La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sonetoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: Sonetoj / Review: Sonnets

Marie Under estis famekonata poetino en Estonio de la unua duono de la 20a jarcento, malgraŭ tio, ke grandan parton de sia vivo ŝi pasigis en Svedio, kie ŝi ankaux forpasis en 1980, "turmentat[e] de nostalgio pri sia naskiĝlando" (laŭ la antaŭparolo de Josif Velebit, p. 7). La tradukintino, Hilda Dresen, dum sia tuta kariero esperantigis poemojn de Under. Kvankam dci jam komencis aperigi poemojn en 1904, la libro Sonetoj, kiu aperis en 1917, estis la unua signo, ke temas pri poeta matureco.

 

Marie Under was a famous poetess in Estonia of the first half of the 20th century, despite the fact that she spent a large part of her life in Sweden, where she also died in 1980, "tormented by nostalgia for her home country" (according to Josif Velebit's preface, p. 7). The translator, Hilda Dresen, spent much of her entire career translating poems by Under into Esperanto. Although she had already begun to publish poems in 1904, the book Sonnets, which appeared in 1917, was the first sign of poetic maturity.

La poemoj en ĉi tiu kolekto tamen rilatas ĉefe al du aferoj: (1) amo kaj (2) ĝardenoj. Se vi intencas legi ilin, mi rekomendas, ke vi unue lernu la Esperantajn nomojn de multaj diversaj floroj, kiujn oni trovas en nordlandaj ĝardenoj. Pri la ampoemoj, kelkaj estas sufiĉe erotikemaj, sed Under neniam uzas trivialan lingvaĵon.

  The poems in this collection nevertheless relate mainly to two things: (1) love and (2) gardens. If you intend to read them, I recommend that you first learn the Esperanto names of many various flowers which are found in northern gardens. About the love poems, several are somewhat erotic, but Under never uses vulgar language.

Laŭ la titolo, ĉiuj poemoj estas sonetoj — tio estas, du kvarversoj (ĝenerale kun rimskemo abba) sekvataj de du triversoj (kun diversaj rimskemoj — efektive, ĝenerale temas pri sesverso kun formala spaco inter la triversoj). Mi devas konfesi, ke por mi la poemstrukturo fariĝas iom teda post la deka aŭ dekdua soneto. Jen ekzemplo de unu soneto el la libro:

  According to the title, all the poems are sonnets — that is, two quatrains (generally with the rhyme-scheme abba) followed by three three-line verses (with various rhyme-schemes — in fact, what we generally have is a six-line verse with a formal space between the three-line verses). I must confess that for me the poem structure becomes somewhat boring after the tenth or twelfth sonnet. Here's an example of one sonnet from the book:

 

Blanka pordego (p. 34)

  Blanka pordego (p. 34)

Neĝvojo blanka jen alvale gvidas,
briletas tie fenestreto sola —
kvieta voj' — senhoma kaj izola:
tintilsonore sled' laŭ ĝi ne glitas.

  Neĝvojo blanka jen alvale gvidas,
briletas tie fenestreto sola —
kvieta voj' — senhoma kaj izola:
tintilsonore sled' laŭ ĝi ne glitas.

Ĉe l' fin' pordego blanka. Min incitas
kaj tente logas ĝi: per paŝ' nevola
mi tie ofte vagas senkonsola,
kaj dum ĉi ir' malgaje mi meditas.

  Ĉe l' fin' pordego blanka. Min incitas
kaj tente logas ĝi: per paŝ' nevola
mi tie ofte vagas senkonsola,
kaj dum ĉi ir' malgaje mi meditas.

Pordego blanka sur neĝblanka ter',
dum nokto blanka — venis la stelar',
sur volbon vian klinas sin la luno —

  Pordego blanka sur neĝblanka ter',
dum nokto blanka — venis la stelar',
sur volbon vian klinas sin la luno —

vi nin disigas de la mortosfer'.
Ĉi-flanke mi. Ĉu baldaŭ per fanfar'
min oni vokos al la blanka lumo?...

  vi nin disigas de la mortosfer'.
Ĉi-flanke mi. Ĉu baldaŭ per fanfar'
min oni vokos al la blanka lumo?...

 

Unu problemo pri la traduko estas, ke ne malofte Dresen cedas antaŭ la emo, produkti duonrimojn — nome, rimojn, kies finaj literoj ne aŭ nur duonformale akordas. Du ekzemploj troviĝas en la poemo "Ĝardenoj(4)" (p. 39):

  One problem with the translation is that Dresen yields, not rarely, to the tendency to produce semi-rhymes — namely, rhymes whose terminal letters do not, or only semiformally, agree. Two examples are found in the poem "Gardens(4)" (p. 39):

 

Ho, fervorego de l' florado flora!*
Petaloj rozaj falas al la ter',
tag-nokte la ĝardeno kun prosper'
teksadas florosilkon multkoloran*

  Ho, fervorego de l' florado flora!*
Petaloj rozaj falas al la ter',
tag-nokte la ĝardeno kun prosper'
teksadas florosilkon multkoloran*

kaj tra radi-vual' de l' suno ora
ekravas nin per fianĉina bel';**
pri l' lun' ĝi honte revas dum vesper'**
pro l' ĉeso de la sunkares' petola —

  kaj tra radi-vual' de l' suno ora
ekravas nin per fianĉina bel';**
pri l' lun' ĝi honte revas dum vesper'**
pro l' ĉeso de la sunkares' petola —

 

Kiel vi povas rimarki, la rimoj de "flora/multkoloran" kaj "bel'/vesper'" ne estas absolutaj.

  As you can see, the rhymes on "flora/multkoloran" and "bel'/vesper'" are not absolute.

Se vi volas guston de la frua poezio de nacia poetino, la libro estas rekomendinda; sed laŭ mi ŝi verkis pli bone en postaj jaroj, almenaŭ lauxteme.

  If you want a taste of the early poetry of a national poetess, the book is to be recommended; but I think she wrote better in later years, at least as far as topic is concerned.

Don Harlow

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.