Ĉu ne estas simbole ke la taskon prenis mi, hungarino? Nacia fiero rakontigas min al svedoj kaj aliaj nordiaj esperantistoj, eĉ fakte al la propra filino de Tiberio, pri la meritoj kaj laboro de Morariu kaj Cseh (du duonhungaroj) kaj aldone pri aliaj du hungaroj, grave aktivintaj en Nordio.
Per tia mesaĝo sin turnas Al la leganto (p. 11-12) d-rino Katalin Kováts (kies nomo ne aperas sur la titolpaĝo!) por inviti “al legado de libro, biografia kaj krestomatia pri la plej bela kaj esperplena periodo de la historio de Esperanto” (p. 11). Kaj meze de ĉi tiu strebo ŝi metis Tiberion Morariu (1901-87), faman Cseh-instruiston hungarpatrinan.
Kiu estas la ĉefa rolulo de tiu ĉi libro? Temas pri homo, kiu vivis dum preskaŭ dudek jaroj en (la Granda) Hungario, preskaŭ dek en alia lando nemenciinda kaj dum la ceteraj preskaŭ sesdek en Svedio, de kiuj landoj li havis, sinsekve, tri ŝtatanecojn (inter ili la hungaran kaj la svedan).
Ne estas nia celo prezenti la vivon de tiu, nuntempe malmerite preskaŭ forgesita duonhungaro, kiu entuziasmigis samideanojn en Aŭstrio, Saksio (tiel!), Svisio, Francio kaj precipe tiujn en la nordiaj landoj: Svedio, Danlando, Estonio kaj Finnlando. La tuta odiseado komenciĝis per Esperanto-kurso de Andreo (hungare: Andor1) Cseh, kiu altiris lin per sia miriga metodo (fakte adaptaĵo al la rekta Esperanto-instruado de metodo ellaborita de Maximilian D. Berlitz, kiel ni ekscias el piednoto 2, p. 13). Post aliaj dek jaroj, kiujn prave s-ino Kováts detalis en nur 2 paĝoj (p. 16-17), Tiberio Morariu venis en landon, kie li restis ĝis sia morto en la centjara Jubileo de Esperanto. Tie, en Svedio, li estis Cseh-instruisto, (mallongtempa) armeano, sindiko, oficisto, redaktoro de sveda movada organo. Kiel atentigas d-rino Kováts, kvankam li aktive partoprenis la Movadon ankaŭ post la Dua Mondmilito (oni enlistigis 9 UK kiujn li ĉeestis tiutempe), lia famo ŝuldiĝas precipe al lia agado en la tridek jaroj de la pasinta jarcento, kiam li estis “stelsemanto en la ora nordo”. Tiam li ĝuis la amikecon de gravaj personecoj, inter kiuj ni menciu nur du svedajn verkistojn: la nacilingvan Nobelpremiitan Selma Lagerlöf kaj la internacilingvan Stellan Engholm. Pri lia tradukista agado plene sufiĉas unu paĝo (p. 126).
Sed ni ja skribis tro pri nia ĉefrolulo. Kompare “liaj samtempuloj” perdiĝas ĉu en mallongaj piednotoj (temis pri 23 esperantistoj), ĉu en fina ĉapitro vortareca (p. 135-136, 140-150), kie oni prezentis (sen bibliografiaj indikoj) 15 samtempulojn, el kiuj 6 svedajn, 3 hungarajn, 2 estonajn kaj po 1 danan, usonan (svisdevenan), bengalan kaj indonezian. Sincere, ni dezirus ekscii pli pri la rilatoj inter Tiberio Morariu kaj, ekzemple, Julio Baghy, Ferenc Szilágy, Ernfrid Malmgren k.a. Unu alia samtempulo ĝuis laŭmerite pli grandan atenton: temas pri Andreo Ĉe (precipe p. 13-15).
Fina bibliografio listigas 71 titolojn (el kiuj 21 estas librotitoloj) de 28 aŭtoroj en kvar lingvoj (bedaŭrinde neniu en la hungara). De la plumo de Morariu mem devenas 28 titoloj (sed nur unusola libro originale verkita). Post nomindekso (kie aperas 213 nomoj) sekvas dankoj al 35 personoj el 8 landoj. Statistike ni aldonu, ke el la 159 paĝoj 70 estis verkitaj de K.K., 63 de Tiberio Morariu kaj 17 de aliaj.
Kritikinda ŝajnas al ni la miksado de la propra prezento kun tiuj de “Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj”. Tia maniero interrompas ofte la rakontofadenon. Bonvenus historia studo sekvata de dokumentoj kronologie listigitaj, kiel decus por scienca verko. Niaopinie, senfinaj vojaĝpriskriboj kaj rakontoj plejofte sen ligo kun la esperantista movado, aŭ listigo de dekoj da nomoj kaj normoj el la pasinteco aperas nur por plimultigi (per almenaŭ 35) la paĝojn de la libro.
Rezultis libro pri grava temo historia, amatore kompilita de profesia esperantistino.
D. Njagu
1) Dankon al S-ro Jozefo E. Nagy pro la atentigo.
En Stokholmo Katalin Kováts lanĉis sian novan verkon
Stelsemantoj en la ora nordo dum la printempa renkontiĝo de Sveda
Esperanto-Federacio; ĝi vere meritis kortuŝan baptofeston en la sveda
ĉefurbo en majo 2011. Al la nomo de la libro apartenas epiteto
“Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj”.
Jam dum la unua foliumado ekestis forta legemo kaj konatiĝo pri
la vivo-fazoj de la hungardevena rumano Tiberio Morariu (1901–1987),
kies ĉefa stabejo dum lia agado kiel Cseh-instruisto situis en
Svedujo. Tute nova, fascina mondo malfermiĝas antaŭ niaj
okuloj, kiam ni sekvas la tiutempan agadon en la movado. Nova ĉapitro
pri Esperanto en Nordio varmigas mian koron kaj donas energion por
lukti antaŭen sur mia propra vivovojo.
Estas malfacile trovi trafajn vortojn por Katalin pro la tre sukcesa
agado kun la biografio de Tiberio Morariu. Indas tamen raporti pri
agado de Cseh-instruistoj. Jam en 1960 mi konatiĝis kun la
metodo en Bruselo sub la gvidado de ĝia fondinto mem.
Flue kaj bele kuras la aŭtorina teksto. La leganto trovas multajn
interesajn detalojn, ofte tute nekonatajn por la nuntempulo. Ankaŭ
Morariu mem ricevis lokon kun propraj verkaĵoj; ili estas talente
kaj belstile kreitaj.
Ĉio en la nova eldonaĵo atestas pri vere aktiva agado dum la 1930aj
kaj 1940aj jaroj. El la aktivado de la pasinta generacio ni povas hodiaŭ
ĉerpi sekvindajn ekzemplojn ankaŭ por la hodiaŭa agado. Multajn konatajn
agemulojn Katalin prezentas. En la sesdekaj jaroj mi apartenis al la
kunlaborantaro de Ernfrid Malmgren (1899–1973). La originalajn kaj
tradukitajn verkojn de Stellan Engholm mi antaŭ jaroj avide konsumis.
Eliza Kehlet — la filino de gesinjoroj Weide el Hamburgo —
ricevis ĉarmulinan rolon en la spertoj de Tiberio, kiu iam donis moneron
al ŝi. Eliza, tiam apenaŭ dujara, rapide krietis “mono”.
Morariu estis ravita pro la esprimkapablo de ŝieto (bela kombinaĵo!).
Ankaŭ nia konata Cseh-instruisto kreive uzis la Zamenhofan lingvon.
Estas ĉiam tre agrable trovi tiajn lingvajn juvelojn en la teksto.
Dum la 1930aj kaj 1940aj jaroj Esperanto bele floris. Hodiaŭ ni havas
velksezonon, kaj la movado iel stagnas, kvankam en la reto ni vidas multajn
pozitivajn fenomenojn.
Tre kolore kaj trafe Katalin prezentas la agadon de niaj antaŭuloj.
Morariu atingis bonajn rezultojn, neniel li ŝparis siajn fortojn.
Lia familia vivo certe suferis pro la konstanta vojaĝado pro
lia instrua agado.
Mirinde rapide Katalin sukcesis kolekti bazan fontmaterialon por la
verko kaj ĉion talente, belstile redaktis kaj libroforme distribuis
al la esperantistoj en Nordio kaj kompreneble al ĉiuj movadanoj
en la tuta mondo.
Modeste mi kapablas prezenti ĉi tiun majstroverkon de la konata
hungarino Katalin. Estas necese mem tralegi la libron kaj ĝui
pri grandiozaj atingaĵoj de la Cseh-instruistoj. Efike kunlaboris
Henrik Seppik, Lorenz Friis, Elinjo Pähn kaj multaj aliaj. Temas
pri biografio, en kiu la teksto trotas kaj galopas flue.
Al mi la verko estas enciklopedio pedagogia. Kiam propraj fortoj
malpliiĝas, mi havas jen bonegan vitaminpilolon. Indas resti kiel eble
plej ofte ĉe la teksto kaj ĝin ripeti denove kaj denove. Katalin faris
miraklon kreitan kun amo, kaj ŝi lasis monumenton por nuntempuloj pri
pasintaj tagoj oraj. Ne eblas preteriri, necesas tuj havigi la verkon por
aktiva konsumado.
Lanĉinte la memorlibron pri Andreo Cseh en 1995, Katalin Kováts nun marŝis al la nordiaj landoj por spuri pri la ĉefa disĉiplo de la majstro, pri Tiberio Morariu. Dum tiu detektivumado, ŝi retrovis ankaŭ Dorica, la filinon de Morariu, kaj ili jam kune daŭrigis la esplorojn.
Malkovriĝis iama nekredeble vigla movada vivo kaj krom Morariu ankaŭ aliaj Cseh-instruistoj,
furoraj en la 30-40aj jaroj de la pasinta jarcento.
Per faktoj, originalaj artikoloj kaj ĝis nun neniam publikigitaj fotoj, la hungara aŭtorino malkaŝas vivojn plenajn de vojaĝoj, dekmiloj da kursanoj, romantikaj amoj, heroaj luktoj dummilitaj kaj forgesitaj brilaj rezultoj. Sed kie estas la fruktoj de la senlaca semado?
Tiu ĉi kompendio pri la ora periodo de nia lingvo en Nordio rakontas ne nur pri la elanoplena vivo de la verdaj semantoj tie, sed malfermas novan referenclibran ĉapitron pri movadhistorio.