|
Spite al ĉio Bosnio
|
|
Bruliga libro |
Jen kolekto de 48 radiaj paroladoj, elsenditaj de Radio Sarajevo dum la sieĝo de Sarajevo inter la 4a de aŭgusto 1994 kaj la 21a de decembro 1995. La programo nomiĝis „Esperanto el Sarajevo”. Kontribuis 30 diversaj aŭtoroj. Naŭ kontribuojn liveris Mustafa Resulovic, kvin verkis Senad Čolić, dum la aliaj aŭtoroj faris nur po unu aŭ du paroladojn. Ĉiun babiladon sekvas kelkaj mallongaj novaĵeroj, elsenditaj plej ofte dum la sama tago. Nur kelkaj el ili rilatas al okazintaĵo de antaŭaj tagoj. De tempo al tempo oni ankaŭ trovas informojn pri reagoj el la cetera Esperanta mondo: aŭdebleco-raportoj, subtendeklaroj, sciigoj de financa subteno, sinanonco de novaj aŭskultantoj.
Fundamento, sentebla tra la tuta libro, estas la kreo de bosna nacia sento. Evidentiĝas la forto de popolo, kiu pere de kreo kaj partopreno en kulturaj eventoj klopodas sekurigi sian propran estadon kaj estontecon. Ĉio bosna estas glorata: la kuraĝo kaj braveco de ĝiaj batalantoj, la grandeco de ĝia historio kaj tradicioj, la toleremo de ĝia multnacia kaj multreligia civilizacio ... ĉio kun iom da troigo, kiu ankaŭ ofte karakterizas la Esperanto-movadon. Kontraste al tio pentriĝas la krueleco kaj brutaleco de la serbaj agresantoj, kiuj estas ŝarĝitaj per ĉiuj pekoj.
Sed ne nur ili, sub la surfaco — kaj de tempo al tempo eĉ laŭte kaj klare — aŭdeblas riproĉo pro la maljusta sinteno de la mondaj povocentroj kaj precipe Unuiĝintaj Nacioj. Tiu organizaĵo, kiu en tiu tempo festis sian 50an datrevenon kaj kiu laŭvorte servas la pacon, malpermesis, ke la malfortulo ricevu armilojn, dum ĝi ordonis siajn proprajn soldatojn lasi siajn armilojn al la agresintoj; aŭ kiu deklaras „sekurajn zonojn”, sed nur flankestaras kaj alrigardas, kiam la serboj perfortas tiujn regionojn.
La objektivan sintenon de oficiala juĝkomisiono la libro certe ne radias. Kontraŭe, ĝi estas profunde naciisma, sed en la cirkonstancoj, en kiuj ili havis la elekton, ĉu per tiaj troigoj de propraj virtoj kaj diabligado de la malbonuloj kuraĝigi la popolon, instigi ĝin al daŭra rezisto kaj kredo je la propra valoro, ĉu perei, tiu sinteno estas tute pardonebla.
La tuta libro estas provo pentri bildon, kiu komprenigas la teruraĵojn kaj suferadon, kiuj trafis la sarajevanojn, kvankam legi pri tiaj ŝokaj okazintaĵoj aŭ travivi ilin certe ne estas sama sperto. Profunde humanaj kaj kortuŝaj estas kelkaj kontribuoj. Ekzemple, la raporto pri la ekologia memmortigo de Sarajevo, kiu fare de sia propra loĝantaro estis forrabita de siaj parkoj kaj naturaĵoj. Same ploriga estas la raporto pri profesoro kiu bruligas sian tutan bibliotekon por sin varmigi, sed kiu nur rostiĝas. Aŭ eble legu la riproĉon al la mondo, kiu ne bezonas la sarajevan ridon...
Legante la libron, mi mem povis nur honti, ke mi ne konsciis pri la ekzisto de la radio-elsendoj — kvankam belgo raportas, ke ili ĉi tie ne estis kapteblaj — aŭ iom pli ĝenerale, ke tamen nur flanke mi estis tuŝita de la sufero de bosnianoj. Ĉu ankaŭ ne al ni tiu libro estas riproĉo?
Sed ni povos iom ĝustigi la malbonon. Al ĉiuj legantoj mi nur povas konsili, mi nur povas pledi: „Nepre ne aĉetu tiun ĉi libron. Nepre ne forrabu de niaj sarajevaj amikoj tian valoran brulaĵon, okaze, se denove katastrofo ilin trafos kaj la mondo fermos siajn okulojn.”