Jam en la unuaj paĝoj banala frazo klarigas la tutan historion de teritorio malgranda,
sed avidata: „la batalo pri naturaj riĉaĵoj estas de ĉiuj tempoj”.
Zinko-ercon oni prilaboris jam en la mezepoko, sed oni sukcesis precipiti la zinkon
kiel prilaboreblan metalon nur jarcentojn poste. Ĝi iĝas fleksebla, lamenigebla, rulpremebla
jam je ĉirkaŭ 130 celsiaj gradoj.
Cadmia,
Calamine,
Calamijn estas la nomoj de la zinko-erco, eltirita el minejo, situanta ĉe la landlimo inter
Belgio, Nederlando kaj Prusio
1. Pri la granda komerca sukceso de tiu erco verkis Eduard Browne, rakontante pri la
minejo, ekspluatata de tricent jaroj, kies branĉoj disvastiĝas tra pluraj subteraj
vejnoj. Fine de la mezepoko estis bataloj pri posedo inter la urbo Akeno kaj la duko
de Brabanto kun la venko de ĉi-lasta. Napoleono en sia remuldo de la mapo de Eŭropo
konkeris la minejon en 1794 kaj ĝin ŝtatigis. Kemiisto Jean-Jacques Dony eltrovis
sistemon por ekstrakti puran zinkon, investis multan monon en la surmerkatigo de tiu
produktaĵo kaj, kiam oni ĝin kopiis plurloke, li bankrotis.
Trilanda punkto
La kolapso de la napoleona armeo ĉe Waterloo kaŭzis, ke la venkintaj potencoj rearanĝis
la tutan kontinenton, sed pri tiu zinkerca elfosejo la pactraktato de Akeno de 1816
estis neklara: unu paragrafo ŝajne atribuis ĝin al Nederlando, alia al Prusio; ne
estis aldonitaj mapoj, tial ĉiu potenco volis interpreti laŭ sia favoro. Dum oni atendis
akordiĝon, la eta triangulo ĉe la limo inter Belgio kaj Prusio, kun la supra vertico
ĉe la „trilanda punkto” (Belgio, Nederlando kaj Prusio) kaj enhavanta la minejon, estis deklarita kiel neatribuita,
do neŭtrala, administrata komune de la du najbaraj landoj, kiuj ne rajtis enigi siajn
armeojn.
La „provizora landlimo”, indikata simple per fostoj, trafis meze de la komunumo de Moresnet, teritorio plejparte
arbara, kun ĉirkaŭ kvindeko da domoj kaj ĉirkaŭ 250 personoj, loĝantaj preskaŭ ĉiuj
en la urbeto Kelmis. Ĉe la du flankoj sin rigardis la belga Moresnet kaj la prusa
Moresnet; la areo estis ĉirkaŭ 3,5 km
2.
Neŭtrala Moresnet
La laboraj ebloj ĉirkaŭ la minejo alvenigis fortan enmigradon: la loĝantoj kreskis
ĝis pli ol 3400. En 1820 fine la akordiĝoj ekestis kaj Nederlando cedis, interŝanĝante
Moresnet-on kontraŭ alia minejo, sed intertempe estis ribelintaj la belgoj. Siavice
la zinkminejo vidis novan tre brilan starton per la fondo de akcia societo
Vieille Montagne fare de pariza bankisto kun bruselaj radikoj, tiel ke ĝi fariĝis la plej granda zinkoproduktejo
en la mondo.
Kiel ŝtato, la neŭtrala Moresnet funkciis strange sed trankvile: monunuo? ajna: franca,
belga, prusa; impostoj? krude kalkulataj laŭ terenoj, mebloj, fenestroj, servistoj;
patrujo? neniu deviga soldatservo; lingvoj? neniu oficiala, praktike mikso de la franca,
germana, limburga, sekve neniu deviga lernado; urba sekureco? unu ĝendarmo; justico?
neniu tribunalo nek doganoj, kaj la maloftaj deliktoj estis aranĝataj de la najbaraj
landoj, kiuj havis ĉiuj sian apartan kodekson; administrado? urbestro, komisiitoj;
ĉu entute necesas elektoj? sufiĉas nomumoj.
La centra strato dividis ankaŭ la horojn. Unuflanke estis la horo de Parizo, aliflanke
tiu de Berlino, kaj la horloĝo de Nederlando fruis dudek minutojn antaŭ la belga,
ĉar antaŭ la alveno de la fervojo, kiu devigis al akordigo de la horaroj, ĉiu regioneto
havis sian horon.
La ercominejo elĉerpiĝis jam en 1885, sed ankoraŭ dum jardekoj restis tre profita
la prilaboro de la metalo.
Senedza gravedulino alvenas al la neŭtrala Moresnet, eble en 1902, akuŝas kaj transdonas,
pagante, la bebon al familio, kiu zorgos pri lia bonfarto; li nomiĝos Joseph, poste
Emil: la tuta rakonto de la libreto treniĝas tra li, liaj familianoj, liaj viveventoj
kaj memoroj, kolektitaj rekte de la aŭtoro tra intervjuoj.
Esperanto
En la eta ĉefurbo (intertempe la minejo produktis tridekoble da tunoj da erco ol antaŭ
duonjarcento) multiĝis la trinkejoj, kaj en unu el ili, nomata Select, ekestis kurso
pri Esperanto. Kreiĝis klubeto, ia komunumo de esperantlingvanoj: Moresnet estas neŭtrala,
do ĝi havu oficiale neŭtralan lingvon! La kurso intensiĝis, lernantoj plimultiĝis,
la kvara Universala Kongreso en Dresdeno (1908) decidis, ke neŭtrala Moresnet fariĝu
la ĉefurbo de la internacia movado. Estis verkita himno (kun la melodio de la germana
O Tannenbaum), kiu estis ja kantata dum la festoj.
Neŭtralecon, riĉecon kaj Esperanton forbalais la unua monda militego. La pactraktato
devigis Germanion agnoski la suverenecon de Belgio sur la neŭtrala Moresnet, sed pro
nepago de la enormaj militaj damaĝoj fare de Germanio, Francio, apogate de Belgio,
invadis la regionon Ruhr. Tamen zinko ne plu estis la preferata materialo por tegmentoj,
ŝutroj, kestoj, do ĝia produktado ne plu estis profitiga: la dudeka jarcento estas
la jarcento de bakelito, plasto, nilono. La monda militego ekbolis kaj unu jaron post
la komenco de la konflikto la germana armeo okupis la landeton, por eviti, ke belgoj
de tie aliĝu al kontraŭgermanaj fortoj.
Sed eĉ pli intensa estis la perforta disigo de la loĝantaro: ĉar la absoluta plimulto
estis enmigrintoj, restintaj kun la ŝtataneco de sia origina lando, eĉ en la sama
strato aŭ en la sama ĉambro junuloj estis rekrutigitaj en la germanan aŭ en la belgan
armeon. La fino de la milito abolis la ŝtateton, kiu estis enkorpigita en Belgion,
konsistigante tiel germanlingvan enklavon per referendumo pri kies reguleco multaj
duboj estas legitimaj. En la milito mortis 68 anoj de Moresnet, sed la slabo, kiu
memorigas pri ili, ne diras, en kiu armeo ili batalis:
En la morto kunigitaj.
Kvankam Esperanto estis dum mallonga tempo (deko da jaroj) teorie la oficiala lingvo
de la neŭtrala lando Moresnet, apenaŭ estas mencio pri ĝi; ĉiuj frazoj aŭ ŝildoj estas
germanlingvaj (tradukitaj librofine), kaj forte mankis la koncepto pri patrujo: tro
malgranda estis tiu ŝtato, por ke ĝi povu organiziĝi kiel funkcianta strukturo kaj
krei senton pri civitaneco, ligata ankaŭ de komuna neŭtrala lingvo: la plej fruaj
loĝantoj iĝis minimuma procento kompare kun la enmigrintoj.
Fluo de faktoj
Ĉi tiu landeto, tiom fora de normaleco, iĝas simpatia al la leganto: entute ĝia historio
daŭris tamen de 1816 ĝis 1919, do plenan jarcenton. La fluo de la faktoj en la libro
riskas ne ĉiam esti tro klara, ĉar, preter iuj apenaŭaj lingvaj stumbletoj, la salto
inter diversgeneraciaj vivrakontoj postulas de la leganto kapablon kunsalti tra la
jardekoj: oni kredas esti en unu ĵus menciita jaro, kaj male la intervjuato ŝanĝiĝas
kaj kuntrenas sian alitempan memoron; sed entute oni legas kun ĝuo, kvazaŭ fabelon:
la nemultajn paĝojn oni turnas avide por legi la sekvon. Tre klaraj estas la tri mapoj
montrantaj, kiel moviĝis la landlimoj en la lasta jarcento.
La iama “lando” Neŭtrala Moresneto (ĉefurbo: Kelmis) estas jam konata en la Esperanto-historio, kvankam nesufiĉe. Temas pri teritorio de 3,5 km2 inter Belgio kaj Germanio, kun kontakta punkto ankaŭ kun Nederlando (iam la sola kvarlanda landlimo), kiu restis nedividebla dum la pactraktadoj en Vieno, post la Napoleonaj militoj en 1816. Ĝi ekzistis ĝis 1920, do entute 104 jarojn.
En sia administrado ĝi dependis de Nederlando (kaj poste Belgio) kaj Prusio (Germanio) sed esence funkciis kiel memstara ento, kun propraj flago, himno, poŝtmarko kaj tute aparta evoluo, kie ankaŭ Esperanto havis sian rolon. Ĝi fariĝis rifuĝejo por diversaj kolorozaj figuroj kaj forĵetitoj, tiel ke tie, krom la zinka minejo – la ĉefa fonto de enspezoj –, funkciis ankaŭ alkoholaj distilejoj por kontrabandado al la najbaraj landoj, bordeloj, kabaredoj, kazinoj k.s. Iusence ĝi fariĝis la Monako de la Nordo.
Ĝi troviĝis rande de ŝtatlimoj, sed ankaŭ precize en punkto, kie kvar lingvoj renkontiĝas: la germana, franca, nederlanda kaj la ripuara (la lasta estas la loka dialekto, Kelmiser Platt, proksima al kelkaj limburgaj nederlandaj dialektoj, sed esence intera idiomo, kiun eblas klasifiki nek kiel germanan, nek kiel nederlandan). Dum la loĝantaro parolis ĉefe la ĝermanan idiomon, la lingvo de la administracio kaj leĝaro estis la franca, cetere afero tre normala en tiu regiono de la nuna Belgio (provinco Lieĝo).
En 1907 du lokaj esperantistoj, la mineja kuracisto Wilhelm Molly (germano) kaj Gustav Roy (franco), ekintencis el Neŭtrala Moresneto fari la unuan Esperanto-landon en la mondo, nomotan Amikejo. Estis komponita ankaŭ la samnoma himno kun teksto en Esperanto kaj aparte bela melodio. En 1908, dum la UK en Dresdeno, Gustav Roy ricevis subtenon de la Centra Oficejo de la E-Movado transloki la Centran Oficejon el Ĝenevo al Kelmiso kaj eĉ okazigi UK de Esperanto tie. Tiutempe 140 personoj (3,5% de la loĝantaro!) lernis Esperanton. Okazadis pluraj kursoj kaj ŝajnis ekzistonti belaj perspektivoj por Esperanto en tiu plene aparta eŭropa landeto. La majstro Zamenhof mem subtenis la ideon.
Tamen tio ne sufiĉis, ĉar fine la CO rezignis pri siaj promesoj kaj retiris la subtenon. La afero, post ioma pripensado, montriĝis politike tro tikla kaj riska, el kio fine rezultis kompleta seniluziiĝo en Moresneto kaj abrupta seninteresiĝo pri Esperanto tie. Baldaŭ ili havos pli seriozajn zorgojn. Post ses jaroj komenciĝos la Mondmilito, dum kiu Germanio okupos kaj aneksos Neŭtralan Moresneton. La loĝantoj nun fariĝos plenrajtaj germanaj civitanoj, kun ĉiuj rajtoj kaj devoj. Sed la ĉefa rajto kaj precipe Devo tiam estis militservi, kio aparte tragedie trafis la pacaman Amikejon. La Moresnetanoj intertempe evoluigis propran identecon tute preteran al la najbaraj nacioj, kaj ne vidis sencon murdi unu la alian pro alia nacieco, lingvo aŭ lojaleco al fremdaj ŝtatoj, eĉ se temis pri eksaj aŭ pasportaj landoj de pluraj Moresnetanoj. David van Reybrouck verkas ĝuste pri tiu temo, sekvante la militan kaj postmilitan sorton de Joseph Rixen, kiun germana virino naskis en 1903 en Neŭtrala Moresneto kiel senpatran
idon. Post gravediĝo kun sia labordonanto en Akeno ŝi fuĝis tien pro la socia honto. Joseph estis adoptita de Moresneta familio, kies familian nomon li ricevis, Pauly, sed ankaŭ alian propran nomon, Emil, ĉar tiu familio jam havis unu Josefon. Li ricevis ankaŭ la lokan naciecon de la adoptaj gepatroj: “neŭtralano”! Do kompleta konverto de identeco!
Post la Unua Mondmilito Neŭtrala Moresneto ekapartenos al Belgio, kiu nek milde nek fide traktis siajn novajn civitanojn germanlingvajn. Intertempe, en 1923, la bakisto Emil Pauly, la iama persono Jozefo Rixen, edziĝis al nederlandanino kun tute franca nomo: Jeanne Lafèbre, kun kiu li havos dek unu infanojn. La edzino komence parolis neniun el la tri lingvoj de Emil (germana, franca kaj la Kelmisa “Platt”), sed ja devos lerni ĉiujn tri, ĉar la etega Moresneto ja bezonis ilin ĉiujn por normale vivi sur tiuj 3,5 kvadrataj kilometroj. Ankaŭ la nederlanda certe bonvenis kaj ne maloftis. Same pluroblis la identeco de la Moresnetanoj, kvankam superregis la loka eksternacia. Tion la germana okupacianto ne povis kompreni, samkiel la najbaraj belgoj kaj nederlandanoj. Tro komplikis tio: po unu lingvo kaj idento por ĉiu opa kvadrata kilometro de cetere sensignifa landeto!
En 1923 li servas sian trian nacion, nun la belgan, kiel soldato en la Germania urbo Krefeld. La okupaciaj soldatoj tiam ne vere estis amataj en la postmilita Ruhr-regiono, eĉ se germansangaj, kia Emilo-Jozefo ja estis. Tiam li vizitas siajn biologiajn patron kaj avon, sed oni furioze elĵetas lin pro lia belga uniformo, kiun li certe ne mem povis elekti, pro nacieco ne-lia, samkiel mal-lia estis la denaska germana.
En majo 1940 Germanio vizitos lin neinvitita, kiam ĝi okupis kaj aneksis Neŭtralan Moresneton. Germana propagando nomis tion “La rehejmigo”. Nun la Moresnetanoj estos germanoj kaj devos servi tiun mastron, denove malvolonte kaj kun same tragediaj sekvoj kiel en la unua mondmilito. Emil-Josef Pauly-Rixen revenas al la sama kazerno en Krefeld, nun en la germana uniformo! Li dizertas kaj revenas hejmen, sed tie la belgaj aŭtoritatoj arestos lin pro lia servado al la germanoj! Li restos kaptita dum pli ol jaro. Kiel ajn li estas nepre ĉe alia flanko, por kiu ajn.
Mi jam tro multe rivelis de la enhavo de tiu ĉi malgranda sed valorega libro. Tamen ankoraŭ indas legi ĝin pro diversaj detaloj, kiuj rivelas la absurdecon de la kurioza landeto, kiun la fato ne karesis kaj kiu emis fariĝi la hejmlando de la neŭtrala internacia lingvo, eble la sola, kiu por tiu situacio taŭgintus. Preskaŭ samtempe aperis en la nederlanda lingvo alia libro pri tiu temo, vera historia studo, kvankam esee verkita, poste premiita kiel la plej bona historia libro de la jaro. (Philip Dröge –
Moresnet, opkomst en ondergang van een vergeten buurlandje*. Spectrum, Houten/Antwerpen, 2016. 272 p.). Mi legis ĝin unuspire, kaj poste la nederlandan eldonon de Zinko, nun tradukitan al Esperanto, kiu estas vere persona historio sed tial ankaŭ pli homa kaj pli ilustra.
Aperis fakte du eldonoj de la Esperanta traduko. La unua (en 2016) svarmis je lingvaj eraroj, tiel ke mi rezignis ĝin recenzi. Ofte okazas ke ambiciaj duonlingvuloj tuj ekambicias traduki en Esperanton (kiel ekz. iuj tradukemegaj serbiaj kamaradoj de dubaj lingvaj kompetentoj), kio rezultigas neuzeblajn tradukojn, kiujn la kvalito de la originalaj aŭtoroj ne meritas, dum Esperanton ili nur damaĝas. La lingvo estas la plej grava piliero de nia ekzisto kiel lingva kolektivo kaj ni devas plene respondece rilati al ĝi. Feliĉe tion bone komprenis la eldoninto de Zinko, kiu baldaŭ represis ĝin en reviziita versio, en kiu la lingvaĵo pli bonas, sed ne vere plene. Jen kaj jen oni trafas akuzativajn erarojn (ekz. p. 50: “Mia edzino mi konis…”). Kelkfoje tio efikas vere konfuze. Ekz. p. 50/51: “Oni ne arestis lin kiel belgon… sed kiel germano…”. Do, iom pli bona ol la unua katastrofa eldono sed denove ne bona plurloke. Oftas ankaŭ diversaj rekte tradukitaj nederlandaj esprimoj kaj mallertaj sintaksaj solvoj. Tamen, pro la kvalito de la enhavo kaj la ligo kun Esperanto, mi plene rekomendas ĝin por legado, kun tiuj ĉi avertoj, kiuj ne rajtas foresti kiam temas pri libro en Esperanto. Ni devas danki la eldoninton pro ĝia valora entrepreno. Nun eble sekvu la brila libro de Philip Dröge, kiu havas multe pli da detaloj pri la Esperanta epizodo!
* Moresnet, leviĝo kaj subiro de forgesita najbara landeto.