La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sferoj 6

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kiam la nifelo 'stas bona...


n-ro 149 / junio 1994

Oni jam delonge scias ke en la sferoj de sciencfikcio kaj fantasto orbitas nifoj. Sed aparta grupo surteriĝis en Santander por eldoni la kompilaĵon de la terano Miguel Gutierrez Aduriz. Ĉi terano kolektis el la SF-tereno esperanta en 1988. Do, mezgrada rikolto, la tuto enpaĝiĝis en centkvardeko da paĝoj. Kaj jen el kio ĝi konsistis - 13 noveloj (ĉu fingro de Satano?) el dek aŭtoroj: István Nemere, Arnoldo Aguila, Bela Kovacs, Serĝo Elgo, Miroslav A. Andrić, Liven Dek, Pekka Virtanen, Georgo Kamaĉo, Bernard Golden kaj Giorgio Silfer.

Unuavide nenio ligas la diversajn pecojn en la libro, kvankam komuna trajto povus esti la retrospektivo, renkontata en ses rakontoj. Iel trudiĝas la demando kial ses diversaj aŭtoroj elektas la formon de rakonto en la rakonto kaj per tio la plimulto el ili simple evitas la intrigon kaj morne filozofiumas ĉu pri 1' estonta apokalipso, ĉu pri 1' homa naturo el ekstertera vidpunkto.

Tamen mi sekvos, vere iom ambigue, la konsilon de la grupo Nifo: Pri la noveloj de ĉi volumo juĝu la leganto mem. Jen kelkaj el miaj prijuĝoj:

La ladbubo kaj La Inferulo (de Nemere) estas inter la bono en la kolekto, kaj precipe La Inferulo - rakonto pri freneza komponisto, uzinta la urban metroon kiel gigantan orgenon - aludoj pri la Katastrofo aŭ nerekte pri Frankenstein.

La neforlaseblaj vere postlasas bonan impreson per sia alloga maniero rakonti - temas pri la degenerinta homa specio en iu maŝina mondo. Kaj same tie oni povas observi la lingvan evoluon kaj rememori kun rideto la neantaŭlongajn debatojn pri komputero aŭ komputilo kaj vidi alian arkaikiĝintan formon: televizio anstataŭ televido. Tamen tio ne damaĝas la bonan rakonton.

Inverse, ŝajnas ke La senfina vojaĝo kaj Sub la ruĝa suno estas ekzemploj kiel oni povas tedi per sciencfikcio. La unua temas pri la forlasita verda Tero kaj la malespero de la soleca serĉado, kaj mi ne scias kial laŭ la aŭtoro oni devas pensi ankaŭ pri la aŭstronaŭto kiu mortis ankaŭ por oni kaj eterne flugas kaj flugas en la kosmo.

La alia rakonto estas aparta okazo ĉar ne klaras, kiu estas ĝia titolo, ĉu Sub la ruĝa suno - en la enhavo kaj sur la titolpaĝo - aŭ Sub la ruĝa ĉielo, super la teksto. Ĉiukaze la rakonto mem ne estas imitinda, ĉar kutime legante SFliteraturon oni ne atendas ke iu, montrante la mortantan planedon, diros per edifa tono: Homoj, ne kondutu tiel!.

Meritas atenton la humura novelo Laŭra kaj la tipa fabelo pri la bonaj indiĝenoj kaj la malbonaj koloniistoj Or. Malgraŭ la iomete banala temo ĝi estas tute bone legebla.

Kaj jen la artaĵo en la fasko. Senhezite tio estas Tradicio de Pekka Virtanen - bonega metaforo de la mito pri la kaverno, priskribita de Platono.

Insul' en Atlanliko estas amuza ludo kun tri epokoj, plena je subtila ironio.

La globo en la groto certe estas nemalbona historio de aŭtoro, kiu agas sur sia profesia kampo - arĥeologio. Hazarde elfosita enigma globo komencas mortigi la anojn de la arfieologia skipo kaj direktas sin al la proksima vilaĝo. Juna bravulo tamen trompas la globon kaj pereas kun ĝi por savi la vilaĝon. La fmo iom patosas kaj la stilo pli sciencas ol fikcias.

La lasta ero en la kolekto - Flava rozo por Debora estas duonhumura alrigardo al la homa socio.

Konklude, mi volas nepre mencii la bonegajn desegnojn, kiuj akompanas ĉiun verkon, kaj la koloran bildkovrilon. Ĝi tuj kaptas la atenton inter la ne tro buntaj esperantaj eldonaĵoj. Kvankam ĝenerale postulindus pli altan kvaliton de la noveloj, konsiderante la fakton ke la juna esperantista popolo pli ŝatas umi ol emas legi, mi povas diri nur: pli de tiaj libroj!

Aleksandar Ŝivarov

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.