|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Tio konvenas!
- Auteur: Carl Jonas Love Almquist
- Vertaler: Sten Johansson
- Originele taal: Sveda
- Soort: roman
- Beschikbaar: Niet in stock
- Prijs: ±€5.70
- Jaar van uitgave: 1998
- Vorm: libro vinktita
- Beschrijving: Rava, amuza rakonto pri enamiĝo dum vojaĝo, kaj samtempe
radikala pamfleto, kiu ŝokis la socion, kiam ĝi aperis en 1839. La plej
moderna sveda libro. Traduko: Sten Johansson.
- specimen: Nun li devis rideti, tio estis neevitebla. Li lasis ŝian manon. "Bone
do", li respondis, "mi ĉiuokaze nun eliros mendi ĉevalojn por morgaŭ."
"Kompreneble, vi devas iri nun!" rapide komentis Sara, "morgaŭ estos tro
malfrue ĉion aranĝi: ni devos esti pretaj frue. Kaj restu kie vi volas
dumnokte, sed elprenu la ĉambro-ŝlosilon, kiam vi eliros, ke neniu alia pro
eraro envenu: kaj diru al la servistino en la teretaĝo, ke ne necesas
alporti kandelojn, mi sendube vidos sufiĉe por enlitiĝi."
Albert foriris. Starante en la pordo, li turnis sin. Tiam ŝi staris meze
de la ĉambro kaj riverencis: "Bonan nokton, Albert, ni revidos nin morgaŭ!"
Li riverencis, fermis la pordon kaj elprenis la ŝlosilon.
"Nekompreneble!" sonis inter liaj dentoj. "Bonan nokton! Ni revidos nin nur
morgaŭ! Ĉu tio estas invito reveni ĉi-vespere? Kaj tamen ŝiaj unuaj
rimarkigoj ŝajnis aludi tion? Mi iros promeni sur la korto." - Pagina's: 80
- Breedte: 145 mm
- Hoogte: 210 mm
- Gewicht: 109 g
- ISBN: 91-973467-0-5
- Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
|
|