La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sur bluaj planedoj
Sciencfikciaj noveloj

  • Autor: Laure Patas d'Illiers
  • Illustrator: Timeastor
  • Mitarbeiter: François Lo Jacomo,
  • Art: novelo, Originalliteratur
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €17.60
  • Erscheinungsjahr: 2021
  • Beschreibung: Kio kaĉiĝas en asteroido enfosiĝas en glacian grundon? Kial Mila malaperis el la reto? Kiam surteriĝos la nevola kosmoŝipisto? Kia amuzparko kreiĝos sur la Proteo? Kiel gepatroj el la 22a jarcento silentigas sian bebon? Kies homkorpo vendiĝas en disaj partoj? Kiom da jarcentoj amo kapablas trairi? Kie pluvivi dum klimataj tutteraj katastrofoj? Kiu murdis Karlo Darvino? Ĉu artefarita intelekto solvas niajn problemoj aŭ venigas novajn minacojn? 22 rakontoj, sendependaj, ofte humuraj. Pluraj mallongas kaj rapide legeblas. Ĉi tiu libro tutsimple celas plezurigi vin. legu, ĝuu! Laure Patas d'Illiers vivas en Parizo, francio. Kiel komputada inĝeniero ŝi helpas disvastigi la uzon de liberaj programoj en la francaj publikaj administracioj. Ŝiaj tekstoj aperis en pluraj gazetoj. Ŝi plurfoje estis premiita de la Belartaj konkursoj de UEA.
  • Seiten: 163
  • Gewicht: 259 g
  • ISBN: 978-2-9578961-0-3
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Freŝa frandaĵo

Laure Patas d'Illiers estas konata al la legantoj de MONATO. Jam ses noveloj ŝiaj aperis en ĝia literatura rubriko inter 2015 kaj 2020. Sed ankaŭ aliaj revuoj aperigis novelojn de tiu ĉi pariza aŭtorino, kiel Beletra Almanako kaj La Ondo de Esperanto. Krome, ŝi plurfoje estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. La lastan septembron, la asocio Espéranto France eldonis ŝian novan verkon Sur bluaj planedoj kun 22 sciencfikciaj noveloj.

Pleje frapis min la diverseco de la unuopaj eroj. Tute ne temas pri regurdado de konataj temoj. Ĉiu novelo havas sian apartan spicon. Jen humura neatendita fino, jen timiga bildo pri horloĝoj, kiuj bezonas ne elektron sed homan sangon, jen filozofiaj problemoj (kio okazus pri vi, se vi povus vojaĝi en la pasintecon, kaj tie vi murdus vian avinon?).

Pluraj iamaj sciencfikciaj verkoj poste, ĉu tute ĉu parte, realiĝis; ni pensu nur pri iuj romanoj de Jules Verne. Ĉu ankaŭ tiuj de Laure Patas d'Illiers iam realiĝos? Nu, almenaŭ unu jam ne plu estas sciencfikcio. Relegu la artikolon Virtuala modelino de Cho Sung Ho (MONATO 2021/11, p. 19), kaj vi konstatos, ke la novelo „Mila” jam realiĝis. Aliaj, en kiuj AI (artefarita intelekto, simila al „Granda frato” de George Orwell) vidas kaj diktas ĉion, espereble neniam efektiviĝos!

La lingvaĵo estas flua kaj moderna. Kompreneble necesas jen kaj jen aktualaj terminoj kiel „droneo”, „klono” kaj „kodrompi”, sed neniam oni sentas bezonon flankenmeti la libron por malfermi vortaron. Tiu flua lingvaĵo estas garnita per interesaj trovaĵoj kiel „ŝi volus esti sola por plori riverojn da larmoj” kaj per pironeskaj esprimoj kiel „Ĉu vi murdas mojose?”.

La verko ne estos havebla de niaj kutimaj librovendejoj. Klasikrimede presita libro vojaĝas minimume tri fojojn: de la presejo al la eldonejo, de la eldonejo al la libroservo kaj de la libroservo al la kliento. La aŭtorino decidis ekologian procezon, kiu evitas tramondajn sendojn, kiuj kostas ne nur monon, sed krome damaĝas la naturon. Se vi deziras presitan libron, tio eblas, sed vi ricevos ĝin rekte de la presejo.

Eblas ricevi la verkon ankaŭ en la bita formo ePub. Tiel ĝi rekte iras de la eldonejo al via komputilo, poŝtelefono aŭ librolegilo. Pli ekologie apenaŭ estas imageble. Ĉe mi ĝi alvenis en la poŝtkesto de mia iPhone. Mi tuŝetis la aldonaĵon, kaj sekundon poste paĝo 1 aperis en la librolegilo de mia poŝtelefono: esperante kaj elegante!

Vojaĝu ankaŭ vi al la bluaj planedoj de Laure Patas d'Illiers. Vi ne bedaŭros!

Paŭl Peeraerts

Sur bluaj planedoj

Publikigita ĉe
Youtube

Laure Patas d'Illiers

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.