„Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia”, jam prave diris siatempe Zamenhof, kaj, ĉar pri lingvo temas, oni rajtas ja pensi,
ke nepras havi „internacian” literaturon. Antaŭ tio, estus interese kaj dezirinde, ke tiu literaturo egale reprezentu
ĉiajn mondopartojn. Tio, oni jam scias, neniel okazas: esplorante la devenon de esperantlingvaj
originaloj kaj tradukaĵoj, oni tuj rimarkas, ke en Suda Azio estas landoj, kie nenio
estas produktita nialingve, kaj ke en aliaj ĝi estas tre malmulte reprezentata, kiam
oni komparas la kulturan valoron de tiuj landoj kun la magreco de tieaj Esperanto-movadoj.
Tra ĉiuj landoj banataj de la Hinda Oceano, kiel Hindio mem – aŭ Barato, se vi preferas – Esperanto ĝenerale reduktiĝas al du nomoj: Lakshmiswar Sinha kaj Probal Dasgupta,
nuna prezidanto de nia Akademio.
Paralele al tiu manko, okazas en nia literaturo ankaŭ abundo: tiu de detektivaj romanoj.
Iam, mi vetas, iu esploros, kial tiu literatura ĝenro tiom sukcesas en Esperantujo:
ĉu ĉar ĝi estas jam sufiĉe internacia, kaj tial homoj de ĉiuj landoj facile komprenas
tiujn verkojn? Ĉu ĉar la ĝenro mem famas en ajna lingvo, kaj do la vera kialo kuŝas
ekster la limoj de nia verda lando? La respondo, kiam trovita, ne ŝanĝos la fakton:
detektivaj romanoj fariĝis kvazaŭ aŭtonoma branĉo de la esperanta literaturo; kaj,
pro ties dimensioj de la unua en la universo de tiu lasta, neniu rajtas pridubi ties
gravecon.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la
sekcio por abonantoj.
Fernando Pita