La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch in zwei Bänden
Plena Vortaro Esperanto-Germana en du volumoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo


2019-09-08
“Vortaro estas la tuta universo laŭ alfabeta ordo”, tiel diris Anatole France.

Kvazaŭ ĝi estus romano, mi komencis legi ĉi tiun vortaron ekde la litero A kaj intencas finlegi ĝis la literon Z.

Ĉiu-tage do mi veturas vortare ĉirkaŭ la mondo, eĉ sen forlasi mian skribotablon tra la geografio, la historio, la arkeologio, la etnologio, la mitologio, la pentroarto, la lingvistiko, la plej diverskampaj sciencoj, ktp, kaj je la fino de mia virtuala vojaĝeto mi jam plibonigis mian konon de Esperanto, de la germana kaj ankaŭ mia ĝenerala kulturo ampleksiĝis.

Mi volas preni la okazon por esprimi koran gratulon al prof. d-ro. Erich-Dieter Krause pro lia tutviva grandioza verko, frukto de pli ol kvindekjara leksikologia laboro.

Fakte estas la plej ampleksa, profesie verkita, moderna, komforte legebla dulingva vortaro kiun mi konas, kvankam neniu ajn vortaro povus esti definitiva.

Konklude, vi certe ne bedaŭros aĉetinte ĝin.

Florencio Cruzaley

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.