La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Venu rapide homoj
Muzika komedio en du aktoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĝuu rapide, homoj


julio-aŭg. 2003

En la jaro 1892 aperis en La esperantisto artikolo de la fama rusa E-pioniro N. Borovko: Teatro esperantista. Ĝi estis la unua artikolo ĉi-tema, en kiu la aŭtoro pledis por E-teatro.

Post 4 jaroj en Smolensk junaj esperantistoj prezentis komedion de L.Tolstoj Unua brandfaristo, sekvis La edziĝo kontraŭvola de Molière, dum la unua UK. Kiom da prezentoj jam spektis esperantistoj dum la universalaj kaj landaj E-kongresoj! Jen estas ankoraŭ unu.

La filmo surprizis kaj kortuŝis min: longaj monologoj en perfekta Esperanto, preskaŭ 30 kantistoj kaj dancistoj, bonaj dekoracioj, kostumoj. Ĉu la aktoroj estas esperantistoj?

Neimageble! Kion do mi faris? Tuj sendis mesaĝon al la Nuova Compagnia kaj jen kion mi eksciis. La rolantoj estas anoj de amatora teatro el vilaĝo Blera (3 mil loĝantoj), kaj komence de la filmo oni montras ĉi loketon kaj konatigas kun ĝia historio. Ĉefajn rolojn plenumas esperantistoj. Sanktan Franciskon ludas Pier Luigi Cinquantini, fama E-aktivulo, kiu iam organizis en Blera arkeologian E-brigadon kaj poste iniciatis la E-version de la muzikalo kaj tradukis al Esperanto la dialogojn. Li ankaŭ kunfondis Nuova Compagnia, kiu poste prezentis la spektaklon dum la IJK en Asizo (1987), kie iam Sankta Francisko fondis amason da monaĥejoj, kaj – dum Itala E-Kongreso en Frascati (1998).

Aliajn ĉefajn rolojn brile plenumas Gianni Monaci, Laura Galli kaj Valeria Pagliari.

La muzikalo entenas 30 scenojn, el kiuj plejmulto estas muzikaj – atesto de la onidiro, ke en Italio preskaŭ ĉiu scipovas kanti. Kelkaj melodioj ĝis nun konstante nestas en mia kapo. La tekstojn de la kantoj brile kaj sprite tradukis Giuseppe Castelli. Ekzemple la sepa sceno komenciĝas per marŝado de 12 monaĥoj, kiuj kantas:

Ni iru, ni iru: dudekvarpieda aro.
Venu rapide homoj al la ĉefa plac’,
okazas vidinda spektaĵ’:
al patro ĉion redonas Francisk’.

Tiel komenciĝas la muzikalo: Francisko adiaŭas la patron por monaĥiĝi. Kaj tuj sekvas brila monologo de la patro Bernadone (Gianni Monacci) kaj lia dialogo kun la ĉifonulino (Laura Galli), plena de ŝercoj, kiuj restis same sukaj en Esperanta traduko. Interparoloj de tiuj ĉi du aktoroj, kies ludo estas brila, intermitigas muzikajn scenojn.

Mia amiko esperantisto, profesia muzikisto kaj talenta kantisto, kies opinio por mi estas grava, post spektado de la muzikalo diris nur: Mi trovas neniun mankon, kiun oni povus mencii en la recenzo. Ankaŭ al neesperantistoj mi montris la komedion kaj konstatis, ke al ili ĉiuj ĝi plaĉis.

Tial mi rekomendas ĉi frandaĵon al la E-publiko. Ĝi taŭgas ankaŭ kiel propagandilo de la internacia lingvo al la ekstera publiko.

Ne nur la muziko, kant- kaj monologplenumoj estas laŭdindaj, ankaŭ la tekstoj estas senriproĉaj. UEA farus donacon al partoprenontoj de iu sekvonta UK, se ĝi regalus ilin per ĉi frandaĵo.

Sed ne atendu tion, aĉetu la filmon kaj ĝuu!

Zajdman Jefim

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.