|
En tiu terura momento
|
|
Antologio de kroata milita liriko | majo 2003 |
Kiam kanonoj tondras, muzoj fuĝas en rifuĝkelon - rekonceptas en sia versaĵo Slavko Mihalić la bedaŭrinde vaste konatan latinan sentencon Inter arma silent musae, bedaŭrinde ĉar - kiel ni bone scias - en tiuj landoj elformiĝis nivele signifa literaturo, kies anoj devis travivi kor-torde tragikajn periodojn militajn.
La poetoj kune kun siaj muzoj ja ne longe restas en rifuĝkeloj de domoj, ili ĉiam sentas la devon aŭ estas devigataj preni armilojn por defendi sin, siajn familianojn, sian urbon kaj sian nacion mem kontraŭ naciismaj invadoj, kontraŭ interesoj de proksimaj kaj foraj potencoj Multegaj anoj de la popoloj en Eŭropo fariĝis viktimoj, vunditoj de ardaj militoj patrolandaj. Sentojn de patriotoj, aŭ nur de ordinaraj loĝantoj de bona volo, enversigas poetoj - la animoj de la nacioj - por pripentri suferojn de la invaditaj homoj, kaj disheroldi iliajn sentojn, intencojn.
La tragedio de la patrolanda milito 1991- 1994, same kiel multloke en Eŭropo en multaj aliaj periodoj, postlasis dolorajn vundojn korpajn-animajn en la popolo de Kroatio. La militaj eventoj daŭris ankoraŭ, kiam la kompilintoj tralegadis aktualajn periodaĵojn en Kroatio, kaj la eldoninto publikigis en la jaro 1992 la originalan poemaron kroatlingvan.
Sekvis ĝin tradukoj en 18 naciaj lingvoj, la 19-a iĝis en 1998 tiu ĉi Esperanta versio kun diferenco nur de kelkaj poemoj. La volumo estis prezentita la 31-an de majo 1998 en la dua kongreso de la kroataj esperantistoj en Varaĵdin.
Tiu ĉi poemaro de milita liriko de kroataj poetoj enhavas entute 89 poemojn el la plumo de 62 aŭtoroj, el kiuj 11 estas virinoj. Bedaŭrinde, dekono de la aŭtoroj ne estas jam pluvivantaj. Travivintoj de la ruinigo de Vukovar en aŭtuno 1991 kaj la senkompata bombardado de la belega Dubrovnik, krom aliaj rakontas per propraj vortoj pri teruraj momentoj de la okazintaĵoj, esprimas siajn pensojn rilate la invadon kaj la amon al la patrujo.
Poemo de Ivo Boroveĉki, elstara poeto kaj tradukinto de Anno Domini 1992, dediĉita al A. Goodheir kaj W. Auld, enkondukas la serion de la poemoj. Dek kvin tradukintoj, ĉefe en Zagrebo kaj kelkaj vivantaj eĉ en pluraj landoj de Eŭropo ebligis la aperon de tiu ĉi E-versio. La plejparton de la poemoj transplantis esperantistoj de la meza aĝo.
Mi aparte mencias laŭde kaj gratule la nomon de Lucija Borĉić , kiu mem tradukis duonon de la poemoj.
Kun granda interesiĝo mi legis tiun ĉi lirikan volumon presitan en Kroatio. Niaj kroataj samideanoj altnivele agis, publikigante la elektitajn poemojn pri- kaj pro-militajn, pri la patruj-amo kaj liberec-sopiro de sia popolo. Mi rekomendas kore al ĉiuj samideanoj de bona volo legi nepre tiun ĉi poemaron. Ĝi ja tre bone spegulas la animon de la popolo de Kroatio, kaj ebligas konsciiĝi pri ties historio, pri ties okazaĵoj antaŭaj kaj nunaj. Valoran legaĵon mi al vi rekomendas.