La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kio estas demokratio?
80 demandoj kaj respondoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Supraĵe rozkolora

Verŝajne malmultaj el niaj legantoj dubas pri la aserto, ke la demokratio estas, eble, la plej bona politika ŝtatformo, kiu ekzistas. Plej multaj ja loĝas en tiaj landoj sin nomantaj demokratiaj. Oni do ankaŭ juste povas demandi sin, ĉu indas verki libron, kiu pritraktas la demandon "Kio estas demokratio?"

La libro dishakis la bazan demandon en 80 erojn, kaj tiel atribuas atenton eĉ al la plej eta detalo. Bedaŭrinde, la respondoj estas sufiĉe evidentaj, tiel ke nur jen kaj jen ili invitas al iom pli profunda pripensado. Eble, por nesciantoj pri demokratio ­ infanoj el la unuaj klasoj de la mezlernejo ­ la libro povus utili.

Por diskuto en pli alta tavolo, ĝi apenaŭ povas funkcii kiel fonto. Tial ĝi tro okulfrape evitas tiklajn punktojn aŭ ekskludas eventualajn meritojn de alternativaj teorioj. Ĉu vere la komunismo alportis nenian valoron al la socio kaj ĉu la socialismo tute senkreditiĝis (p. 134)? Krome, ĉu la socialismo kaj la demokratio nepre ne povas kunvivi? Ĉu la mono vere tiom malmulte gravas en la demokratia decidado kiel prezentas tion tiu ĉi libro? Ĉu ne estas cirkla rezonado aserti, ke la demokratio dependas de liberaj informiloj, dum liberajn informilojn sekurigas la demokratio? Ĉu la hodiaŭa libera merkatekonomio neniel bremsas aŭ eĉ misgvidas la demokration? Ĉu la libereco de torturo estas la lasta el la homaj rajtoj kaj ĉu mortopuno nepre devas resti ekster la diskutoj?

Jen nur kelkaj demandoj pri libro, klare verkita de okcidentanoj, kiuj pretas alrigardi sian propran mondon kiel ekzemplan - iom rozkoloran. Sed estas malfacile ion ajn kompari, se estas nur unu aĵo en la balancilo. La aŭtoroj tro facilanime akceptas la elirpunktojn de institucioj, ekonomia sistemo kaj ŝtatorganizado, kiujn ili fakte devus kritike konsideri.

Kvankam sendube demokratio havas sian meritojn, tamen ĝi ankaŭ dependas de la bonaj aŭ malbonaj intencoj de homoj. Sed fakte, tion oni povas aserti pri iu ajn politika ideologio. Bona reĝo finfine povus esti preferinda super malbona popola registaro. Kaj se plimulto postulas maljustaĵon, tio ja estas demokratio, sed, tamen, ankaŭ maljustaĵo.

Laŭdan mencion meritas la lingvostilo de la libro kaj la (tamen) kritikinstigaj desegnaĵoj, tiel ke inter la linioj oni povas iom trovi la kritikeman starpunkton, ĉi tie aluditan.

Guido Van Damme

Sistemo de kompromisoj


2000: №10 (72).

La libro de Beetham kaj Boyle estas laŭforme tipa informilo pri donita temo kaj laŭteme — anatomia studo de socia organismo en krizo. Ja oni ne povas kontesti, ke nia civilizo travivas malfacilan tempon. La transformoj en Orienta Eŭropo ne multe ŝanĝas la situacion: la novaj demokratioj reproduktas la oldajn, ofte en la formo de parodio. Evidentas ke enorme kreskinta materia neegalo inter la homoj paralizas la meĥanismojn de la popola rego kaj la modernaj teĥnikaj rimedoj de la ŝtato renversas la ekvilibron inter la regantoj kaj regatoj. La aŭtoroj de la libro ne ignoras la simptomojn de la malsanoj nek la kaŭzojn de l' infekto de la hodiaŭaj demokratiaj organismoj, sole — mi havas impreson — ili ne trovas tion tro serioza patologio, sed io simila al nazkataro.

Beetham kaj Boyle logike komencas la verkon per difino de la demokratio, kiun mi aprezas perfekta. En multaj belaj epizodoj ili aldonas tre signifajn nuancojn kiuj malkovras fundamentajn valorojn de la demokratio. Tiel ni certiĝas ke la popolrego laŭdifine ne estas la rego de plimulto, ke la plimulto devas respekti individuan aŭ grupan rajton, ke ekzistas sufiĉa motivo por rompi leĝon defendante ”gravan principon aŭ esencan intereson", ke, ĝenerale, la unuagradaj garantioj por la unuopo ne kontraŭas sed apogas la kolektivan intereson kaj solidarecon. Krome ni trovos ĉi tie amason da utilaj detaloj kaj klarigoj, ekzemple — koncizan prezenton de diversaj elektosistemoj. Fine ni komprenos, kial demokratio estas sistemo de kompromisoj.

Evidente, tro kritika studo de la meĥanismoj de la moderna demokratio ne povas esti celo de tia verko, sed ni prave atendus ke la aŭtoroj atente ekzamenu la pontojn, kiuj kondukas de teorio al praktika realigo de l' ideo. Bedaŭrinde, leganto povas konstati miopon de la rigardo de Beetham kaj Boyle. Svago de la rigardo estas proksimumo en detaloj, tipo de optika kompromiso. Rezulte oni riskas mispaŝi.

Efektive ili estas nekonsekvencaj, menciinte la minacon de kresko de la kolektivo al la normala faro de grupaj decidoj kaj parolante — iom poste — pri la avantaĝo de la ”senpera elektiteco" de la prezidanto. Ni ne blindu por vidi, kio estas en la praktiko tiu ”senpera elektiteco" de persono, kiu estas konata al la absoluta plejmulto el la bildo sur la ekrano.

Oni estas naiva zorgante pri ŝirmilo ĉe la balotejo sen rimarki, ke la proceduro de la elekto perdas sencon, kiam konkurencas ne personoj sed reklamagentejoj, kies natura celo estas trudi varon.

Oni estas nekompetenta proponante referendumon sen averti, ke la formuligo de la balotota alternativo estas por la regantoj bonega rimedo por manipuli la voĉojn de la elektantaro.

Oni estas verŝajne hipokrita parolante pri la internacia rajto sen indiki praktikan anarĥiismon de landoj, kiuj unuope decidas pri la kulpo de la aliaj kaj opinias justa sin malŝarĝi de la puno.

La aŭtoroj tre trafe tuŝas la problemon de la ligo inter la demokratio kaj proprieto. Ve, ili tro modestas en la konkludoj. Ke la ŝtato kiel granda proprietulo mutilas la civilan vivon — pri tio oni sen dubo konsentas. Oni konsentu do ke simile mutilas la demokration ĉiu granda proprieto. La granda proprieto financas partiojn kaj politikistojn, tiel ĝi povas iĝi unika subjekto de politiko. La granda proprieto avide akumulas la komunikilojn, tiel ĝi iĝas unika subjekto de informado. La granda proprieto materiigas perversojn kaj ekscesojn (vidu la terorismon) — tiel ĝi deformas la ĉirkaŭon kaj potence influas la psiĥologion de la socio. Ĝi deformas la demokration mem, kaj en la ĝenerala degrado de la kulturo, en la eksplodo de kruelo kaj barbareco, en la politika apatio de la popolo ni vidas la konturojn de tiu deformado.

Malgraŭ ĉio, logiko kaj evidento helpas la aŭtorojn nomi la rimedon de sanigo. Tre delikate kaj diplomate ili parolas fine pri la ekonomia demokratio. Ja la laborkolektivo estas tre grava kaj influa inter la aliaj homaj komunumoj; kial do ”la esenco de la demokratio" (la principo Unu homo — unu voĉo) ne estu respektata en la ekonomio?

Mi ne postulu multon de la verko, kiu estas intence ido de kompromiso. David Beetham kaj Kevin Boyle meritas laŭdon kaj ilia libro meritas legon.

Ve, la lingvaĵo de la traduko estas mallerta kaj ne senerara. ”La rajto moviĝi", ”politike ligitaj", ”enpersonigado" — iu leganto stumblos antaŭ penetri la sencon de tiuj improvizoj. UEA eldonis libron-klarigon, ĝi devus zorgi pri pli klara elangligo.

Alen Kris

Kio estas demokratio?


Majo 2018
Verdire la libro estas tre malfacila, ne pro vortoj, sed frazoj de la esperantigita kunteksto.
Mi multa-parte ne povas kompreni la esperantan stilon. Mi konfesas, ke en verkaro de ofte eldonita de UEA troviĝas nekompreneblaj esperantaj frazoj, kvankam la enhavo traktas tre gravan temon.
Kio estas demokratio? estas la titolo de la libro. Ĝenerale la demokratio estas la universaleca koncepto, sed ĝia praktikado entenas diversajn multajn problemojn. La libro traktas tiujn, sed nun ĉi tie mi nur unu ekzempleron mencias.
Ekz. "Ĉu decidado de la plimulto ĉiam estas demokratia?" Tamen "decidado fare de la plimulto estas simpla procedura rimedo por solvi malkonsentojn, kiam aliaj metodoj (diskuti, amendi, kompromisi) elĉerpiĝis." Sed ofte estas okazo ke malplimulta opinio estas prava,
Eĉ vero estas ĉiam malmulte akceptata en komenca periodo. Tial ni devas plenumi decidon laŭ multaj opinioj, sed ni ĉiam konsideru kaj respektu malmulajn opiniojn. Neniel ni forigu malmultajn opiniojn antagonisme.

Samo (Japanio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.