Jen mallongaj poemoj. La unua eldono datiĝas de 1974 kaj la dua enhavas 20 pliajn poemojn. Sufiĉe multe (16) aperis en la dua eldono de la 'Esperanta Antologio, Poemoj 1887-1981' redaktita de William Auld.
Goodheir estis nederlandano, loĝinta en Britio (en Londono, Glasgovo, Skotlando), do tiuj lokoj gravas, ankaŭ la naturo, kaj amo al la edzino. Tamen, ofte la verketoj estas pesimismaj, vidu kelkajn titolojn:
Preĝejruino, Detruita urbo (pri skulptaĵo de Zadkine en Roterdamo), Morto de kverko (plaĉas al mi la dirmaniero: "Forbuldozu radikojn"), Mortinta vilaĝo, Tago de la solulo, Intervjuo kun teroristo
Aliaj estas pli ĝojigaj.
Kompreneble, mi ne ŝatis ĉiujn, kaj por ĝui la stilon, mi legis kaj relegis multfoje diversajn poemojn. Responde al leganto kiu diris: Kial vi verkas nur seriozajn poemojn?, la verkisto amuziĝis per vortludoj:
"Mi, barbaro el barb-aro/ Vi, av-aro pro avaro!". Li listigis la 'Vortojn ne en PV' kiujn li uzis, plej ofte ili trovis lokon en la Nova PIV, estas interese kontroli. En alia paĝo aperas klarigoj, ne ĉiam necesaj,
kaj belajn desegnaĵojn ni ŝuldas al Ruth Goodheir. La titolo de la poemaro estas tiu de la unua poemo, en la rubriko 'Monumentoj': forgesita tribo starigis granitan monumenton, mi mem estos polvo, sed daŭre kantos merlo.