La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Traduku!
Angla-Esperanta tradukekzercaro

  • Auteur: William Auld
  • Soort: leerboek/woordenboek, Engels
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €9.20
  • Jaar van uitgave: 2005
  • Beschrijving: Tradukekzercaro konsistanta el 56 anglaj tekstoj kun Esperantaj tradukoj kaj komentaro.
  • specimen: En preskaŭ ĉiu numero de La Brita Esperantisto inter 1991 kaj 1999 troviĝis anglalingva teksteto kun invito ĝin esperantigi. Tradukemaj legantoj sendis al William Auld siajn solvojn, kaj en la tuj posta numero la redaktoro prikomentis apartajn vortojn kaj esprimojn, aljuĝis premietojn kaj aperigis elektitan tradukon.
    Esperanto-Asocio de Britio nun reaperigas libroforme ĉiujn 56 tekstojn, kiuj aperis en la rubriko, kun la komentoj de William Auld kaj la elektitaj tradukoj, por ke pli vasta publiko povu plibonigi sian lingvokapablon kaj ekzerciĝi pri tradukado per la ekzemploj kaj la komentoj el la tiama perpoŝta 'studrondo'.
    Por maksimume profiti el ĉi tiu libro, ni rekomendas al diligentaj studentoj mem esperantigi ĉiun anglan tekston en la unua parto de la libro antaŭ ol rigardi la komentojn kaj la tradukon en la dua parto. Tamen, ankaŭ aliaj povas multon lerni per tralegado de la dua parto.
  • Pagina's: 116
  • Breedte: 148 mm
  • Hoogte: 210 mm
  • Gewicht: 117 g
  • ISBN: 0-902756-23-0
  • Recensie:
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Por esprimi ideon, necesas unue ĝin kompreni

Kvankam multaj lingvaj kursoj komenciĝas per tradukado, la fakto estas ke tradukado estas lerto ne por-komencanta, sed tre altnivela. Lerni plene funkcii en nova lingvo en si mem estas sufiĉe defie; esti devigata klopodi samtempe funkcii en du lingvoj multobligas la defion. Ĝuste tiun defion, samtempe plene mastri du lingvojn, elstarigas la libro Traduku! de William Auld.
La libro konsistas el kolekto de 56 samtitolaj rubrikekzercoj aperintaj en La Brita Esperantisto plejparte inter 1991 kaj 1999, en la fino de la jarcentkvarono kiam Auld estis ĝia redaktoro. Auld elektis aparte defian teksteton, alineon aŭ du, en angla lingvo kaj ĝin publikigis en la revuo por tradukado Esperanten fare de legantoj. En sekva numero li aperigis en Esperanto koncizajn komentojn pri specifaj esprimoj kaj ekzemplan tradukon de la teksto foje faritan de li mem, sed pli ofte de leganto aŭ kompilitan el tradukoj de legantoj.
Frapis min, kiom malfacila estas “la” angla lingvo, kaj kiom maltaŭgas la artikolo la en tiu frazo! Kiel usona denaskulo, mi trovis en preskaŭ ĉiu teksteto eron kiun mi ne komprenis sufiĉe por povi adekvate traduki. Kulpas parte la diferencoj inter la lingvoj brita kaj usona, sed ankaŭ scimanko mia de la kulturo, politiko kaj aliaj specifaĵoj de la vivo en Britio. Jen por mi viva reliefo de la unua el la tri demandoj kiujn Auld sugestas (ĉe n-ro 15) starigi ĉe ĉiu traduka momento: “(1) Kion la aŭtoro fakte diris? (do la signifo); (2) Kiel li diris tion? (do la formo); kaj (3, plej grave): Kiel li dirus tion, se li verkus originale en Esperanto? (Emfazo de Auld.)
Legante ĉi tiun libron, do, mi lernis pli ne nur Esperanton, sed ankaŭ anglan lingvon. Ekzemple, en ekzerco n-ro 3 aperas la vorto “doddle”, de mi nekonita ĉar apenaŭ uzata en Usono. La komentoj kaj la Esperanta traduko ofte klarigis al mi signifdetalojn kiujn mi ne komprenis el la originalo.
Komentoj kaj konsiloj de Auld multfoje montras lian majstrecon de ambaŭ lingvoj kaj de la arto traduki. Tamen, ĉar tiujn komentojn li direktis al la tradukintoj, li foje neglektas detali iun fuŝetan tradukeron priadmonatan.
Kvankam oni trovas en la libro multajn idealajn esprimmodelojn, ne ĉio en ĝi estas senerara. Ĉu eĉ Auld mem kaptiĝis de la angla nebuleco pri temposenco? En siaj komentoj, li ofte (sed ne ĉiam) diras, ekzemple, “tre plaĉis al mi la neteco de ...”. Ĉu do tiu neteco ne plu plaĉas al li kiam li skribas la komentojn? La finaj tradukoj prezentitaj de kurspartoprenintoj (en la libro sennomaj) foje enhavas makulojn. Ekzemple, en n-ro 32 (teksto aparte malfacila pro abunda slango) iu leganto misuzis la vorton stelo anstataŭ stelulo, kaj misaŭguritajn anstataŭ sortkondamnitajn aŭ io simila.
La reganta sento restanta ĉe mi post lego de la libro estas admiro kaj miro pri la esperantlingva esprimkapablo klara, riĉa kaj delikata.

Joel Brozovsky

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.