|
SubCultures
|
|
Bildstrio pri denaskuloj aperis en la angla | novembro 2014 |
Libera Folio: Kiel vi ekhavis la ideon, kaj kiu estis via celo?
Dan Mazur: – Pli frue ĉi-jare mi eklaboris pri publikigo de antologio kun mallongaj originalaj bildstrioj de diversaj desegnistoj kun la temo "subkulturoj". Pensante pri diversaj subkulturoj mi ekhavis la ideon pri parolantoj de Esperanto kiel temo. Mi ne sciis multon pri Esperanto, kvankam mi konas ĝian ekziston ekde mia infanaĝo. Mi havis la svagan impreson, ke ĝi devenas de la komenco de la 20-a jarcento, kaj ian ligon en mia menso (probable eraran) rilate al utopiaj aŭ idealismaj movadoj, kiel Fabianismo. Mi pensis, ke temus pri sufiĉe multfaceta subkulturo, ĉar ĝi estas tiom aĝa.
– Mia unua gugla serĉo pri la temo trafis artikolon pri denaskaj parolantoj de Esperanto, kaj tio surprizis kaj fascinis min… denaskaj parolantoj ŝajnis kvazaŭ subkulturo ene de la subkulturo! Tiam mi decidis, ke mi volas verki kaj desegni ĉi tiun rakonton mem. Poste mi spektis en YouTube intervjuon de Lana Shlafer, faritan en 2000, kaj eksciis pli.
Kiel vi kolektis la materialon?
– Kvankam mi estas bildstriisto, mi pli frue laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto. Do, mi volis intervjui iun por la rakonto. La sola loka kontakto, kiun mi povis trovi, estis la Esperanto-klubo ĉe Massachusetts Institute of Technology. La klubo montriĝis neaktiva, sed mi ricevis respondon de iama membro, Erin Piateski. Ŝi helpis al mi pri kelkaj kontaktoj, kaj baldaŭ mi ekrilatis kun kvin esperantistoj, eŭropanoj kaj usonanoj, kvar el kvin estis denaskaj parolantoj, do estis bona miksaĵo. Mi faris intervjuojn per retpoŝto, krom kun Julie Schwartz, kiu loĝas proksime, kaj kiun mi povis renkonti. Por Lana Shlafer, mi uzis citaĵojn el ŝia intervjuo en YouTube.
– Kun tiom da voĉoj, mi decidis strukturi la rakonton kiel dokumentan bildstrion, kunteksante la intervjuojn per iom da historio. Mi trovis, ke estis multo komuna precipe inter la denaskaj parolantoj, sed estis interese ke aperis ankaŭ iom malsamaj sintenoj al la Esperanta kulturo.
– Kiam la teksto estis verkita, mi sendis ĝin al ĉiuj priskribatoj por ricevi ilian aprobon, kaj poste mi desegnis la bildstrion. Mi multe komunikadis kun la priskribatoj por certiĝi, ke mi ne faras erarojn en la Esperanto, kiun mi uzas en la bildstrio. Kiel vi probable komprenis, mi mem ne parolas aŭ legas Esperanton. Sed la laboro kun la rakonto igis min ekinteresiĝi lerni ĝin… Esperantistoj ŝajnas bone amuziĝi!
Kie aperis via bildstrio? Kiajn reagojn vi ricevis?
– La libro kun la titolo SubCultures: a Comics Anthology estis publikigita en septembro, kaj enhavas la 12-paĝan rakonton Esperantists. Rilate al reagoj, mi trovis ke homoj tre interesiĝas pri la temo – multaj kun kiuj mi parolas preskaŭ ne aŭ tute ne scias, kio Esperanto estas. Mi ankaŭ eksentas iom da interesiĝo inter esperantistoj, kiel vi!