|
La verda koro
|
|
La verda koro | 1937 |
La verda koro | 1938 |
La verda koro | Publikigita ĉe The British Esperantist 1937 |
La verda koro | Publikigita ĉe Pola Esperantisto 1937 |
Gradigita patoso kaj ĉarmo |
La verda koro de Julio Baghy sen ajna dubo estas la plej konata instrua legolibro Esperanta, kaj ĝi aperis en multaj reeldonoj. Laŭ sia subtitolo ĝi estas "facila romaneto el la vivo de esperantistoj en Siberio", kaj ĝi do baziĝas sur la samaj spertoj de la aŭtoro kiel liaj grandaj romanoj Viktimoj (1925) kaj Sur sanga tero (1933). Ĝia rakonta fadeno ankaŭ enhavas multajn el la ingrediencoj de tiu duopo, tamen en aliaj proporcioj. En La verda koro ĉefrolas Esperanto, la instruado kaj lernado de Esperanto, kaj la ideoj kaj emocioj ligitaj al Esperanto. Krom tio ni tamen ricevas ankaŭ interesajn priskribojn de homoj kaj medioj, dramajn historiajn eventojn el la interna milito en orienta Siberio en 1918-1920, kaj kompreneble amhistoriojn kun obstakloj. Kiel ĉiam ĉe Baghy, temas pri platona amo inter la alia memo de la aŭtoro - ĉi-verke la Esperanto-instruanta hungara militkaptito Nadai - kaj loka junulino. Pro nediritaj kialoj tiu amo ne povas plenumiĝi.
Sed la plej amplekse traktata temo estas la disvastigado de Esperanto inter militkaptitoj kaj lokanoj en Nikolsk Ussurijsk kaj Vladivostok, plej oriente en Siberio. Tiu temo estas priskribata en tre patosa kaj romantika maniero, sendube multe influita de la situacio en kiu la libro estis verkata, en centra Eŭropo de 1936, kiam en lando post lando estis likvidataj Esperanta agado kaj movado - kaj baldaŭ ankaŭ esperantistoj mem.
Kredu forte, forte, ke tiu homa koro, al kiu nia stelo lumas per verdaj radioj kaj kiu nun super la bajonetoj mute faligas sangolarmojn, tiu koro iam venkos. Kredu kaj estu kuraĝaj! (p. 76)
Jen la vortoj de mortanta juna ĉino en 1920, laŭ La verda koro, kaj jen evidente la mesaĝo de Julio Baghy al la esperantistoj de 1937.
En postparolo li diris: "Mi deziris doni ne 'majstran verkon' sed simplan legolibron kun gradigita stilo al niaj novaj gesamideanoj, pri kies lingva nivelo ni, verkistoj, ĉiam forgesas en la momento de la inspiro kaj lingvokreado." (p. 92) Laŭ tiu "gradigita stilo" do la komencaj ĉapitroj estas relative mallongaj kaj enhavas koncizajn, simplajn frazojn kun tre limigita vortostoko. Oni rimarkas, ke la aŭtoro klopodis limigi ankaŭ la uzon de gramatikaj strukturoj. Tial komence aperas preskaŭ nur ĉefpropozicioj. Baldaŭ tamen aperas rilataj kaj demandaj subpropozicioj, enkondukataj de kio, kiu kaj similaj. Anstataŭ subpropozicioj kun ke, la aŭtoro iom aŭdace apudmetas la propoziciojn sen liga vorto: "Tiam mi vidis, ankaŭ la malamiko havas koron" (p. 24), tamen ekde paĝo 28 li uzas ke en normala maniero. En la lastaj ĉapitroj, nek la vortoj nek la frazoj estas ekstreme facilaj. Ekzemple li uzas vortojn kiel "rifuĝi" (p. 83), "indulga" (p. 86), "spasme" (p. 87), "notario" (p. 88), "disĉiplo" (p. 90) kaj "poŭpo" (p. 90, = pobo), kaj oni trovas frazojn kiel "Kelkaj kamaradoj jam apogante sin al la balustro sur la ferdeko parolas ŝerce al la surborde starantoj." Tamen, vere longaj kaj sinuaj frazoj ne troviĝas ĉi-libre.
Mi konas ĉi verkon jam de la frua junaĝo kaj ĉiam konsideris ĝin patose melodrama. Tial iom surprizis min, kiam iu koramikino, kiu antaŭe konis nek Esperanton nek la ideojn esperanstismajn, eklernante la lingvon komencis legi en La verda koro kaj trovis ĝin "ĉarma". Ŝajne necesas malfermita kaj senantaŭjuĝa menso por vidi ĝian plenan valoron. Mi tamen konfesu, ke post dudek kvin paĝoj jam ĉesis ŝiaj notoj en la libreto. Evidente ĝia "gradigita stilo" laŭiris tro krutan deklivon por komencanto. Tial mi ankaŭ iom pridubas la subtitolajn vortojn "por komencantoj, por daŭrigaj kursoj". Por la plej multaj komencantoj sendube necesus pli malkrute "gradigita stilo". Aliflanke, ĉi verko donas interesan legadon ankaŭ al tiu, kiu deziras kompletigon al la Siberiaj romanoj de Julio Baghy.