La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Eola harpo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tiam ĉi tiam


9, 2010

El sisma zono, de Mikaelo Giŝpling, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 1994, 109 p., ISBN 9071205568.

Eola harpo, de Mikaelo Giŝpling, eld. Eŭropa Jura Universitato, Moskvo, 1999, 106 p.

Tie ĉi tie, de Mikaelo Giŝpling, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2003, 104 p., ISBN 9077066101.

Vespere, de Mikaelo Giŝpling, eld. “Impeto” / Eŭropa Universitato Justo, Moskvo, 2008, 126 p., ISBN 9785716101838.

Geoffrey Sutton konsideras Mikaelon Giŝpling (1924) unu el la 46 plej gravaj aŭtoroj de la E-literaturo[1]. En antaŭparolo al la unua poemaro de Giŝpling, El sisma zono (1994), William Auld esprimis sian “admiregon” pri la verko, tamen timante ke oni pensos jene: “Jen tiu facilanime laŭdema Auld denove troigas sian entuziasmon”.

Mi emas konsenti kun tiu eble nur retorika timo de Auld. Efektive, mi ne sukcesis trovi en El sisma zono eĉ unu solan elstaran poemon. Plurajn bonajn, certe jes: la simpatie koncizan kaj ironian Beata nesciado (p. 28); tiun sentitolan pri la prefikso “mis-” sur p. 42; versleteron al nederlandaj amikoj (Elkore. Junio 1993, p. 91-98), en kiu li raportas pri la tiamaj eventoj en Rusujo post la disfalo de Sovet-Unio; aŭ la miaopinie plej bonan poemon en la kolekto, La liberiĝo, sur p. 83. Sed tiujn erojn apudas kaj ĉirkaŭas pecoj iom tro plataj, supraĵaj kaj eksplicitaj; pecoj forme kaj enhave oscedigaj; ĉenoj da strofoj jen konstruitaj per formuloj, jen muzeinde ali-epokaj, jen tro patosaj; kaj poemoj kiuj, paradokse!, sonas proze, kvazaŭ temus pri ordinara prozo distranĉita en rimitajn frazojn[2].

En recenzo[3] de Moskvaj sonoriloj[4], antologio de poemoj fare de anoj de la “moskva skolo” de la esperanta poezio, mi skribis: “Supozante ke la antologio reprezentas taŭge la verkarojn de moskvaj versistoj laŭlonge de multaj jardekoj, mi havas la impreson trovi en ĝi […] lingve ali-vestitan daŭrigon de rusa tradicio”. “Ne tiom ia moskve rusfona skolo de la E-literaturo, sed E-lingva fako aŭ sekcio de la rusa klasika poezio!” “[S]e, aldone al la rigidaj strofoj kun fiksaj (kvazaŭ)rimoj, oni konsideras ankaŭ la jam menciitan fonan melankolion, ne estas strange ke multaj poemoj sonas kiel tradukoj origine pensitaj, konceptitaj en alia lingvo (la rusa) – aŭ eĉ kiel pretervolaj pastiĉoj, ĉar, ju pli proksimas la aŭtoro al la nuno, des pli la versaĵoj impresas anakronisme.” “Ĉe Giŝpling la modelo atingas sian limigitan perfektecon: la versoj sekvas unu la alian glate kaj flue, ĉiam en la poetikaj limoj de la klasikisma kadro. Temas pri bonaj poemoj, tamen eksmodaj aŭ, se paroli pli precize, laŭ la modo de la 19a jarcento […].” Eblus aldoni ke, kompare almenaŭ kun alia tradicio, tiu de la grandaj poetoj greklatinaj, rimado estas nur plumpa, rudimenta barbaraĵo por oreloj kaj gustoj poke postulemaj.

Ĉi-rilate, Eola harpo ne prezentas multajn novaĵojn[5]. Enhave temas pri poemaro pli diversa ol la unua, kiun veftis starpunkta ateismo kaj vidpunkta pesimismo ĉe kaj laŭ la rando de l’ kolapso de Sovetio. En Eola harpo la aŭtoro, jam 75-jara, priversas siajn rememorojn kaj (daŭre dampitajn) esperojn; sian mornan filozofion; plendojn kontraŭ ia verŝajne nur simbola dio; relegon de bibliaj rakontoj (vidu poste); indignon kontraŭ la mensogoj kaj manipuloj de l’ politikistoj (sur p. 71-79 legeblas verve longa versletero grandparte pri Jelcin); aŭ sian koncepton de arto.

Ĝenerale la versoj legiĝas tre kompreneble, iom pli flue ol en El sisma zono, sen la abundo da strangaj tordoj plagantaj tiom da parnasismaj versistoj en Esperantujo. Tamen multaj, tre multaj el la poemoj de Giŝpling plu sonas same moderne kiel, ni diru, versaĵoj de Zamenhof. Ni legu la unuan el la 10 strofoj de Malnova tombejo, en Eola harpo (p. 11:

Ni pasas… Kaj mankas eĉ spuro de ni.

Ne revu pri nia reveno.

Nur blankas ostetoj kaj gapas krani’

En herbo sub fora vimeno.

…kaj tiel plu ĝis la deka strof’! Ĉio des pli ŝablona, ju oni relegas la versojn, la frazojn, la vortojn. Al tio mi aldonu ke la majuskligo de ĉiuj verskomencoj, sendepende de la ĵus antaŭa interpunkcio, ne nur kontribuas al la malmoderna impreso sed foje ankaŭ stumbligas la komprenon.

Idean kaj bildan banalon substrekas ankaŭ la sindevigo rimi, kiel ĉe plia poemkomenco (p. 14):

Loĝantoj de l’ merita libra ŝrank’ –

Amikoj miaj el malnovaj libroj,

Ĉeestas vi en ĉiuj miaj fibroj,

En miaj vejnoj fluas via sang’.

Aŭ en la unua strofo de Antaŭvintre (p. 18):

Jen pasis la somero. Folion ruĝe flavan

Algluis nokta pluvo al la fenestra vitro.

Prezentas la aŭtuno paletron sian ravan,

Sed jam el nuba nordo per frosto spiras vintro.

La lastaj sunaj tagoj gravedaj je malvarmo

Ankoraŭ nin dorlotas, sed velkas la esper’:

Al ni alproksimiĝas la tempo de alarmo –

Ĉu venos, ĉu ne venos la nova primaver’[6]?

Mi povus citi plue specimenojn de ŝablonpoezio (p. 37, 40, 46, 47-48) aŭ de, tutsimple, malpoezio (p. 28). Tamen ŝajnas ke ĉi tiaj poemoj plaĉas al multaj homoj, ankaŭ al recenzantoj kaj al ĵurianoj de konkursoj belartaj…

Kiel menciite, interesa elemento estas serio de reinterpretoj de la bibliaj mitoj (p. 56-68): Kaino, Noa, Raĥel, Kredo (pri Moseo), Eliro, Rut, Ijobo. Laŭ mia kompreno, Giŝpling rekonceptas ne sian ateismon, kiu restas firma, sed sian judecon kaj sian skeptikan rigardon pri la homa naturo kaj pri la nuntempo. Ne hazarde tio okazas ĵus antaŭ lia transloĝiĝo[7] en 1998 al Jerusalemo (malgraŭ la eldonjaro 1999, la aŭtoro datis ĉiujn poemojn antaŭaj al la la fino de 1997). En tiu serio ni trovas poemojn kaj versojn pli bonajn ol la averaĝa nivelo de la tuta libro, kiel jenaj du strofoj el Eliro (p. 65):

Vi pli bonan vivon petas.

Ĉu vi mem al tio pretas?

Malgraŭ via sorĉa savo

Akompanos vin malben’:

Sklavo ĉiam restos sklavo –

En katen’ kaj sen katen’.

Mankas nun al vi eĉ signo

De honesto, virtoj, digno,

Kaj por vi ne estas grave,

Ke vi iras al liber’…

Sklavo agos ĉiam sklave

Eĉ en Promesita Ter’.

Vibras ankaŭ lia poezio pli senpere politika, kiel ĉi unua vladimiro[8] (pri Rusujo) sur p. 70:

Mia kara povra land’ –

Regno de stultuloj,

Kiuj en grandega kvant’

Svarmas kiel kuloj…

Aŭ ĉi kvaro el p. 76:

Kaj la antipodoj de l’ tempo pasinta

Nun jam unuiĝas… Kaj estas nun ŝanco,

Ke venkos la stranga al ni alianco

De kruco, svastiko kaj stelo kvinpinta.

Aŭ, fine, versoj resumantaj lian mondbildon, kiel fine de p. 34:

Kaj vana estas nia fido

Pri dia volo kaj destin’…

Laŭ striktaj leĝoj universaj

En manieroj plej diversaj

Hazardo blinda regas nin.

Simile sur p. 72, aŭ en Senpente (p. 90-93). Kune kun eroj kiel Sabato (p. 95) aŭ Transveturo (p. 101), ĉi tiaj poemoj konsistigas la kremon de ĉi libro enhave kaj kvalite malebena, sed certe preferinda kiel legaĵo al la pelmela Moskvaj sonoriloj.

Pli ekvilibra montriĝas Tie ĉi tie. Kiel klarigas Giŝpling en antaŭparolo: “La poemoj […] plejparte estas skribitaj en la tempo, kiam en la vivo de la aŭtoro okazis tre gravaj por li eventoj: li transloĝiĝis el Moskvo en Jerusalemon”. Rezulte ni trovas tri partojn, kio donas ian strukturon al la kolekto: Mio, kun diversaj rememoroj; Neĝa fantazio, nostalgia je lia vivo en la neĝoza Rusujo; kaj la mozaika Kalejdoskopo. Al la antaŭparolo ne mankas kelklinia poetiko: “[E]ble iu nomos la manieron, en kiu estas skribitaj la versaĵoj, eksmoda kaj malmoderna. Li estos tute prava. La aŭtoro konscie penas eviti artifikojn kaj poezian nebulon. Laŭ lia opinio, Esperanto devas esti klara kaj komprenebla al la leganto el ĉiu mondparto”[9]. Neeviteble oni trovos do ĉi-verke la samajn virtojn (aŭ pekojn) de la du antaŭaj, ĉefe la ŝablonan stilon aŭ mikrostilon pritraktitan en mia recenzo de Moskvaj sonoriloj kaj la emon al orel- kaj neŭron-martela metriko[10].

Skribas Christian Declerck en sia ege favora enkonduko[11] ke “[la verkado de Giŝpling] estas la vivo mem: lia kaj nia, ĉar la okazaĵoj, la ĝojoj kaj doloroj de la vivo, la subitaĵoj – la tiroj, puŝoj kaj batoj – formas la ĉiaman temon de ĉi poeto filozofa”. Prave, en la senco ke la poeto priversas kvazaŭ taglibre sian ĉiutagon kiel bazon aŭ fonon por iom pli altflugaj meditoj.

La temon de sia judeco li retraktas en tre bona sentitola poemo sur p. 18 (“Mi estas judo kaj samtempe ruso…”). Tamen, kompare kun Rusujo, al Israelo li turnas multe malpli da atento, kaj des malpli al la hodiaŭa Palestino. Ĉi lastan oni ne konfuzu kun la Palestino biblia kaj cionisma, donanta titolon al unu peco (p. 58) kiu reduktas la originon de l’ konflikto al legenda epizodo:

Sed se Hagar kaj Sara kunvivus sen kverelo,

Se povus Abrahamo starigi ordon decan,

Idar’ de Isaako, idar’ de Iŝmaelo

Hodiaŭ konsistigus popolon unuecan.

Israelo, lia nova hejmo, fakte kutimas aperi kontraste kun la nun sopirata Rusujo, kiel en Tie ĉi tie (p. 49), kiu same povus titoliĝi Tiam ĉi tiam[12]. Esceptoj estas la parabola Anĝelo (p. 85); Oazo (p. 17), kie li malsenpartie mencias “la Oazon / En Dezerto de Malamo”; Du nomoj (p. 71); kaj kredeble ankaŭ Katono la Maljuna (p. 66), kun versoj harstarigaj:

Trans multaj jarcentoj ripetas Katono:

Frakasu Kartagon en polvon kaj rubon,

Por bono komuna detruu la urbon,

Ke sur ties loko ne restu eĉ ŝtono!

Do trafu min sago, do piku min lanco,

Sed al malamiko ne restu eĉ ŝanco!

…kio ne facile kongruas kun liaj vortoj ke “sed antaŭ ĉio ni ja estas homoj!” (p. 18) aŭ kun prireligia poemo kiel La mitoj (p. 77). Sed, nu, Giŝpling estas poeto de kontrastoj kaj kontraŭdiroj (en la mondo kaj en si mem), kaj do, turnante paĝojn, oni trovos kaj povos legi, ekzemple, la simpatian Per si mem (p. 31), kies leĝera stilo pensigas pri Marjorie Boulton, ne nur pro la kata temo.

Fine, la kvara titolo: Vespere. Ĝi prezentas 63 paĝojn da originalaj poemoj, plus 47 paĝojn da similtonaj tradukoj el la rusa (de poemoj de i.a. Aĥmatova, Blok, Mandelŝtam, Pasternak aŭ Puŝkin) kaj la germana (Heine), el originaloj verkitaj inter 1822 kaj 1976. En la originala parto ni retrovas ne nur la stilon de la tri antaŭaj libroj (kun ekuzo de kelkaj abortaj rimoj) sed ankaŭ plurajn temojn karajn al la aŭtoro, kiel Rusujo (Kiam?, p. 24) kaj ateismo (Promeno, p. 29, aŭ La Judea vintro, p. 27). Enestas ankaŭ du cikloj: unu kun poemoj pri 10 pentraĵoj de la rusa pejzaĝisto Isaak Levitan (1860-1900; la libreto apudmontras belajn kolorajn bildojn de tiuj pentraĵoj); alia pri Hamleto: la intrigon de la ŝekspira Hamleto la poeto reverkas kiel nuntempa (re)leganto, spektanto. El ĉiuj poemoj ĉi-libraj, miaopinie aparte bonas Arkivisto (p. 23) kaj, pleje, Transe (p. 68-74), kun tiu ĉi komenco:

La koro haltis. Ĉesis la dolor’.

Samtempe ankaŭ ĉesis la ekzisto.

Animo mia tiuj ekflugis sor

El la azilo de sufer’ kaj tristo.

Pri la ĝisnuna verkaro de Giŝpling mi povas do diri nur tiom ĉi tiom… kun unu aldono. En BA3 (septembro 2008, p. 110-122) publikiĝis lia menciinda poemciklo Rekviemo, ricevinta la unuan premion en la tiujaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Surprize, la lasta poemo en la ciklo, Lux æterna, ne havis rimojn. Mi ŝatus inviti la poeton plu versi tiel, senrime, mal- aŭ preter-parnase; kaj eble li ankaŭ provu komponi poezian prozon (prozpoemojn) aŭ poemojn solstare unuversajn.


[1] Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, de Geoffrey Sutton, eld. Mondial, New York, 2008, X + 728 p., p. 18. Recenzoj pri ĝi aperis en BA5 (junio 2009), p. 123-125, kaj BA7 (februaro 2010), p. 132-139.

[2] Pluraj ekzemploj legeblas sur p. 13, 18, 27, 37, 38, 45, 68-75, 99-101.

[3] Malpretertempe, en BA8 (junio 2010), p. 133-140.

[4] Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj, eld. Rusia Esperantista Unio kaj Impeto, Moskvo, 2007, 159 p.

[5] “Inter la unua kaj la dua liaj poemaroj […] aperis 20-paĝa poemkolekto sub la rubriko ‘Solistas Mikaelo Giŝpling’ en la revuo ‘Scienco kaj Kulturo’ (1997), kiun ekde 1995 eldonadas Eŭropa Jura Universitato Justo” – Vladimir Samodaj en la aŭtorprezento komence de Vespere, p. 4.

[6] Parenteze, Giŝpling ne anatemas t.n. neologismojn, kaj en la kvar poemaroj krom “primavero” li uzas i.a.: alo (t.e. flugilo, ekzemple aglina), amori, aperta, arida, avio, bagno, bakanalo (t.e. bakĥanalio), basa, ĉipa, degeli, delico, desaponti, despero, dura, emerĝi, farniento, fatamorgano, febla, filandro, flabelo (t.e. ventumilo), fola, frida, friska, futuro, galgo (t.e. pendingo aŭ pendumilo), guno, gvidoro (t.e. popol-gvidanto aŭ -estro), hanti, hasti, hati, hida, horto, incendio, karbolo (?), kebabo, kompano, koŝmaro, kovarda, kurta, langvoro, lanta, lazura, liva, lontana, lugubra (t.e. malĝojiga, animprema), mava, merdo, minca, morbo, moroza, nelga, nupto, obskura, olda, paseo, pigra, povra, prohibi, puca, pugo, rara, rodo, rojo, ruro, siesto, sinistra, sob, softa, sombra, sor, spero (t.e. espero), spontanea, stulta, sutlerino (t.e. armea provizistino), svaga, ŝaŝliko, ŝlako (speco de skorio?), ŝorto, tarda, trista, turpa, vrako, vokto, vorko…

[7] Mi prefere skribus “transmondiĝo”, se tio ne pensigus pri postmorta ekzisto. Transmondiĝo aŭ “eliro” kurioze paralela al tiu de Edwin de Kock (1930) el Sudafrikio al Usono en 1994, pri kio legeblas en BA5 (junio 2009), p. 157-164; Sudafrikio: Respubliko de Sud-Afriko.

[8] vladimiro: Kvarversa strofo, kiel en La bapto de caro Vladimir de Karel Havlíček Borovský (trad. Tomáš Pumpr).

[9] Feliĉe lia strebo al klareco kaj komprenebleco ne implicas neologismofobian bonalingvismon!

[10] Mi reskribu, kun aldonoj kaj modifoj, alineon de mia recenzo jam menciita: multaj naci-lingvaj poetoj de la 20a jarcento ribelis kontraŭ la rigora metriko de pli fruaj epokoj vaste uzante la t.n. liberan verson. En la rusa poezio mi, bedaŭrinde, konas nur unu nomon: Majakovskij. En Esperantujo tian rompon aŭ liberiĝon alportis, krom William Auld, Edwin de Kock kaj, plej abunde kaj profunde, Baldur Ragnarsson, ankaŭ aliaj aŭtoroj, de la Eŭgeno Miĥalski de Ajno (en Prologo, 1929) kaj la Kálmán Kalocsay de Ebria ekvatoro (en Streĉita kordo, 1931), ĝis Victor Sadler, Aldo de’ Giorgi, Roberto Passos Nogueira aŭ, pli proksime al nia nuno, Mauro Nervi, Miguel Fernández, Gonçalo Neves, István Ertl kaj Mao Zifu.

[11] Declerck nomas lin i.a. “benita talento”, “erudita poeto” kaj “majstro de la metaforo”.

[12] Ken Miner blogis jene je 23.08.2010: “[Se la tempo estas dimensio,] ‘pasinta’ evento ne ‘ĉesas ekzisti’ sed restas en sia loko laŭ la dimensio – kiel en signifohava rakonto (mito).” (airbits.com/~miner/TAGLIBRO_package/Auxgusto_2010.html).

Jorge Camacho

Eola harpo

Leginte la unuan kaj trian librojn de Giŝpling, mi scivolis, kiel havigi al mi la duan, kiu aperis ne ĉe la eldonejo de la Flandra Esperanto-Ligo sed ĉe iu malmulte konata neesperantista instanco en Moskvo. Nu, la problemon afable solvis por mi s-ro Giŝpling mem, kiu — leginte miajn antaŭajn recenzojn — sendis al mi ekzempleron de la koncerna libro. Dankon, samideano!

La poemojn la verkinto evidente kunmetis en tempo, kiam li devis fari gravan decidon — kie pasigi la ceteran vivon. Evidente, plaĉegas al li la hejmlando Rusio, kun siaj

Neforgeseblaj mildaj sunaj tagoj,
Aromaj pinoj, blua ĉen’ de lagoj…

(“Senzorge iam”, paĝoj 6-7)

aŭ eĉ sia

…densa siberia praarbar’…

(“Siberia kanto”, p. 3)

Sed ne ĉiam plaĉas la homa medio:

Do alvenu, Nova Jaro
Kun senpova registaro,
Kun rabia parlamento
Kaj ebria prezidento!

(“Elektonte”, p. 84; la fina verso evidente aludas Prezidenton Jelcin)

Oni povas sopiri pli kvietan, hejmecan lokon, kie

La tagiĝo venas ŝtele, per piedoj molaj, kataj,
Kaj heroldas birda kanto ĉe l’ fenestro la alvenon…
Blankaj domoj, blankaj muroj rozkolore delikataj
Riveliĝas el krepusko renkontante la matenon.

(“Jerusalemo”, p. 21)

Fakte, Giŝpling dediĉas parton de la libro al la juda/biblia kulturo; vidu la poemojn “Kaino”, “Noa”, “Raĥel”, “Kredo”, “Eliro”, “Rut” kaj “Ijobo”, paĝoj 56 ĝis 68; kaj spurojn oni trovas eĉ en aliaj, neparencaj poemoj:

Ĉu Sorto destinas, ke dum kvar jardekoj
Ni vagu malgaje en lando dezerta?
Ĉu pord’ al feliĉo ne estos aperta
Ĝis ni liberiĝos de kulpoj kaj pekoj?

(“Elkore. Majo 94”, paĝoj 71-79; pri okazaĵoj en Rusio)

Sed super Rusio kaj Izraelo, Giŝpling ne hezitas indiki kelkajn eternajn, malkomfortajn kaj superkulturajn, veraĵojn … kiel kutime:

Kaj daŭras la eraroj kun ripetoj
Ekde Adam’ ĝis nia temp’ heroa…
Ni ĉiam restas nur analfabetoj —
Kaj nin rigardas kun malĝoj’ Klioa.

(“Lecionoj de historio”, p. 85; Klioa estas la muzo de la Historio, kiel certe scios ĉiu anglalingva sciencfikciemulo, kiu legis En la lando de la blinduloj de Michael Flynn)

Fine, oni povas nur diri, ke — kiel ĉiam — ĉi tiu poemaro de Giŝpling meritas legadon, kaj ioman atenton.

Don Harlow

Tri pordoj al la poezio

Eola harpo. Mikaelo Giŝpling. Moskvo: Eŭropa Jura Universitato Justo, 1999. 106p. 21 cm. Prezo: € 7,60. Kvio. Oĉjo Dadaev. Moskvo: Impeto, 2000. 47p. 14cm. Prezo: € 1,80. Mi rebruligos la meĉon. Preĝopoemoj. Sandor Beke. El la hungara trad. Tibor Papp. Debrecen: HEA, 2002. 54p. Prezo: € 4,50

Mikaelo Giŝpling gajnis la unuan premion en poezio per sia longa poemo Neĝa fantazio en la Belartaj Konkursoj de UEA, 2000. Tio mem sugestus ke legindas lia Eola harpo (1999).

Fakte, malgraŭ okazaj faloj en banalon, la volumo legindas kiel montrejo de la rim-kaj-muzik-eblecoj de nia lingvo. Ĉi-volume Giŝpling multe poezias pri vintro kaj neĝo. Eble la "ruseco" de kelkaj tiaj poemoj iom ŝablonas; tamen ili (kaj ilia neĝo) estas belaj. Tipa tono estas leĝera sentimentalo, nostalgio. Senzorge iam /p. 5) estas bild-riĉa kaj tenera, natur-proksima ampoemo. Jen ĝia leĝera erotiko: Vesperoj friskaj ĉe flagranta fajro/ 5ed nokte nin varmigas ne mohajro/ Al ni sufiĉas nia propra varmo/En la kunfluo de l' anim' kaj karno. Laŭ angla proverbo, varieco estas la vivospico. Tio veras ĉi-volume. Giŝpling prikantas la pluvivon de la vorto: Sed spite al arestoj kaj eltstermo/ La vort' enterigita, Kiel semo/ Post tempo reaperas, kiel ĝermo/ kaj la homoj venas al la poemo. p.43). Li prikantas la literaturon kiel pleja patrujo: Kaj per la lipoj sekaj pro soif'/ Ektuŝi l' puran fonton de beletro/ kaj aŭdi, kiel batas kontraŭ klif'/ La ondoj de homera heksametro. (p. 44). Krom tio pluraj poemoj estas bibli-temaj (ne ĉiuj tiuj ŝablonemas) kaj politik-temaj (prezentante suffiĉe nigran vizion de la nuntempa Rusujo). Eola harpo pruvas, ke per Esperanto eblas esti tre tradicia rim-perfekta poeto, ja altnivela. Sed inter tiom da belo kaj perfekto, ĉu enestas noveco, eksperimentemo? Laŭ mi, tre apenaŭ, malgraŭ okazaj surpriz-effektoj.

Simplo, ĉarmo, kaj freŝo estas la ecoj de mallonga kaj et-formata volumo, Kvio, de Oĉjo Dadaev. La titolo estas person-devena; Kvio ŝajnas esti la amatino, ĉu reala, ĉu fikcia. Saluton, mia kara Kvio!/ Kaj - dankon! - pasis la pasio./ Kaj restis am'. (p. 32). Sed la volumeto estas divers-tema, kaj amo vagas precipe tra la mondo natura. Tipas ja jen liriko, kun sia koncepta kaj metafora elasto: Flustro. Interparolas arboj. Supre per foliar' babilas. Iam arboj fariĝas karboj... Fajre langoj iliaj brilas. Bonnivelas ja semantika kreivo: Kaj nur de ni dependas - ĉu ni falos/ Aŭ plu ĉevalos... (p. 9); Maro min plenigos./ Mi plenigos maron. (p. 23/. Miaopinie, ne estas tempoperdo legi ĉi facilan volumeton, elplumaĵon de juna sed promesmontra poeto. Kaj por Kvio oni bezonas nur kelkajn legohorojn maksimume.

Mi rebruligos la meĉon estas tradukvolumo. Sándor Beke verkis la versojn hungare; la talentoplena Tibor Papp ilin esperantigis. Ĉar mi jam trovis grandan valoron en Protestantaj magnolioj, kolekton kiun mi recenzis en Esperanto, mi ekĝojis vidi plian volumon de la sama aŭtoro. Tamen, tralegante la enhavon de Mi rebruligos la meĉon, mia entuziasmo defalis. Pluraj poemoj estas samaj kiel en Protestantaj magnolioj, kaj la ceteraj estas tre similaj.

Tamen, al tiuj kiuj neniam legis la aŭtoron, egale fervore mi rekomendus unu volumon aŭ la alian. Tio pro poeto kiu religias freŝe, nekliŝe, nekirkece, ja scienc-ame kaj metaforriĉe. Poeto kiu mesaĝas jene al Dio (p. 29): mi serĉas/ vin en kranioj/ de pitekantropoj/ dormantaj/ sub magnolioj (...).

Peter Browne

Eola harpo


2018

Jekaterinburgon vizitis vera neĝa vintro: de hieraŭ abunde falinta neĝo kuŝas surtere kaj ne nur ĝojigas la okulojn per sia netuŝiteco kaj pureco, sed ankaŭ memorigas al mi  la puran, blankan paperfolion, kiu atendas mian komentarion pri la legita libro. Kaj mi ŝatus komenci ĝin de la fragmento el unu el ĝiaj poemoj:

“Ekvekiĝi kaj ekvidi sian vojon blanka, blanka!
La aŭtunan grizan koton kovris nokte la plumono,
Mi, trafinte en la vintron, al la neĝo estu danka:
Kune kun la neĝ’ alvenas kvietiĝo kaj pardono”

 Certe vi jam konjektis, ke mi skribas pri la poezia libro : )  Jes, tio estas la 106-paĝa poemaro de Mikaelo Giŝpling “Eola harpo”, eldonita en 1999 en Moskvo de Eŭropa Jura Universitato. Mikaelo Giŝpling estas unu el miaj ŝatataj Esperanto-poetoj, kaj mi ofte relegas liajn verkojn, rememoras liajn strofojn kaj laŭokaze ilin deklamas. Li naskiĝis en la 1924-a jaro en la siberia urbo Irkutsko, ekde 1943 loĝis en Moskvo kaj studis en Moskva instituto de kemio. En la sama jaro li aŭtodidakte lernis Esperanton. En  1957, kiam en Moskvo okazis Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj, li aliĝis al aktiva Esperanto-agado kaj fondis baldaŭ junularan Esperanto-klubon “Fajrero” kaj iĝis ĝia prezidanto. Ekde 1998 la poeto loĝis en Israelo. Estas interese, ke nur meze de la sepa jardeko de sia vivo li komencis tradukadi ruslingvajn poemojn en Esperanton kaj en 1991 ekverkis originale. Plurfoje liaj poeziaj verkoj gajnis la unuan premion en Belartaj konkursoj de UEA.  Entute estis eldonitaj kvar liaj poemaroj: “El sisma zono”(1994), “Eola harpo” (1999), “Tie ĉi tie” (2003) kaj “Vespere” (2008).

Laŭ mi ne hazarde la titolo de la poemaro, pri kiu mi nun skribas, estas “Eola harpo”.  Eola harpo estas antikva muzikilo, nomita tiel omaĝe al helena mita mastro de ventoj Eolo; ĝi havas formon de mallarĝa kesto, ene de kiu estas etenditaj 8-13 kordoj, pinĉataj de vento. Kaj en la unua poemo de la libro la aŭtoro mem komparas sin kun tiu muzikilo:

“Mi estas harpo. Mi sonoras
Sub tuŝoj de libera vent’…
Jen sonas rido, jen lament’,
Sed miaj kantoj ne valoras…”

Multaj estas la problemoj de nia vivo, kiuj maltrankviligas la poeton.  Ofte liaj poemoj aperas sub la influo de la fortaj vivtravivaĵoj. Kaj ni vidas en ili lian ĝojon aŭ ĉagrenon, doloron aŭ esperojn, ligitajn kun la estonteco. Ni ofte renkontas en lia poezio filozofiajn meditojn, kiam li trafe esprimas problemojn de la homa animo kaj strebon al anima ekvilibro, al harmonio kun si mem kaj kun la naturo kaj mondo. “Por kio sur la ter’ kunvivi  ni ne povas? Por kio regas pac’ nur ie en ĉiel?” ,- demandas li. Kaj denove en alia sia verko:

“Por kio?.. Kiu tion diros
Kaj trovos sencon de l’ motiv’,
Por kio logas nin la viv’,
Dum nepre nia fin’ aliros?” 

Tiuj eternaj demandoj turmentas lian animon, kaj li serĉas respondojn al ili. La poemaro  “Eola harpo” enhavas buntan kolekton de poeziaĵoj, spegulantaj diversajn temojn: pri poezio     (“ Poeto”, “Versado”, “Bardo” k.a.); arto (“ La arto”, “ La artisto”, “ Pentro” k.a.);  muziko (“La luna sonato”,” La Naŭa”); literaturaj herooj (“Loĝantoj de l’ merita libroŝrank’“, “La homaj sortoj kaj la libraj sortoj”, “Don Juan”, k.a.); bibliaj mitoj (“Al la paĝoj de l’ biblio”, “Kaino”, “Noa”,” Raĥel’”, “Eliro” k.a.) kaj eĉ pri politika situacio en  Rusio (“Mia kara povra land’”,”Elektonte”, “Lecionoj de Historio”k.a.)  En liaj poemoj ege gravan rolon ludas la naturo. La poeto majstre pentras la ĉarmon de la aŭtuna, vintra aŭ printempa pejzaĝoj, scipovas per magio de vortoj transdoni la kolorojn kaj aromojn, la belecon kaj varmecon de la naturo kaj sentoj. Jen, juĝu mem:

“ La milda sun’, kaj la karesa vento,
Kaj la profunda, diafana blu’…
Ho, kia bel’! Ne pasu la momento –
Ĝi daŭru plu,
Ĝi ĉiam daŭru plu!”
Aŭ ankoraŭ:  “La aŭtunan fungaromon
                         La arbar’ elspiras onde...
                         Mi ripetas vian nomon –
                        Senresponde, senresponde…”

En la poezio de Giŝpling ĉeestas ankaŭ la Esperanto-temo. Kaj kvankam li skribas:

 “Ne diamanto estos mia kanto,
Sed restos ĝi ne pli ol ĉipa stras’
Kaj tamen ĝin rigardu ĉe okaz’,
Se al vi plaĉas lingvo Esperanto” ,

li kreis belegajn poemojn, kiuj pruvas la valoron de la Internacia Lingvo. Jen la strofo el la “Eola harpo”:

“Sed aŭdu voĉon de krianto
En la dezert’… Sur la paper’
Min gvidis sole la esper’,
Ke iam venkos Esperanto.
Ĝi en aspiroj siaj pravas –
Por tio kantu mia harp’…” 

Kaj ĉi tie maleblas ne citi ankaŭ liniojn el lia fama poemo, aperinta jam en lia poezio pli poste, “La lingvo de Espero”:

“Min logas tiu ĉi komuna idiomo –
La lingvo de esper’ de Majstro Zamenhof,
Belsona, kiel flut’, por poezia strof’
Kaj kuniganta homon kun la homo”.

Giŝpling estas eksterordinara poeto, kiu kapablas krei mirindan poezian mondon, riĉan je ritmoj, rimoj, sonoj, koloroj, bildoj, kaj liaj poemoj sonas kiel ravaj melodioj! Eblas longe skribi pri la beleco de liaj verkoj, pri la maniero kaj formoj, en kiuj la poeto ilin prezentas kaj pri la rimedoj, per kiuj li esprimas sin kaj vibrigas en ni kordojn, same agorditajn kiel liaj. Sed mi nur denove citu la liniojn el lia poemo “ La versado”, kiu kronas la priskribitan de mi libron:

 “Poezian teksi ŝtofon
Sen kutima vefto-varpo,
Kiel pleksas sian strofon
Vento en Eola Harpo,
Kapti pacon kaj kverelon
De la mond’ por verson skulpti –
Nur submeti la orelon,
Nur aŭskulti, nur aŭskulti…”

Mi varme rekomendas la libron “Eola harpo” al tiuj, kiuj ankoraŭ ne ekkonis Esperanto–poezion: ĝi en bela kaj klara maniero malfermos al vi la mirindan mondon de poezio!

Raja Kudrjavceva

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.