La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Urd Hadda murdita!

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Plena de surprizoj


1992/10, p. 22
„Urd Hadda murdita!” estas unu el la plej bonaj libroj el la serio de Deck Dorval. Kiu legis la antaŭajn verkojn jam scias, ke la aŭtoro kapablas krei interesajn intrigojn, plenajn de surprizoj kaj kun neantaŭvidebla finiĝo. Allogis ilin certe ankaŭ la simpatia, tamen ne tre bonmaniera, ĉefheroo de l’ serio, korpulenta inspektoro Kant, kaj lia kapabla juna helpanto. En tiu ĉi verko troveblas tamen ankaŭ aliaj tre interesaj personoj, kies karakterojn la aŭtoro priskribis tre lerte kaj klare pere de iliaj eldiroj (eĉ domaĝas, ke ne ĉiuj kreitaj herooj estis plene utiligataj). Plejparte ili apartenas al la mondo de I’ teatro, mondo kiun ni kutime observas nur sur la scenejo. Tamen la profunda kono de Deck Dorval pri la teatra vivo rivelas la ombran, malagrablan postkulisan veron de ilia vivo ... La libro havas pliajn ambiciojn, ol esti nur krimromano. Krom envolviga intrigo - en kiu la aŭtoro kiel ĉiam sukcesas turni la atenton de legantoj en ŝajne unusola, sed fakte malĝusta direkto - la verko ankaŭ valoras kiel voĉo en diskuto. Ĝi enkondukas la problemon de aidosuloj, starigas demandojn pri ilia kunvivado en la socio, prezentas sian opinion - kaj sukcesas fari tion sentrude kaj sentede. Unuvorte, jen libro rekomendinda. Estas bone, ke ĝi aperis en Esperantujo. Ĝojige ankaŭ estas observi, ke la talento de Deck Dorval pluevoluis en la bona direkto post la apero de la unua „Jaĥto veturas for ...”.

Aleksandra Watanuki

Urd Hadda murdita!

En la ĝenro de klasikaj detektivromanoj troviĝas ŝatata subĝenro, kiu nomiĝas la "mistero de ŝlosita ĉambro". Jen ekzemplo de la funkciado de tiu ĝenro. Ekzistas domo, kun kradoj sur ĉiuj fenestroj kaj seruroj sur ĉiuj pordoj. La domon cetere gardas komputilestrata alarmsistemo sufiĉe laŭta por veki tutan kvartalon, kun propra interna energicentralo, tial, ke oni ne povu malŝalti ĝin de ekstere. Unu vesperon la domposedanto invitas pasigi la nokton siajn tri amikojn. Li ŝaltas la alarmsistemon, kaj la gastoj enlitiĝas. Kiam ili matene ellitiĝas, la alarmsistemo ankoraŭ bone funkcias, la domo restas entute sekura ... kaj la dommastro kuŝas sur la tapiŝo de sia studejo, mortigite de peza objekto en la mano de iu nekonata murdinto!

Tian problemon frontas Ĉefinspektoro Ksavero Kant en ĉi tiu lasta, kaj eble fina, romano en la serio, kiu komenciĝis per Jaĥto veturas for ... kaj veturigas la morton!, kaj kiu lingve iom devojiĝis kaj misfamiĝis per Kazinski venis tro malfrue! kaj Nigra magio. La nuna Kant, malpli juna ol tiu en Nigra Magio (en kiu li konatiĝis kun la bela filino de enketjuĝisto Ŝol -- kun kiu li poste ne edziĝis!), kune kun sia fervora subulo Oktavo Dutri, kun kiu li ofte parolas Esperantlingve, devas decidi, kiu el la tri suspektatoj ja faris la murdon; aŭ, ĉar evidente ja temas pri tia "mistero de ŝlosita ĉambro," ĉu iu el ili kulpas: Pri la solvo mi rajtas diri nenion pli.

La romano ne estas lingve eksperimenta, kiel la du mezaj romanoj en la serio, sed facile legebla; kvankam ekzistas pluraj neoftaj radikoj, la fiaskaj partikloj, kiuj tiom makulis Kazinski kaj, iom malpli, Magion, tamen tute mankas. Mi legis la tutan libron en unu legperiodo, kaj trovis ĝin ne nur legebla, sed eĉ nedemetebla.

La kovrila bildo evidente tute ne rilatas al la enhavo de detektiv-romano, sed la legonto povas supozi, ke FEL havis ian kialon por uzi ĝin...

Don Harlow

Rekomendinda

Jen la kvara kaj lasta krimromano de la aŭtora triopo, kiu sin kaŝis sub la pseŭdonimo Deck Dorval. Ankaŭ ĉi-verke rolas ĉefinspektoro Ksavero Kant kaj lia rufa helpanto Ok Dutri, kaj ankoraŭfoje temas pri murdoj en Antverpeno. La loko tamen ne gravas, ĉar ĉe Dorval preskaŭ tute mankas iaj ajn mediopriskriboj.

Ĉi romano temas pri murdoj en teatra rondo. Frans van Dooren, la plej grava triono el la verka kolektivo, eble iom intereseiĝis pri tiu medio; ĉiuokaze li mem verkis teatraĵetojn ankaŭ nacilingve. Tio rimarkeblas ankaŭ en la romanoj, kie ĉefe la dialogoj gravas kaj pelas la agadon antaŭen. En Urd Hadda murdita! la dialogoj tre bone fluas, stile kaj etose, kaj en plaĉa maniero peras la evoluon de aferoj al la leganto.

En ĉiu klasika krimromano necesas limigi la nombron de suspektatoj, kaj oni devas iel certigi, ke la kulpulo vere troviĝas inter tiu limigita rondo. La leganto ne ŝatus, se lastaĉapitre li ekscius, ke murdis iu ĝis tiam nekonata figuro! La plej drasta maniero garantii tion, estas "fermita ĉambro". Se murdo okazas ie, kie neniu povis alveni aŭ eskapi, la murdinto ja nepre troviĝas inter la ĉeestantoj, ĉu ne? Urd Hadda murdita! baziĝas sur tiu koncepto, kaj ĉi-kaze la ĉeestantoj eĉ limiĝas je tri homoj.

La intrigo estas lerte konstruita kaj fine solviĝas sen troa grincado. Male al multaj aliaj krimromanistoj, Dorval koncentras la rakonton al la vera temo de la verko - la krimo kaj la krimenketado. La privatan vivon de Ksavero Kant la aŭtoro mencias avare, tamen bone kaj trafe, kvazaŭ por des pli elstarigi lian profesian devon. Se tamen diri ion negativan pri la "arkitekturo" de la verko, tio koncernus la finon, ĉar tie iel elrevige ĉesas la agoj kaj dialogoj de la enketado. Anstataŭe Kant en du mallongaj ĉapitroj simple rakontas al siaj kolegoj, kiu kulpis, kiel okazis la murdoj k.t.p. Tiu fino do laŭ rakonta tekniko ne tute plenumas la "promesojn" faritajn en la plej granda parto de la verko.

Kvankam la verko konsistas precipe el scenoj kaj dialogoj, jen kaj jen tamen mankas la ĝusta sceniga formo. Ekzemple, ie oni legas pri "gesto káj malpermesa káj senkulpiga" (p. 14) - sed mi ŝatus ekscii, kiel aspektis tiu gesto! Same pri "la plej etajn detalojn li gravuris en sian memoron" (p. 15) - tre bone, sed, diable, kiujn detalojn?

La romano portas subtitolon "Socia krim-romano". La socia temo efektive ne multe stampas ĝin. Temas pri la rolo de aidoso en la nuna socio, tamen tiu moderna pesto rolas pli grave en la intrigo mem ol kiel temo de socia traktaĵo. La precipa socia dimensio konsistas el opinio de Kant k.a., ke aidosuloj devus ne rajti je anonimeco, por malfaciligi al ili infekti aliulojn.

Alia flanka ero en la intrigo estas la apero de privata enketanto, verkinto de krimromanoj, Frank Josen, eble alia memo de la aŭtoro(j). Li tamen ludas sufiĉe malgravan rolon.

La stilo de Dorval en ĉi verko estas efika, flua, simpla sed ofte elvokiva. Fojfoje aperas spritaj kaj trafaj humoraĵoj:

Sento de malsato kaŭzis ĉe Kant fortegan nostalgion: grandan sopiron li eksentis al sia kara edzineto. Ĉiam denove li enamiĝis, kiam manĝbezona. (p. 80)

Kiel jam dirite, mediopriskriboj ne oftas. Sed kiam io tia ja aperas, ĝi ankaŭ ludas rolon en la rakonto, do ne estas nura ŝtopaĵo. Pri atendejo en la juĝejo ni legas:

La efiko de tiuj farbnuancoj: nigro, verdgrizo kaj misbluo - kalkulitaj kaj dozitaj por tio - jam estis suĉinta la sukon el la nervoj de sennombraj nelibervolaj vizitantoj. (p. 147)

Post la du verkoj "Kazinski venas tro malfrue" kaj "Nigra magio", kie Dorval ricevis "helpon" de Christian Declerck por fuŝi la lingvaĵon, oni jen povas vere ĝui revenon al plaĉa, glata lingvaĵo - kiel en "Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton", la unua verko en la serio. En Urd Hadda murdita! nenio vere strangas. Se escepte aperas nekutima vorto, ĝi estas klare motivita de la enhavo. Tamen ne temas pri pala, seninteresa lingvaĵo, sed sprita, suka, fojfoje petola. Domaĝe, ke ne same aspektas la dua kaj tria krimromanoj de Dorval.

Malgraŭ tiu baze bona lingvaĵo, oni trovas ĉe unuopaj vortoj kaj frazoj relative multajn formojn, kiuj ŝajnas nacilingve influitaj. Ne indas fari haŭpentale longan liston, sed mi nur menciu "ne estis preta kun siaj preparoj" (= pri, p. 27), "meti kelkajn ĉuojn" (= fari, eldiri, p. 48), "paro da jaroj" (p. 93). Iel strange, eĉ simplaj eraroj pri akuzativo ne maloftas: "mi ankaŭ esperas resti ĝin" (p. 42), "mi bezonis pli ol duona horo" (p. 47), "al la ĉielon" (p. 67), "de la aĉodoran cigaron" (p. 77). Kiel en antaŭaj verkoj, diskuteblas la uzo de ĝin (= tion) kaj -us (= -os). Tamen, tio estas nuraj bagateloj en plaĉa tutaĵo.

El la kvar romanoj de Dorval, sendube plej rekomendindas la unua, Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton, kaj ĉi tiu kvara, Urd Hadda murdita!

Sten Johansson

Enigmoj por komencantoj kaj progresintoj


1992

En ĉiu lingvo verŝajne la plej legata romanspeco estas la detektiva: relative facila legaĵo kun malmultaj priskriboj kaj flankepizodoj, kun multe da ekscito. Tio veras eĉ nun, kiam abunde produktiĝas krimfilmoj, kiuj ne devigas la publikon al propra imagado, sed donas ĉion preta, kiel la modernaj ĉiovendejoj ofertas pretajn manĝaĵojn por ŝparigi al la aĉetantoj la zorgojn de kuirado.

Krimromanojn legas eĉ homoj kiuj ne parolas bone la koncernajn lingvojn aŭ estas lernantaj ilin. Ĉi-lastaj ŝatas detektiv-historiojn ĝuste ĉar tiuj ĝenerale havas facilan stilon kaj ilia enhavo taŭgas por gardi la intereson ĝis fine eltroviĝas la murdisto.

Se pri elnodiĝo de la intrigo temas: lastatempe, precipe televide, aperis la speco de detektivaĵo en kiu jam komence eblas scii kiu mortigis, kaj la intereso de la verko estas vidi kiel superruzas la krimulon iu Derrick aŭ Columbo. Ĉi-lastan tipon, ofte kun tro da perforto, mi taksas malpli altnivela ol la tradiciajn, verajn enigmaĵojn, kiuj devigas la "konsumanton" logike pensi kaj provi eltrovi la farinton kune kun la detektivo.

La du recenzataj libroj apartenas al la "enigma" tipo. La unua, verko de emerita profesoro el Aŭstralio, rakontas kiel detektivo Roberto Elis malkaŝas la murdinton de linda junulino, trovita morta en universitata kampo. Cetere – trafa koincido – la aŭtoro estas ĝuste unu el tiuj kiuj ŝatas lerni lingvojn pere de krimromanoj. Li komencis okupiĝi pri Esperanto en la Jubilea Jaro legante detektivaĵojn kaj, por perfektigi la akiritajn konojn, li ekverkis per sia komputilo romanojn, kompreneble prikrimajn. La amuzo iĝis verko, ĝuebla por ŝatantoj de detektiv-historioj kiuj volas legi facilan, mallongan verkon en bona Esperanto.

Alian, pli valoran specon reprezentas la libro de Deck Dorval. La majstro, kiu jam elplumigis – elkomputiligis? – unu krimromanon (Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton) en simpla kaj du (Nigra magio kaj Kazinski venas tro malfrue) en neologisma Esperanto, nun denove ĝojigas sian legantaron per romano en tradicia lingvaĵo. Ĉi tie la scenejo, anstataŭ kampo, estas luksa domo de riĉega teatrorektoro en Amsterdamo, kaj la murdito – ĝuste li, teatra geniulo sed homo abomeninda. La detektivon denove rolas la kamparan-aspekta krim-esploristo Ksavero Kant.

Mi volus mencii du trajtojn de la romano kiuj donas pluson rilate al kutimaj krim-historioj. Unue, mi trovis interesa kiel Dorval konigas al ni diversajn tipojn de aktoroj: tragedi- kaj komedi-ludanton, amant-rolulon kaj inojn kiuj efikas parte per sia talento, parte per sia belo. Dum la tuta agado, inspektoro Kant grumblas pri tio kiom malfacile estas ekscii la veron de homoj kies profesio estas komedii, ludi alies pensojn kaj sentojn, kaŝante la proprajn. Aparte bone estas skizita la figuro de Urd Hadda, homo fascinita de arto, kolektanto de artaĵoj, perfekta konanto de teatraj aferoj kaj homo kiu tute ignoras la etikajn normojn, volanta regi super ĉiu, ĉu viro ĉu virino, kaj kiu intencas eĉ...

Kion li intencas – vi povas informiĝi de Dorval, legante la libron. Sed mi ne forgesu la duan meriton de la romano: tiu certa intenco estas ligita kun "aideso" (kial ne: aidoso?), kies danĝerecon kaj kontaĝ-meĥanismon, krom la psikologion de ĝiaj infektitoj, Deck Dorval majstre montras en sia verko.

Péter András Rados

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.