La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La skandalo pro Jozefo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj


2003/01, p. 26

La Biblio, pro historiaj kaŭzoj, en la eŭropa kulturo estas konstanta fonto de temoj por la arto, inkluzive beletron. Certe, diversaj epizodoj el tiu konglomerato de diverstempaj libroj estas ne egale allogaj por verkistoj, kaj kelkaj, pro streĉa aventureco, estas uzataj tre ofte. Al tiuj, certe, apartenas la historio pri Jozefo, kiu el amata filo de sia patro en sovaĝa paŝtista tribo pro malico de siaj fratoj fariĝis sklavo, poste prizonulo, kaj poste – ĉefministro kaj despoto de la plej civilizita lando de sia tempo; li, tamen, havis tian grandanimecon, ke pardonis siajn malbonajn fratojn kaj venigis sian tribon al Egiptio, kie ĝi poste loĝis dum kvarcent jaroj. Tiu neelĉerpebla, realisme verkita fonto por romanoj fariĝis ankaŭ inspirilo por la ĉeĥa reĝisoro kaj esperanta dramverkisto Valdemar Vinař [vinarŝ] (1918-1981), verkinta la novelon La skandalo pri Jozefo.

En la centro de la novelo estas la „skandala” epizodo el la vivo de Jozefo, kiam li, estante sklavo de Potifar, fariĝis objekto de seksatenco fare de ties edzino, rifuzis kun ŝi kunkuŝi kaj estis venĝe mem akuzita de la malĉastulino pri seksatenco. La ceteraj partoj de lia vivo estas menciataj nur skize aŭ tute ne. La tuta novelo konsistas el kvin apartaj monologoj, kie la partoprenantoj kaj flankaj observantoj de la evento prezentas siajn diversajn opiniojn pri la okazintaĵo – negra sklavino el la domo de Potifar, la Potifar-edzino, Jozefo, Potifar kaj gvardiano. Tiuj vidpunktoj devas suplementi unu la alian kaj prezenti siaspecan „stereoskopian” bildon de la afero kaj socia medio ĉirkaŭ ĝi. La rimedo malnova, sed, se lerte aplikata, trafa. Kaj la aŭtoro havis ĉiujn premisojn por sukcese prezenti la novan rigardon al la 3500-jara temo: riĉa lingvaĵo, bona posedo de stila varieco, ebliganta per vortkarakterizo prezenti homkarakterojn kaj sociajn interrilatojn. Multe kontribuas al la sukceso bela drameca prezento de la aferoj, devenanta el la teatra sperto de la aŭtoro. Vere vivecaj estas motivoj de la agoj de la protagonistoj, eĉ inkluzive ateismemajn meditojn de Jozefo (en la Biblio io simila ja troveblas). Ĝenerale, prezento de antikvaj homoj en iom modernigita aspekto estas bona afero kaj helpas pli bone imagi la fontojn de la moderna civilizo. Sed – estas kelkaj sed-oj.

La verko ja estas historia, kaj nenio tiel fuŝas tiuĝenrajn beletraĵojn kiel anakronismoj. Por eviti ilin, la aŭtoro nepre devas laŭeble plene konatiĝi kun la epoko. Vinař tion faris nesufiĉe – do, en la verko troviĝas ridindaj anakronismoj. Ekzemple, egipta nobelo neniuokaze povus mortigi katon, tiom pli pretekste, ke de ĝi povas fonti malsanoj – la katoj en Egiptio ja estis sanktaj adorataj bestoj, kaj koncepto, ke iu besto povas esti malsanportanto simple tiutempe ne ekzistis. Komparo de virina mamo kun kuglo estas bela, sed ĉu kugloj povis ekzisti en la 17a jarcento antaŭ nia erao? Strange sonas en la buŝo de Jozefo la termino libido. Plus la aŭtoro ne interesiĝis pri historiaj kaŭzoj de la brila kariero de Jozefo, vere stranga en Egiptio por fremda barbaro: ĝi klarigeblas per tio, ke tiutempe la landon okupis kaj regis hiksosoj, gento mem „barbara” kaj parenca al hebreoj. Tial historie nekorekte sonas la monologo de la gvardiano. Ĉiuj tiuj malatentaĵoj de la aŭtoro grave malaltigas la rezultan nivelon de la novelo, kiu aliokaze povus esti multe pli rimarkinda.

La libro estas lukse eldonita: la kovrilo duras kaj belas, la papero blankas kaj estas uzata senŝpare (kelkaj paĝoj eĉ sentekstas); ĝi estas ilustrita de speciale faritaj por la teksto desegnaĵoj de Vadim Vacha. Poligrafie bonaj libroj ne oftas en Esperanto, tial necesas gratuli la eldonejon Kava-Pech.

Nikolao Gudskov

Vandale pri Jozefo


2004. №2 (112)

Ankaŭ la arto obeu la disciplinon.
Gustav Husak, 30 maj 1971

Penetri malantaŭen de la scenejo kaj subaŭskulti ne nur la vortojn, sed laŭeble ankaŭ la pensojn senvoĉajn — jen vera defio por verkisto, kiu ĉerpas la inspiron el io jam verkita. Karel Čapek siatempe verkis “La libron de apokrifoj”, kaj lia sampopolano Valdemar Vinař volinte krei ion similan, relegigas al ni la epizodon de la vivo de Jozefo prirakontitan en la ĉapitro 39 de Genezo.

La libron konsistigas kvin monologoj: tri el la voĉoj apartenas al Jozefo, al lia mastro Potifar kaj ties edzino. Ambaŭ ceterulojn — la nigrahaŭtan sklavinon kaj la militiston — Vinař naskis el sia verkista sino.

Jozefo de la libro neniom similas al tiu de la Biblio: ĉiam fidanta Dion junulo, kiu post la vico da malfeliĉaj travivaĵoj maturiĝas, iĝas patrama, fratama, saĝe sinrega kaj nevenĝema. Antaŭ ni ekestas iu alia: senhonta fripono, moke parolanta pri sia patro kaj ĉiuj prauloj, malamanta siajn fratojn, ĉiun kaj ĉion.

Kiam la hebrean sklavon volis amallogi la edzino de lin aĉetinta kortegano Potifar, la elfonta Jozefo respondis: “Jen, mia sinjoro kontrolas ĉe mi nenion en la domo, kaj ĉion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn; neniu en ĉi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, ĉar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros ĉi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaŭ Dio?” (Genezo 39: 8-9), kio klarege montras, kia li estis envere. La nepluJozefo de Vinař brulas per amdeziro kaj hezitas nur pro nelerteco. Preskaŭ nevidebla en la Biblio Potifar ekhavas en la libro fian eksteraĵon kaj eĉ pli abomenindan enon. Li jen pinĉas la nigrulinon, jen aprobas la eblan amrilaton inter Jozef kaj sia edzino, jen manĝegas antaŭ sia sklavo viandon kaj postlasas al li nur legomojn.

Eĉ havante amanton samdevenan, la nigra sklavino volupte okulumas la nepluJozefon. Lian malatenton ŝi tialas per… rasismo. Kvankam la subzona tempesto skuas ĉiun plumidon de Vinař, tamen la volupto de la nigra sklavino aprobindas, sed tiu de la altklasuloj inkluzive de nepluJozefo estas tre aĉa. Kun tia aserto la verkon enrampas la temo de socia justeco kaj klasbatalo. Kiom ajn malmulte da agtereno d-ro Siegmund Freud lasis por Markso kaj Engelso, ĉi-lastajn po iomete citas ĉu la nigrulino, ĉu la mastredzino, ĉu la militisto. La aŭtoro certe konas la “ĉionpovan” instruon pli bone ol la vivon kaj morojn de la antikva Egipto. La sklavino timas gravediĝon ĉar tiukaze la mastrino… elpelos ŝin. Vinař ŝajne maldistingas sklavecon disde dungiteco. Ankaŭ la edzino de Potifar elbuŝigas amuze niaepokajn frazojn pri la edzina sorto: mankas nur cigaredo ĉelipe kaj frapfrazoj pri la ina egaleco.

La militisto servanta subordone de Potifar proprabuŝe proklamas sin enkarniĝo de la fortoj de subpremo enmane de la superaj klasoj de ĉiuj epokoj.

En la Biblio la sonĝoj de Jozefo kaj liaj klarigoj de alies sonĝoj estas miraklaj. Li antaŭvortas ĉiun sonĝoklarigon per averto ke sonĝo estas Dia afero do nur la Eternulo povas doni la ĝustan komprenon. La nepluJozefo de Vinař mokas ĉu sian trompan profetadon, ĉu la kredemon de aŭguravidaj egiptanoj, jen neas la ekziston de Dio, jen diras ke Li estas malbona.

Kial la libro nomiĝas “skandalo”? La agosinsekvo ion ajn tiel nomeblan ne naskas, kaj la misnodita intrigo disfalas dum postulema tralego.

Kial vandale malheligi ion pure helan? Ĉu nur por elverŝi korplenon da galo, kiu kvante superas eĉ la jam menciitan sekrecion, kiu riveras tra la verko? Kial miskambii la prunteprenitan de la Biblio oron kontraŭ rustiĝintaj ladmoneroj? Kial malkudri reĝan mantelon, se oni kapablas rekudri nenion surmetindan, eĉ ne zontukon? Ĉu pro nura plezuro distranĉi la ŝtofon, ĉar eble iuj ĝojos uzi naztuke la reĝan eksveston? Ĉu por enkapigi al la elpensitaj sklavoj same elpensitan “klasan konscion” kaj ribeligi ilin kontraŭ ĉiaj subpremo kaj mallibero?

Librofine legeblas la biografio de Valdemar Vinař, kiu estis aktoro, reĝisoro kaj fine mezranga ŝtatoficisto, direktoro de kinejo. Ĉe la kvindeka vivojaro lia kariero krute zigzagis supren: li iĝis estro de regiona kleriga centro, t.e. fakte komunistpartia moŝtulo.

Supozeblas ke sur tioman altaĵon lin flugigis lia kontraŭstaro al ĉiaj mallibero, subpremo kaj maljusteco, ĉar tio okazis ĝuste en la sanga kaj larma jaro 1968.

Yenovk Lazian

Ideo bona, sukceso duona

Multaj el la bibliaj rakontoj estadis fonto de diversspecaj literaturaj interpretoj, el diversaj landoj kaj tempoj. Ankaŭ la originala Esperanta literaturo produktis tiajn. Lastatempa ekzemplo estas La tago kiam Jesuo perfidis Judason de Manuel de Seabra.

Unu el la plej tiklaj anekdotoj el la Malnova testamento estas tiu pri Jozef kaj la edzino de Potifar. Tiun elektis Valdemar Vinař por literatura verketo en sufiĉe leĝera stilo, La skandalo pro Jozefo.

En la origina rakonto, Jozefo estas vendita de siaj fratoj kaj iĝis sklavo de Potifar, Egipta altrangulo. Ties edzino klopodas logi Jozefon kuŝi kun ŝi, sed li rezistas, kaj tiam ŝi venĝe akuzas lin pri seksatenco. Jen do eterna temo kiun ripetas akuzatoj antaŭ tribunaloj ankoraŭ en nia tempo.

La versio de Vinař havas kelkajn bonegajn punktojn, sed ankaŭ kelkajn malfortajn. Li decidis prezenti la rakonton per kvin sinsekvaj monologoj de kvin personoj, kiuj do reprezentas po unu perspektivon al la dramo. Tio estas baze bona ideo, kaj la aŭtoro, kiel dramverkisto, reĝisoro kaj aktoro, devus havi la necesan talenton por plenumi tiun planon. Ĉiu unuopa monologo vere estas sufiĉe bona, kvankam la stilo eble ne sufiĉe varias inter kvar el la kvin personoj. Tamen la aranĝo estas iom rigida, mankas viglo kaj interago inter la personoj.

Alia problemo estas al kiuj ili monologas. Ŝajnus nature elekti internan monologon, pensofluon, sed tio ne plaĉis al Vinař. Li prezentas la monologojn kvazaŭ vere dirataj al iu fizike ĉeestanta persono, sed restas tute nebule kiu estas tiu aŭskultanto. Tio simple ne funkcias. La rezulto estas nenatura, teatreca en malbona senco de tiu vorto.

La personoj de Vinař baze estas tre bone konceptitaj. En ili troveblas kaj bonaj kaj malbonaj trajtoj, kaj oni sufiĉe bone komprenas kaj akceptas iliajn malsamajn sintenojn. Ne temas pri ia profundega psikologio, tamen sufiĉa por ĉi tia verko.

En ĉi tia verko pri konata historia (aŭ fikci-historia) evento necesas elekti, ĉu parafrazi, modernigi, enkonduki ironiajn aludojn al nia tempo, aŭ ĉu resti ĉe la origina epoko kaj igi ĝin kredebla. Ĉi-kaze Vinař ne sukcesis elekti, sed restas ie meze. La rakonto baze restas en Egiptio antaŭ trimil jaroj, sed la homa pensado kaj kelkaj aliaj detaloj ne impresas kredindaj en tiu epoko. Jozefo estas esence moderna skeptikulo, kies duboj pri religio estas tiuj de nuntempulo. Li absolute ne imageblas en sia epoko. Ankaŭ la ceteraj personoj restas iomete tro modernaj, kvankam ni ne tiel proksime ekkonas iliajn dilemojn.

Alia problemo estas, ke Vinař ne povis koncentriĝi ĉe la kerna dramo, sed aldonas rakontadon pri pli fruaj kaj postaj okazaĵoj. Per tio li kvazaŭ perdas energion en sia rakonto. Krome, li ne sukcesas motivigi, kial la personoj trovas necese rakonti tion al la nekonata aŭskultanto.

Krom iomete pli moderna interpreto pri la seksa allogo inter Jozef kaj s-ino Potifar, la aŭtoro enkondukas aliajn temojn, kiel tiujn pri socia maljusteco, rasa malestimo kaj militarismo. Eble bona ideo, sed iom tro multe por tia verketo.

Antaŭ ĉiu el la kvin monologoj aperas citaĵo el la Biblia teksto duversie: en la Zamenhofa traduko kaj en alia anonima versio.

La lingvaĵo estas sufiĉe bona. Ĉe la unua persono, sklavino de fremda origino, la aŭtoro trovis bonan formon de mallerta kaj fuŝa lingvaĵo, kio estas maloftaĵo en Esperantaj verkoj. Inter la kvar ceteraj mi preferus pli da lingva distingo. Aperas iom da nekutimaj vortoj, kiel stupida, femineco, eskvizita, libido, fantastika, kver-, garderobo, tamen ili aperas maldense kaj ne ĝenas, krom se oni sentas tiajn vortojn malkonvenaj por la historia etoso. Nur malofte aperas eraroj: masturbi (=masturbi sin), ĉifigita (=ĉifita).

Resume: amuza, sufiĉe bona ideo, sed nur duone sukcese plenumita.

Sten Johansson

La skandalo pro Jozefo

La fama Germana aŭtoro Thomas Mann siatempe plenigis plurajn dikajn volumojn per sia romanego "Jozefo kaj ties Fratoj". La ĉeha Valdemar Vinař prenis malpli da tempo kaj malpli da papero - eble li estis malpli pacienca ol la fama germana verkisto; eble li simple temperamente diferencis de li; eble troviĝas alia kialo. Kiel ajn: lia "Skandalo pro Jozefo" fariĝis speciala libreto.

Ĝi kompreneble romaneske traktas la temon, ne kvazaŭ predikade. Sed la aŭtoro ja ne pretendas ofici pastore, ĉu ne? Tamen, la bazajn donitaĵojn de la Biblia rakonto li sufiĉe fidele sekvas. Kion li aldonas, estas la persona spico da la diversaj roluloj: la negrino kiu unuaĉapitre rakontas, estas majstre pentrita. Kaj kion ŝi diras, estas tiel trafa! Ankaŭ la edzino de Potifar, Jozefo mem kaj la ceteraj personoj fariĝis majstre realecaj, kvazaŭ ni ĉeestus ian, en pluraj ekleziaj rondoj nun tre laŭmodan "Biblio-dramon".

Por tiuj, kiuj eble ne konas Biblio-dramon, mi iom klarigu: grupo da homoj, sub bona gvidado, elektas iun Biblian rakonton. En ĝi la diversajn rolojn ili kune identigas; tio povas esti kio ajn: homoj, anĝeloj, eĉ Dio mem, sed ankaŭ povas esti tento aŭ iu besto - kondiĉe nur, ke en la koncerna rakonto tio havu veran rolon. Poste ĉiu elektas por si difinitan rolon; por ĉiu rolo estu minimume po du homoj - interalie por eviti, ke oni faru el ĝi "nuran" teatro-prezentadon. Ankaŭ publiko komplete mankas, por ke neniu sin sentu bremsata de scivolemuloj. Poste sekvas ege grava ero en la tuta procezo: oni devas "enviviĝi" en la rolon, laŭte asociiĝante. En unu el la lastaj stadioj, ĉiuj kvazaŭ-teatre (sed ja sen publiko!) prezentas sian rolon - al si mem kaj al ceteraj.

Precipe por homoj, kiuj tiamaniere unuafoje en sia vivo spertas, sentas kaj travitas "en sia korpo", kion signifas por ili mem iu Biblia rakonto, ankaŭ emocie, ĉi Biblio-dramo povas esti vere riĉiga.

Tiu ĉi libreto, do, iel vekas ĉe mi la impreson kvazaŭ temus pri reverkado de tia spertita Biblio-dramo: tute persona, sed samtempe bone sincera kaj respektema prezentado de l' olda, konata historio malnovtestamenta pri Jozefo. Laŭ mi ĝi estas nepre leginda.

Gerrit Berveling

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.