĥio T.Čejka en la 1900-a jaro kaj la unuan en Slovakio eldonis A. Škarvan en la 1907-a jaro.
Dum centjara historio aperadis elstaraj esperantistoj, inter ili multaj prozistoj, poetoj kaj tradukistoj. En la 1933 jaro komenciĝis preparlaboroj pri Ĉeĥoslovaka antologio. Antologio kun tradukoj de gravaj ĉeĥaj kaj slovakaj beletristoj celis sciigi legantojn pri literatura riĉeco de niaj nacioj. La elekto de aŭtoroj esprimis ilian signifon kaj samtempe verkoj prezentis literaturajn interesa?ojn por legantoj. Verkaro enhavas nur unu poemon el la 14- jarcento, ceteraj tekstoj devenas el 19-a kaj la 20-a jarcento. Antologio reprezentas 65 ĉeĥajn kaj slovakajn aŭtorojn sur 468 paĝoj. Totale kunlaboris pri ĝi 26 esperantistoj, inter ili Slovakoj P. a J. Rosa, J.V. Dolinský, V. Jukl a E. Wanitzek kaj ĉeĥaj esperantistoj kiuj daŭre vivis kaj laboris en Slovakio S.Kamarýt, M.Lukᚠa J.Fridrich. Antologio estis eldonita tuj en 1935-a jaro en Budapeŝto.
Slovaka antologio ekaperis post pli ol 40 jaroj. Libro estas ampleksa kun kronologia sinsekvo de tekstoj de La granda Moravio, tra renesanco, baroko, klasikismo, romantismo ĝis la 20-a jarcento. Ĝi enhavas verkojn de 91 aŭtoroj sur 544 paĝoj, eldonita en Slovaka pedagogeldonejo Bratislava en 1977. La tradukaĵojn preparadis nur kvin slovakoj esperantistoj: Š.Seemann, P. Rosa, M.Šaturová-Seppová, J.V. Dolinský, E.V.Tvarožek kaj du ĉeĥaj samideanoj M. Lukᚠkaj J. Kořínek. Mi atentis krome aliajn du personecojn: Pavol Rosa (1906-1988) oficisto, longjara prezidanto de slovakaj samideanoj, kiu kiel junulo tradukis por Ĉeĥoslovaka antologio 20 verkojn de slovakaj aŭtoroj kaj en Slovaka antologio li tradukis 13 verkojn. Ĉeĥo Jiří Kořínek (1906-1988) laboristo en industrio, kiu neniam vivis en Slovakio, tradukis por Slovaka antologio 22 verkojn. Ĉeĥoslovaka kaj Slovaka antologioj disvastigis konojn pri literaturo kaj pri verkistoj de niaj du frataj nacioj, enlande kaj eksterlande.

Paco (Slovakio)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.