Mallonga resumo de unun el la romanoj troviĝantaj en la libro de Max Blecher
Verkaro (preskaŭ) Kompleta, kiu konsistas el poemoj, mallongaj rakontoj kaj tri romanoj. La romano, kiun mi legis havas titolon "Citatriĝintaj Koroj".
La romano rakontas pri unu jaro pasigita en sanatorio en Berck en Francio. Sanatorio por malsanuloj kun tuberkulozo de ostoj. Ĉ io ĉi okazas en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiam oni kuracis tiujn malsanojn precipe per kuŝado dum monatoj en gipso, en specialaj lito/ĉaretoj, do senmovaj. Kurace influis ankaŭ la mara klimato. Ĝenerale la libro ne estas gaja legaĵo sed pensiga kaj samtempe instrua. La aŭtoro mem estis malsana je tuberkulozo kaj ŝajne la romano entenas biografiajn elementojn. Li vivis nur 29 jarojn.