La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Verda stelo kaj roza triangulo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Antologio kuraĝa kaj novtipa por ni

Fernando Pita

Ĉielarkkolora Esperantio

Verda stelo kaj roza trianguloVerda stelo kaj roza triangulo: Specifa antologio originale en Esperanto / Redaktis Giorgio Silfer. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2021. – 111 p.
Mi imagas, ke mi, kiel interesita leganto, sed sen specifa antaŭscio vidas la antologieton Verda stelo kaj roza triangulo en mia libroservo. Eble mi mirus pri la konekto inter la geometriaj formoj. La kovrilo direktus miajn pensojn al uniformo en nazia koncentrejo. Ĉu temas pri parolantoj de Esperanto malantaŭ nazia pikdrato? La libro kaptas mian intereson, kaj mi daŭrigas al la enkonduko, kiu havas la titolon Origino. Tie mi legas, ke Giorgio Silfer kolektis erojn de specifa antologio. Li spuras la temon de sam- kaj ambaŭseksamo en la literaturo de Esperanto. Do pri tio temas.

Mi pensas, ke la ĝenerala leganto de Esperanto estas klera kaj sen antaŭjuĝoj kaj legas plu. Post kelkaj linioj mia ideala leganto stumblas super la frazo, ke nur triono de la ankoraŭ vivantaj verkistoj estas “uranistoj”. Ili estas kio? Jen kaj jen tiu (nePIVa) vorto aperas, kaj mi devas fakte atendi ĝis la paĝo 100 por lerni, ke tio estas preferata vorto de Silfer. Por li samseksamantoj estas “uranistoj”. Li “trovas” la vorton neŭtrala kaj scienca. Kio estas la avantaĝo de ĉi tiu apenaŭ uzata vorto? Silfer informas, ke Karl Heinrich Ulrichs (1825–1895), la avo de la geja movado, proponis ĝin. Ulrichs klopodis trovi klarigon pri “la enigmo de la virvira amo” (laŭ la titolo de liaj libroj). Laŭ Ulrichs “uranistoj” ne estas perversaj viroj, sed anoj de tria sekso kun “ina meso en vira korpo”.

Giorgio Silfer – mi, Wolfgang Kirschstein, trovas tiun miskoncepton nek neŭtrala, nek scienca, sed ofenda! Oni ne uzu tian arĥaikan koncepton en la 21a jarcento.

Jam estas PIVa vorto por viroj, kiuj amas virojn, kaj ĝi estas “gejo”. Tiu vorto estas internacia kaj tute ne gravas, ĉu ĝi plaĉas al Silfer aŭ ne. Krome li mem uzas ĝin en sia teatraĵo La butiketo de la juvelisto (p. 92).

Cetere: la geja (kaj pli vaste – la GLATA-movado) ne plu uzas la rozkoloran triangulon, sed la ĉielarkkoloran flagon. Ĉu tio estas historia aŭ nuntempa antologio? (Kaj nun mi komencas kompreni, kial P. F.-K. kaj F. J. M. celis bojkoti tiun antologion.)

Kiuj ili estas?

Mi revenas al la interesita ĝenerala leganto. Tiu vere bezonas komentojn kaj klarigojn por la plena kompreno kaj aprezo de la malsamaj eroj. Iuj komentoj tre helpas, aliaj malpli aŭ tute ne. En la “postparolo” al la teatraĵo de Silfer mi legas tiujn apokrifajn vortojn de Stella Meester: “ne mankas kriptaĵoj, kies deĉifro kondukas la leganton <…> al pli interna tavolo” (p. 99), sed la deĉifro bedaŭrinde ne okazas.

Same en la postparolo al kelkaj poemoj de Lajos Tárkony mi ricevas la informon, ke liaj poemoj “ankoraŭ atendas plenan senkodigon” (p. 36). Bedaŭrinde, ni devas atendi plu. Sed, ĉu vere necesas informi pri Tárkony, “ke praktike li ne sukcesis sekse maturiĝi” (p. 34). Kion signifas tio, kaj ĉu tiu scio helpas al la kompreno de la poemoj? Se jes, mi atendas la analizon; se ne, tio estas nedigna snufado same kiel la klaĉnivela onidiro pri “pasiva uranisto”. Mi trovas tiun flustradon pri preferoj neinda por serioza antologio de gejtema literaturo en Esperanto.

Bedaŭrinde, estas tro da maksimume anekdotaj, sed esence senutilaj informoj. Laŭda escepto estas la eseo de Suso Moinhos. Li sukcese analizas la ŝajne banalan rakonton La kato en la sako de Mason Stuttard kaj sukcese klarigas la subtekston.

La tekstoj en tiu antologio esploras la temon de samseksamo en diversaj manieroj. En la teatraĵo de Giorgio Silfer sapfismo estas nur truko en la intrigo. Aliflanke, mi ne tre ŝatis la poemon La Samseksemulo de Gerrit Berveling, kiu dediĉas siajn vortojn al murdita gejo, kiu forlasis tiun mondon senvorte. La tekstoj de Ulrich Becker kaj Ulrich Matthias rakontas pri renkontoj en la geja medio. La rakontoj de K.R.C. Sturmer kaj Mason Stuttard elegante vualas tion, pri kio temas. Meze en la libro estas “atesto” de Daphne Lawless, kiu opinias, ke gejoj kondutas seksisme. Kaj la kompilanto eĉ ne donis al ŝi linion en la enhavotabelo.

La scivolema leganto povas trovi sufiĉe da inspiro kaj surprizo. Espereble, precipe negejaj legantoj ne nur foliumas la libron. Dezirinde estus, ke ili jen kaj jen konatiĝu kun sopiroj, kiujn ili ne konis antaŭe. Se ili tiam komprenas, ke amo estas amo, tiam tiu libro jam estas granda sukceso.

Wolfgang Kirschstein

Verda stelo kaj roza triangulo redaktita de Giorgio Silfer


Julio 2021
La libro enhavas 6 prozajn tekstojn kaj 26 poemojn origine Esperantajn el plumoj de samseksemaj (-amaj) verkistoj. Unu estas amuza ironia dramo de G. Silfer. Post ĉies teksto(j) aperas komentario, memoroj fare de deko da aliaj esperantistoj. La eldonadon de la libreto volis bojkoti P. F.-K. el Pollando kaj F. J. M. el Hispanio. Mi legis la libron kun intereso, scivolemo, malgajo. Fortaj pasioj kaj seksaj bezonegoj (mal)feliĉigas kaj sklavigas homojn, kaj gejajn, kaj lesbajn aŭ "normalajn". En kelkaj tekstoj de la libro la samseksamemo ne klare montriĝas, sed entute la libro ebligas al la leganto kompreni, ke ankaŭ inter samseksamuloj troviĝas multaj variantoj. La sentoj tamen estas komunaj al ĉiuj homoj: soleco, serĉado, ĝuo, suferoj, desapontoj, sopiro, malespero. La lingvaĵo multloke estas ĝuinda, precipe en la poeziaĵoj.

Nebulino (Finnlando)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.