La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto
Lingvaj premisoj, tipoj, specifeco kaj antologieto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Frandi grand-apetate

La libro okupiĝas pri la ludkrea lingvouzo en Esperanto. Tiu ŝajnas esti karakterizaĵo de nia komunikado. Verŝajne ne estas Esperanto-aranĝo sen iu ŝercemulo, kiu bonvenigas per “Salaton!” anstataŭ “Saluton!” aŭ ĉe atendado ĉe bufedo alude mencias “Veni, vidi, vici”. Certe pro tiu ofteco kaj pro sia ĉarmo luda komunikado jam staris en la centro de kelkaj studaĵoj. Mi volas mencii Ĝivoje (1973), MacGill (1986), Maul (1987), Fiedler (2001); elstaras la esploroj de Lloancy (1985) pri Raymond Schwartz. La nomo de tiu franca verkisto kaj kabaretisto ja estas nedisigeble kunligita kun la fenomeno vortludo en Esperanto, kiel la esprimo “ŝvarcaĵo” (NPIV p. 1125) montras. La plej freŝdatan kaj multflankan publikaĵon pri la temo nun prezentas la nova libro el la plumo de Melnikov.
Por sia libro la aŭtoro analizis milojn da ludkomunikaĵoj (kaj skribaj kaj parolaj) kaj klasifikas ilin en pli ol 40 tipojn. Ni trovas la tradiciajn vortludojn kun konataj terminoj, ekz. mistranĉoj (p. 186):
Elektu mem, kun jak’ aŭ frak’
Mi venos laŭdezire.
Jen la decid’ de l’ tribunal’:
Ŝi diris nur: ’Nu, dece!’
Kaj granda estis la skandal’,
Ĉar iris li ... nudece (R. Schwartz);

ekz. ludojn surbaze de propraj nomoj:
Iam li komprenis ke en informado ne helpas Lapenna 
sed la peno (p. 28);
ekz. ludojn surbaze de frazeologiaĵoj (kvankam la aŭtoro bedaŭrinde preferas terminon kun negativa konotacio – “kliŝo” – por tiu grupo):
Ĉu meti aŭ ne meti? Tiel staras la demando – almenaŭ kiam pri komoj temas. (p. 150).
Krome ni trovas multajn novajn terminojn (ekz. “misaŭtonimumo”, “fantumo”, “misremumo”, “mismetonimiumo” k.s.) por diversaj specoj de vortludoj en la klasifiko de Melnikov. La aŭtoro ja plej bone mem konas sian riĉan materialon kaj sur tiu bazo verŝajne taŭge subdividis ĝin. Krome antologieto de vortludoj kaj listo de uzitaj terminoj fine de la libro helpas kompreni. Tamen mi de tempo al tempo demandis min, ĉu necesas tiom komplika sistemo, ĉu leganto ne preferus, ni diru, klasifikon laŭ enhavaj grupoj (ludoj per propraj nomoj, per mallongigoj, per frazeologiaĵoj, per fremdvortoj, per stilfiguroj, per Esperanto-realaĵoj ktp.) aŭ eble laŭ la partoj de la lingvosistemo (ekz. fonologiaj ludoj, leksikaj, sintaksaj, tekstaj, pragmatikaj ktp.), kiel oni trovas ilin en verkoj pri aliaj lingvoj.
Forta flanko de la libro estas, ke ĝi bonege montras la kulturon de la komunumo. Multaj el la prezentitaj ŝercoj aŭ aludoj ne estas plene kompreneblaj por homoj ekster Esperantio, kio pruvas ke la parolantaro estigis ion propran. Per la vortoj de la aŭtoro: “por plene ĝui ludan komunikadon oni ofte bezonas specife E-kulturajn fonajn sciojn” (p. 175). Kelkaj ekzemploj, kiuj spegulas aŭ lingvostrukturajn aŭ eksterlingvajn specifaĵojn de Esperanto:
Etino mia, via foreco malebligas […] nian geon, ĉu vi baldaŭe apudos min? Sen vi, mia indulino, kiel aĉas la hodiaŭo! For de vi, njo ineto mia, kial antaŭeni ĝis la morgaŭo? […] p. 10)
Uncle Zam wants you! (p. 95)
Servokapabla. Rekrutoj staras nudaj antaŭ ekzamenantaro. Militista kuracisto demandas junan bervalanon: – Kion signifas tiu ENTO tatuita sur via vira organo? – Mi estas fervora esperantisto, sinjoro kapitano, kaj en certaj gloraj momentoj miaj amikinoj povas legi la vorton ESPERANTO. Post unu horo la kuracisto denove vidas fortikan bervalanon kun generilo ornamita per ENTO. – Ha, ha, ankaŭ ĉe vi oni povas iafoje legi ESPERANTO, ĉu ne? – Ne, sinjoro kapitano, fiere diras la rekruto, ĉe mi estas legebla EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO (p. 71).
Kiel tiuj ekzemploj – kaj la riĉeco de la materialo en la libro entute – ilustras, luda komunikado abundas en Esperanto. Melnikov mencias du kaŭzojn por la “amasa vortludado en Esperantio”. Unue, la lingvo estas parolata en malgranda kolektivo (p. 147) – temas do pri la identecostabiliganta funkcio de luda komunikado (‘komune ridi’) – kaj due, la fakto, ke Esperanto-parolantoj estas minimume dulingvaj, kio “kondukadas al pli akra sento de lingva materialo” (p. 174) – temas do pri la alta metakomunika konscio, kiu estas karakterizaĵo de la komunumo. Sur tiu fono mi ne komprenas, kial la aŭtoro rilatigas tiom ofte al la rusa. Mi scias, ke la libro baziĝas sur la doktoriga/profesoriga disertaĵo de la aŭtoro, en kiu komparo kun etnaj lingvoj rolludis, sed en tiu ĉi libro, kies legantoj estu sciencistoj kaj laikoj kiujn interesas esprimeblecoj de Esperanto (kiel ni legas sur la dorsa kovrilo), la multegaj ruslingvaj ekzemploj nur ĝenas. Oni havas la impreson, ke Melnikov volas pruvi, ke Esperanto estas same luda kaj esprimriĉa kiel la rusa. Sed tion la planlingvo ne bezonas. 
Ni ne forgesu, ke la kreintoj de tiuj multegaj vortludoj en la libro uzis ‘fremd’lingvon. Mi ne povas imagi ke iu lerninto de la rusa (aŭ la angla, germana ktp) eĉ post multaj jaroj de studado kapablas tiom ludkree apliki negepatran lingvon. En la centro de la libro staru Esperanto mem.
La ĉefa celo de luda komunikado estas estigi komikon. La aŭtoro tial enkondukas al la “nocio ridinda/komika” komence de la libro (p. 40-45). Laŭ mia gusto tiu ĉi ĉapitro ne estas sufiĉe profunda kaj ne bone strukturita. Humurscienco estas nuntempe tre intense esplorata tereno. Melnikov mencias la gravajn nomojn de tiuj, kiuj metis la fundamenton (Aristotelo, Kant, Freud, Bergson, sur p. 146 Grice), sed ni ne lernas por kiuj teorioj ili staras. Iliaj verkoj ne troviĝas en la bibliografio, kiu cetere ne diferencigas fakajn verkojn de la fontoverkoj, en kiu la aŭtoro trovis la vortludojn. Kial sciencistoj rilatasj ĝis la hodiaŭa tago al Freud (1905), kvankam la esploroj de Bergson el proksimume la sama tempo ne trovis pluevoluigon? Ĉu la kompreno de komiko kiel supereco aŭ agreseco validas ankaŭ por Esperanto-komunikado? Kiuj rilatoj estas inter komiko kaj la postulatoj de Grice? “Nigra humuro” estas menciata nur en piednoto (p. 41). Por nefakuloj kaj legantoj de internacia komunumo laŭ mi difinoj de la ĉefaj terminoj kaj klarigado pri bazaj teorioj de la specifa fako estus utilaj.
Tamen mi kompreneble tutkore bonvenigas la libron de Melnikov. Ĝi prezentas trezoron de vortludoj kaj luda komunikado. Ĝi estas varioplena kun tre diversaj ŝercoj. Kelkaj kaŭzas laŭtan ridadon, aliaj subrideton, kelkaj eble enuon, ĉar oni jam konas ilin, kelkaj estas intelekte kontentigaj, aliaj “sub la zono”. Pri gustoj oni disputi ne devas. Multaj estas instruaj, ĉar la malobeo kaj rompo de lingvaj reguloj ofte revokas la regulon mem.
Se mi estis tiom kritikema supre, tiam nur pro tio, ke mi pensas ke Melnikov verkis libron pri ege grava temo. Luda komunikado en Esperanto pruvas la altan nivelon de la fakta komunikado en tiu planlingvo, la parolantoj sentas sin hejme en siaj lingvo kaj kulturo. Laŭ mia scio tiu fenomeno ne estas evoluinta en alia planlingvo, nek imagebla en etna lingvo lernita kiel fremdlingvo. Ekster la esperantista mondo tiu aspekto de nia lingvouzo ne estas konata, ja eble eĉ neimagebla: unu el la antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto. Pro tio estus bona afero, se tiu libro aŭ partoj el ĝi aŭ almenaŭ informo pri ĝi aperus ankaŭ en etnolingvoj.

Menciita literaturo:
Fiedler, S. (2001): Die B/blanke Wissenschaft – Luda komunikado en Esperanto. En: Fiedler, S./Liu, H. (Red.): Studoj pri Interlingvistiko, p. 585-602.
Ĝivoje, M. (1973): Esperantonimoj. Milano.
Lloancy, M.-T. (1985): Esperanto et jeu de mots dans l’oeuvre de Raymond Schwartz (1894-1973). Paris.
MacGill, S. (1986): Streĉ’ eĉ, Steĉj-skeĉ’!. Antverpeno.
Maul, S. (1987): Vortaj (A)ludoj. Antverpeno.

Sabine Fiedler

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.