La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Une langue pour l'Europe?
Mais oui. Pour sauver les langues de l'Europe

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ne nur-angla Eŭropo

Jam en 1995 A. Cherpillod verkis rimarkindan broŝuron, „Espéranto ou Babel“, kiu estas, laŭ mi, la plej valora, konvinka kaj trafa enkonduko al Espranto por scivolema persono, kiu deziras informiĝi.
Efektive, ĉu al amiko, ĉu dum ekspozicio, antaŭ budo, al vizitanto, kion proponi al neesperantisto kiel enkondukon al la lingva problemo kaj al Esperanto? 1. Al specialisto, kiu disponas sufiĉe da tempo, intereso kaj mono: „Le défi des langues“ de Claude Piron, pro du kaŭzoj: la dikeco de la libro kaj ties prezo.
Sed oni absolute bezonas materialon facile legeblan kaj aĉeteblan: 2. „Espéranto ou Babel“ tute respondas al tiuj ĉi kriterioj. Plie, se oni bezonas prezenti Esperanton al neesperantista publiko, oni povas uzi la tekston de „Espéranto ou Babel“ kiel tute pretan tekston de tre bona kaj konvinka prelego. Krome, ĝi tute taŭgas por vendo, ĉe budo, en kermeso aŭ ekspozicio. 3. „Une langue pour l’Europe“ situas meze inter la du ĉi-supraj kaj uzeblas diverscele: a. Por la posedanto mem, kiel tre kompleta kaj trafa argumentaro, en kiu svarmas faktoj, ekzemploj, statistikoj. b. Por pruntedoni al persono, kiu eventuale legus iom pli longan tekston ol „Espéranto ou Babel“. c. Por donaci al publika biblioteko aŭ al klubo.
Ĉiu esperantisto trovos sur ĝiaj paĝoj ne nur ĉiujn argumentojn por Esperanto, sed ankaŭ ĉiujn nerefuteblajn
faktojn por pravigi ilin. Jen la ĉefaj ĉapitroj: 1. Aktuala situacio: katastrofo! 2. La mensogaj asertoj de la oficiala propagando. 3. Kial la angla nek estas nek povas fariĝi internacia lingvo. 4. Aliaj neeblaj projektoj: latina, perkomputila tradukado... 5. La solvo: Esperanto. Kial? 6. Esperanto kaj verkistoj, filozofoj, lingvistoj (multnombraj citaĵoj). 7. Kia la estonteco? Kiel oni povas konstati, tiu ĉi libro ne estas pledo por Esperanto,
sed nerefutebla demonstracio de ĝiaj nepraj neceso kaj valoro kiel internacia lingvo.
Foliumante ĝin, vi malkovros amuzajn kaj signifoplenajn faktojn, ekz.: Kiel loki la akcenton en anglaj vortoj? Tute simple: sufiĉas lerni apliki 5 ĉefajn regulojn, 40 klasojn da esceptoj kaj 120 klasojn da esceptoj al esceptoj! (laŭ J. Wells) Aŭ, se iu neanglalingvano pretendas ke la angla lingvo estas facila, tuj petu ties helpon por traduki du aŭ tri anglajn esprimojn tute ordinarajn, sed kiujn vi ne komprenis. Ekz. „when he was
done in“ aŭ „I’m fed up“. Vi certe ĝuos la konfuzitan mienon de via „specialisto“ pri la angla. Jen du ekzemploj inter mil, kiujn vi trovos en tiu ĉi interesa libro.
Do, ne hezitu. Eĉ se vi jam posedas „Le défi des langues de C. Piron“, akiru „Une langue pour l’Europe“. Sur ĝiaj 79 paĝoj vi trovos la ĝisdatigitan esencon de la 350-paĝa libro de Piron; vi povos pruntedoni ĝin, aŭ donaci ĝin al iu ajn, kiu interesiĝas pri Esperanto. Se vi deziras prezenti Esperanton al neesperantista publiko, kaj esti kapabla respondi al ĉiuj kritikoj kaj argumentoj, ne serĉu plu: ĉio troviĝas en tiu ĉi libro. Se vi konas la francan, akiru ĝin, tralegu ĝin kaj, se vi povas, traduku ĝin en vian lingvon (la aŭtoro permesas tion): ĝi vere meritas esti tradukita en aliajn lingvojn, kaj indas esti uzata por informado kaj propagando ĉie en la mondo.

Jean Marin

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.