La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vole... Novele
1971

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Varia kvalito

Ĉi volumo enhavas ĉiujn novelojn de Raymond Schwartz. La dudek unuaj origine aperis kiel Prozo ridetanta en 1928. Sekvas 15 noveloj poste aperintaj en diversaj gazetoj. La noveloj ampleksas de unu ĝis ok paĝojn kaj prezentas diversajn temojn kaj stilojn. Ankaŭ la literatura kvalito tre varias.

Schwartz estas konata kiel eble la plej granda humuristo en la Esperanta literaturo. Bedaŭrinde mankas al mi la humura sento necesa por vere ĝui lian spriton. En multaj noveloj, precipe inter la pli fruaj, la humuro ŝajnas al mi tiel serĉita, tordita, tro evidente anoncita, fojfoje eĉ adoleske stulta, ke ĝi provokas ĉe mi eĉ ne rideton, sed prefere oscedon. Nu, en ĉiu brusto estas sia gusto. Tiaj bagateloj laŭ mi stultaj kaj eĉ tedaj estas ekzemple Lokomotiva koro, Eniro senpaga, Nelojale! kaj Pakaĵo el Usono. En tiaspecaj noveloj oni ofte renkontas rolantojn kun nomoj kiel Hund Vostul, Vazelina, Lak Sigil, Remil Barko, Panbul kaj similaj. Tre amuze.

Mi scias nenion pri la ama vivo de Schwartz, aŭ pri liaj rilatoj al virinoj. Tamen devas esti io misa, se homo produktas aron da tiel stultaj kaj malicaj misoginaĵoj, kiel Silkaj ŝtrumpoj, La bela aventuro, La alia flanko kaj Serpentoj kaj kompanio. Evidentas, ke ĉiuj inoj estas vampirinoj, ruze logaj pimpulinoj kiuj je edziniĝo transformiĝas en megerojn. Efektive, dum la noveloj de Schwartz ĉiam - aŭ preskaŭ ĉiam - traktas la neperfektecon de viroj kun granda indulgo kaj simpatio, ili ofte senkompatas al la virinoj. Malfacilas trovi en liaj noveloj eĉ unu virinon priskribitan kun simpatio, almenaŭ se temas pri la fruaj verkoj.

La plaĉaj noveloj el la frua aro estas tiuj, kie la aŭtoro pentras vilaĝan vivon kun humuro alispeca, ne tiel serĉita, sed pli homa kaj bonvola. Temas pri La pipo de Prosper kaj La ĝendarmo deĵoras, kiu tamen finiĝas aŭ pli ĝuste ĉesas tute stumpe. Ankaŭ en Beĉjo ni trovas plaĉan kamparan rakonton, tamen iom sentimentalan. En Kutimo el Trimardouille li kombinas la vilaĝan etoson kun medio en Pariza Montmartre, kun sprita kaj ĉarma rezulto.

Ĉiuj noveloj de Schwartz odoras de bonstata burĝeco, tamen li faras plurajn provojn priskribi ankaŭ scenojn de malriĉuloj. La rezulto ofte ne tre konvinkas. En Kristnaskofesteno de l' mizeruloj la rakonto ŝanceliĝas inter vidpunktoj indigna kaj filantropia, ĝis finfine la aŭtoro elturniĝas per simpla verkista truko. En pluraj noveloj oni rimarkas, ke la aŭtoro ne kapablas alpreni perspektivon de la malriĉuloj. En "Honesteco" li prezentas renkontiĝon kun prostituitino, kiu tamen montras provon pripentri la realon, kvankam li ne sukcesas vere eniĝi en la situacion de la virino.

En du sufiĉe bonaj noveloj, Eksterprograme kaj La letargio de l' zuavo, ni spertas rakontojn kun iom misaj okazaĵoj pro junaj virinoj, kaj en Hauptmann Harcke la aŭtoro prezentas seniluzian bildon pri milito.

La plej malfruaj noveloj de Vole... novele plejparte apartenas al la plej bonaj. Tie Schwartz evidente jam evoluigis iom pli riĉan novelistan talenton kaj rezignis la plej stultajn provojn spritumi. Ĉe l' entombigo de l' povra Aleksandro kaj La puto de Paupelèche estas du bonaj riĉaj noveloj en Marsejla medio, kie enŝteliĝas en ŝajne sekure burĝan ĉiutagecon eroj el timige alispeca vivo de aliuloj. La ĝojaj ĝemeloj estas konvinka, realisma rakonto kun amara subakordo. Ankaŭ Kankro-rulaĵoj estas sukcesa novelo pri ambigua gastronomia sperto. Entute manĝoj, pladoj kaj festenoj tre gravas en la verkoj de Schwartz, kaj en la lasta novelo, Necesas laksigi kolegon Tripp, li sukcesas kombini tiun preferon kun la mala temo.

Pro la granda famo de la aŭtoro oni riskas certagrade seniluziiĝi legante ĉi kompletan novelaron. Tamen troviĝas en ĝi almenaŭ kelkaj noveloj valoraj.

Sten Johansson

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.