|
Mi vizitis grandan urbon
|
|
Ĉarma kaj rekomendinda |
En la rakonto Mi vizitis grandan urbon de Gbeglo Koffi ni konatiĝas kun la vilaĝano Gaĝenu en Togolando. Li vivas tradician vilaĝan vivon kiel fiŝisto sen grandaj scioj pri la ĉirkaŭa mondo. Lia filo Kuturo tamen vivas modernan komfortan vivon en la ĉefurbo Lome. Iutage li invitas sian patron veni tien por pasigi kelkajn semajnojn kun sia filo.
La rakonto temas pri la granda signifo kiun tiu vojaĝo havas por la maljuna vilaĝano kaj pri lia miro kaj naiva nekompreno renkontante la urban vivon. De komenco ĝis fino, do antaŭ, dum kaj post la vojaĝo, Gaĝenu konservas la saman sintenon. Li tre miras, admiras kaj avidas la urbajn modernaĵojn, tamen li ne akceptas ĉion kaj ne volas forlasi ĉion el sia tradicia vivo. Dum la legado oni ekkonas lin kaj rimarkas, ke li estas tre individueca, interesa persono, tre bone kaj trafe vivigita de la aŭtoro.
La ĉefa ideo de la verko estas prezenti Gaĝenun kiel personon ege naivan kaj senscian pri ekstervilaĝaj aferoj. Kelkfoje oni eble trovas tiun naivecon iom troigita, sed troviĝas tiom da amo en la priskribo, ke oni tute ne sentas malrespekton aŭ malestimon. Samtempe, ankaŭ la rakonta stilo havas forte naivan trajton, kvazaŭ de tradicia vilaĝa rakontisto. La verko tamen estas tre konscie kaj lerte tajlita, kun simpla, bona intrigo, multe da humuro, konvena komenco kaj fino, kaj ĉarmaj devioj survoje al la fino.
Mi trovis nur unu-du malglataĵojn en la rakonta fadeno de la verko, ekz. en la unua ĉapitro, paĝo 5, kie Gaĝenu estas junulo kiu edziĝas, kaj subite, sen vera indiko pri paso de longa tempo, li estas maljunulo kun plenkreska filo. Ankaŭ lingve troveblas unu-du malfacile kompreneblaj aferoj, ekz. "lerni pri blindopalpeca metio" (p. 4) kaj "dormis krokodile" (p. 20). Iom strange, en unu alineo sur paĝo 17 la aŭtoro ripetas la radikon "vetur-" dekunufoje en sep linioj, pro nekomprenebla kialo.
Tiuj aferoj tamen estas esceptoj. Ĝenerale la stilo estas plaĉa kaj flua, la lingvo glata kaj pli-malpli senerara. Entute la verko estas ĉarma kaj rekomendinda, precipe kiel unu el tre malmultaj Afrikaj beletraĵoj en Esperanto.
Eta omaĝo al talento ― sen disputoj | 2017 |
Bona libro ne estas libro skribita por fiere montri sian regadon de gramatiko aû eĉ literaturan stilon: tiel oni longe kaj bele parolas pri enuaĵoj. Bonan libron oni skribas ĉar oni havas ion por diri, ion en la kapo kaj en la koro, kio bezonas esti esprimata. Ĉi tiu libro ne estas tre longa, ĝi havas 43 paĝojn kaj estas skribita en bona Esperanto ― ĝenerale sufiĉe simpla, sed kelkfoje kun esprimoj plenaj je la riĉeco de la afrika kulturo. Sed jen la grava afero: la aŭtoro havis ion por diri. Tra la rakonto li prezentas la aliron de afrika vilaĝano, kiu havas unikan oportunon: viziti grandan urbon!
“La promenado de Gaĝenu venigis lin ĉe marbordon: “Ha! Kio ĝi estas? Ĉu ia rivero? Kiel granda ĝi estas! Eble, ankaŭ ĝiaj fiŝoj estas grandaj. Rigardu! Ĉu ĝi bolas? Kiel ĝi bruas! Mi soifas, mi trinku iom da akvo da ĝi.”
La libro rakontas la vojaĝon de patro renkonte al sia filo. La patro venas de vilaĝo de fiŝistoj, sufiĉe for de la granda urbo. La filo naskiĝis en la sama vilaĝo, sed kiam li fariĝis pli matura, li iris al Lomeo, la ĉefurbo de Togolando. Tiu kvieta vilaĝo estas sufiĉe for de “la moderneco portita de la blankuloj”. Do tra la vojaĝo de la patro ni scias pri la rapidaj ŝanĝoj travivitaj de la afrikanoj. Jen libro pri surprizo, pri la vagado de patro al tiu alia loĝloko, kvazaŭ nova mondo. La verkisto bonege ludas kun lia naiveco por plezurigi la leganton. Per humuro, kaj surprizaj scenoj, la verkisto emfazas la allogecon de la moderneco por la alvenanto, sed samtempe la miskomprenon de ĝi. Ĝi ankaŭ montras la imagon de vilaĝanoj pri urbo kaj male, de urbanoj pri vilaĝoj. La enkonduko de la libro emfazas tion ke “antaŭe ne ekzistis en Afriko veraj urboj, antaŭ ol blankuloj venis.” Kaj ĝi prezentas, el lia vidpunkto, la ofte malbonajn intencojn de la blankuloj, sed ankaŭ la pozitivajn aspektojn, kiuj venis specife el religiuloj. Ho! mi sentas ke mi nur laŭdas! Ĉu mi estas kiel tiuj flataj esperantaj recenzistoj? (kun pli da lingvaj eraroj certe). Laŭdante pri tio ke ĝis fino mi eltenis la legadon? Nu, mi jes ŝatis la libron, jen tamen mi provas iom riproĉi:
l Dum la rakonto okazas multe da aventuroj al nia heroo, tamen la libro ne tiom longas: tio limigas forte la priskribon de la mondo: kia estas la urbo? La bazaroj? La vestaĵoj de la homoj? Vi ne havas tro da precizeco, tiel ke la rakonto aperas iom kiel sonĝo: aperas lokoj, objektoj, homoj nur kiam oni ilin bezonas por la rakonto. l La libro havas bonan ritmon, sed la problemoj de la heroo sufice solviĝas per si mem. Tio igas ke oni ne tiom profunde proksimiĝas al la heroo, sed ĉefe legas la libron kiel ŝercon amuzan: certe ĝi havas konkludon, tamen la problemoj dum la aventuro neniam aperas tre ĝenaj kaj rapide solviĝas. Mi ne povas finfari ĉi tiun etan recenzon sen iom paroli pri la aŭtoro: Gbeglo Koffi estas Togolanda esperantisto, el la ĉefurbo Lomeo. Li ludis gravan rolon en la disvastigo de Esperanto en Togolando kaj en okcidenta Afriko, specife kunlaborante kun Hans Bakker (Nederlandano. Multege laboris por TEJO kaj UEA, specife li gvidis la afrikajn agadojn de UEA de 1980 ĝis 2001. Bakker mortis en 2015).
Gbeglo Koffi fondis la lernejon “Instituto Zamenhof” en Lomeo (la lernejo daŭre funkcias kaj permesas al la lernantoj lerni Esperanton) kaj li eĉ estis estrarano de UEA de 1998 ĝis 2004. Okazis pluraj konfliktoj kaj pro tio li distanciĝis de UEA kaj TEJO. Daŭras tiuj konfliktoj kaj li estis vigla kontraŭanto de la organizo de la IJK en Togolando, pro tio ni ne havis la eblon lin renkonti. Mi volas omaĝi al ĉi tiu libro kaj rekoni lian talenton, ne zorgante pri la disputoj.