La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sensorteco

  • Author: Imre Kertész
  • Translator: Istvan Ertl
  • Original language: Hungara
  • Collaborator: Antaŭparolo: H. Tonkin
  • Kind: novel
  • Availability: In stock
  • Price: €19.40
  • Year of publication: 2018
  • Description: Pli ol membiografie inspirita transviv-rakonto elkoncentreja: romano kiu elmontras la kapablon de la homo adaptiĝi al cirkonstancoj, sistemoj kaj reĝimoj plej malhomaj. Nobel-premiita en 2002. Aldone, intervjuo kun Aharon Appelfeld.
  • Pages: 215
  • Height: 220 mm
  • ISBN: 9781595693761
  • Notes: Numero 37 en la serio Oriento-Okcidento
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Invito eksterrangen


2004. №7 (117)

Oni nomas Sensortecon romano pri la Holokaŭsto, kaj sendube oni pravas. Sed, kiel diris la aŭtoro, «kion signifas “judo”: nenion, por mi kaj almenaŭ origine nenion, ĝis komenciĝo de la paŝado».

Mi komentu. La “paŝado” estas por Imre Kertész metaforo ne volonta fatalismo: rango de viktimoj komunpaŝas, “progresas” al destinita punkto “kun funkcia rapideco”. Ni bezonas do pli ĝustan difinon de la temo. Temas ne pri juda sorto, temas pri falso de la sorteco. Sen kompreni tion ni riskas tro malmulton ĉerpi el la romano, kiu iĝis sufiĉe ordinara atesto pri (vere horore!) sufiĉe ordinara sperto. Ĉu oni devas aldoni, ke tiu ordinaro estas malnobla signo de nia epoko? Ĉiam pli obskure: ordinara kaptito estas hodiaŭ rekte kaj sadiste torturata en prizonoj kaj koncentrejoj de Ĉeĉenio, ĉu Irako, aŭ, ekzemple, en rusarmea kazerno — la heroo de Kertész ne spertis tion en Buĥenvaldo. Ve, nia epoko enkorpigis la praktikon de sistema amasa kruela genocido, kaj forbalainte la germanan faŝismon la homaro ne transpasis en principe alian moralan dimension. Tial Sensorteco, unuavide modesta rakonto pri vivo en kaptiteco, estas tute aktuala romano, kiu krias pri la plej ĝeneralaj problemoj.

La aŭtoro reprezentas la eventojn per la okuloj de dekkvinjara knabo, kiu certas pri la racieco de la mondo. La ĉirkaŭantaj lin plenkreskuloj certas pri la samo. En trankvila sendiskuta konsekvenco li (kaj ili) perceptas — paŝo post paŝo — la metamorfozojn de sia viva vojo, sur kiu (i)li estas kondukata(j) per certaj komandoj de altrangaj inkognitoj. Tiuj metamorfozoj ja havas propran logikon, do ili estas koncepteblaj, akcepteblaj — kompreneblaj. “Kompreneble” estas parola aŭtomatismo de la heroo. Precipe la germana sistemeco kaj akurato donas ŝancon al tia mensa ordigo de aĵoj. Komprenebla estas dummilita laborservo, kompreneblas mobilizado, amasigo, malinfektigo, komunlavado, tagordo, apelo ktp. Kaj jen — paŝo post paŝo — oni vidas sin kaptito. Surprizo! — sed finfine ankaŭ tio estas komprenebla, kaj ĝeneralsente oni deziras esti “bonaj kaptitoj” kaj oni estas dankemaj pri regula, organizita prizorgo. (Kaj mi aldonu — tiu emocio havas granojn de senco, konsiderante la sorton de tiuj multaj kiuj simple mortas surstrate-surtere pro bomboj, napalmo aŭ malsato.) Jes, oni povas plendi, ke enbarake gvidas krimulo. Sed ne nur li, kaj ĝenerale la barakestroj estas elektataj! Jam mia samtempano kaj samlandano povas vidi, ke tia komprenemo kaj dankemo ne estas senmotivaj, la lastatempa degrado montras la relativecon de tiama falo. Kaj jen ĉi tie ni bezonas kompreni la argumentojn de la aŭtoro. (Konsentite, li ne emas rekte “metafiziki”. Sed — signo de vera arto — riĉa metafiziko naskiĝas el liaj imagoj.) “Mi povas diri: post certa tempo oni povas alkutimiĝi eĉ al mirakloj”, — rimarkigas lia heroo. Do, gravas la movado mem. Gravas tiuj paŝoj, kiujn oni konsentas fari kaj kiuj kreas komunan fluon. Gravas scii, ke la eventoj ne “venas” elkosme, sed rezultas de niaj agoj. Ke estas ne fato, sed nia silenta sankcio pri certa aĵo. Ne sorto, sed sensorteco! Do oni konsciu, ke obeo al maljusto signifas surprenon de parto de la kulpo. Kertész ne vane komencas sian historion de la rakonto pri la patro de la knabo, ironta laborservi. Ĉiuj zorge kaj fatale helpas lin proksimiĝi al la morto, neniu protestas, neniu serĉas alternativon…

En la antaŭparolo de la romano H.Tonkin asertas, ke la heroo fine “malamas la germanojn”. Ne ĝuste. Jen la koncerna epizodo de la libro. La knabo parolas kun ulo kiu “demandis scivole: kion mi sentas nun, denove hejme, vidante la urbon kiun mi forlasis? Mi diris al li: — Malamon… Li aldonis, ke ni samopinias kaj ke li bone scias kiujn mi malamas. Mi diris al li: — Ĉiujn.” H.Tonkin same ne ĝustas amputante la demandon ĝis tiu de la Holokaŭsto kaj la homon kia estas la heroo ĝis judo. Ne, Imre Kertész ne estas tiel plata raportisto, nek nura atestanto antaŭ kontraŭgermannazia tribunalo. Sur la altaĵo kie li metis sian problemaron ne estas judoj nek germanoj. Tie ŝvebas fantomo del fatalismo kaj staras homo — ekskaptito, kiu ekkonsciis ĉies liberecon, do — respondecon.

Tio signifas ne “kompromisojn”, ne “neceson resti viva” (H.Tonkin. Antaŭparolo), tio signifas ke ĉiu kompromisanta ja paŝas komunrange al abismo: ĉu la Holokaŭsto, ĉu alia, kiuj abundas en nia tempo de hanta sorteco.

Alen Kris

Gasti en infero


printempo 2005

Se ĉi-jare vi legos nur unu romanon en Esperanto, tiu estu Sensorteco. Ĝi kaptos vin, subtile, ruze, nerimarkate — samkiel estas kaptita la 'heroo' de la romano: dekkelkjara hungara judo forportita al la infero de naziaj koncentrejoj.

La eventoj baziĝas almenaŭ parte sur la spertaĵoj de la aŭtoro, la 2002a nobel-premiito Imre Kertész, kiu mem kiel knabo trairis Aŭŝvicon kaj Buĥenvaldon. La romano do prezentas la koncentrejojn de interne, tra la okuloj de (el nuna perspektivo) naiva junulo, ĉiam preta fidi, neniam tute konscia pri apudaj hororaĵoj.

Karakteriza estas la nekompreno de la knabo, por kiu (almenaŭ komence) ĉio estas speco de bubeca aventuro. Poste, alvenante ĉe sia unua koncentrejo, la knabo miras pri la sunleviĝo; tiam 'estis bele kaj entute interese' (p. 69). La koncentreja doktoro, decidanta inter tuja morto aŭ la eblo ĝiskreve laboraĉi, vekas 'fidon… ĉar li aspektis bone, havis simpatian, longforman vizaĝon razitan' (p. 76). Entute la junulo, ŝafideto inter lupoj, sentas sin 'kiel gasto en la kaptitejo' (p. 88). Diable… gasti en infero.

Pro tio la romano katenas. Ĝi permesas eniron malantaŭ la kulisojn de la plej granda, ankoraŭ nekomprenebla tragedio de la 20a jarcento. Se vi kredas, ke vi jam satlegis, satspektis holokaŭstaĵojn, nepre tamen legu ĉi tiun romanon en la flue eleganta Esperanto-traduko de István Ertl.

Paul Gubbins

Gvidlibro al la vivo de homo

Sensorteco estas romano kun membiografia fono, kie Imre Kertész prezentas al ni la travivaĵojn de 15-jara junulo György Köves dum 1944-45, ekde la tago kiam oni vokas lian patron al "laborservo" en Germanio, ĝis la tago kiam li mem revenas en Budapeŝton el la koncentrejo Buchenwald. Ĝi estas la plej konata verko de Kertész, kiu en 2002 ricevis nobelpremion. En 2003 aperis bonega Esperanta traduko de István Ertl.
La plej rimarkinda afero de ĉi romano estas ĝia stilo, kiu senkompromise volas peri al ni la sintenon kaj perspektivon de la juna protagonisto. Tiu dekkvinjarulo rigardas la mondon, la homojn, la personajn spertojn proksimume kiel faras junaj infanoj: ĉion li alfrontas kun baza sento, ke tiel estas, do ne povas esti alie. Oni sciigas al li, ke li apartenas al malplivalora kaj krima raso, kaj poste oni tute logike traktas lin laŭe. Ĉio estas tia, kia ĝi povas kaj devas esti, kaj la ĉefrolulo mi-forme rakontas pri ĉiuj timigaj spertoj konkrete, senemocie, senjuĝe. La sentojn, analizadon kaj prijuĝojn devas aldoni ni, la legantoj, aŭ escepte iu alia persono en la rakonto, iu kiu ne travivis la samon:
"Kial vi diras, kara knabo mia – ekkriis li tiam, rande de senpacienciĝo, kiel ŝajnis al mi –, kial vi diras pri ĉio "kompreneble", kaj ĉiam pri aferoj kiuj tute ne estas tiaj?! – Mi diris: en koncentrejo ĉio tio estas komprenebla. – Jes, certe – li ripostis –, tie certe, sed... kaj li iom stumblis, hezitis – sed... nu, sed koncentrejo en si mem ne estas komprenebla!" (p. 192)
Oni ja povas diskuti, ĉu tiu emo trovi ĉion memkomprenebla estas trafa karaktero de dekkvinjarulo, sed eble pli grave estas, ke tio prezentas unu manieron rakonti pri spertoj alie nerakonteblaj, kiujn la legantoj ne povas facile kundividi. Rezignante la vastajn horizontojn, la superrigardon, la aŭtoro des pli elstarigas la absurdon de ĉiu konkreta detalo.
Mi supozas, ke Kertész tre konscie elektis rakonti ĉi tiel. Sensorteco estas la unua el tri verkoj, kie li traktas la spertojn en koncentrejoj, kaj en kiuj li elektis tre apartajn stilojn. Kadiŝo por nenaskota infano (Kaddis a meg nem született gyermekért) konsistas el longa monologo aŭ pensofluo, kaj en La fiasko (A kudarc) li eĉ aplikas plurajn malsamajn stilojn, interalie tiun de maljunulo pedanta sed tre distriĝema.
Post la forveturo de lia patro, György kun aliaj judaj knaboj devige laboras pri masonado en bombita petrolrafinejo apud Budapeŝto. Kaj jen, iutage, oni kaptas kaj forveturigas ilin, laŭdire al laboro en Germanio. Sed ankaŭ tiu elĉerpa transporto per brutvagono al nekonata celo estas priskribita kvazaŭ logika ĉenero en la sinsekvo de travivaĵoj:
"Same kiel pli frue en la doganejo aŭ laste en la brikfarejo, ankaŭ en la vagonaro la tempo devis esti iel pasigita. Tamen, tio estis nun eble iom pli malfacila, pro ĉio kion aldonis la cirkonstancoj, kompreneble. Aliflanke la konscio pri celo, la penso ke ĉiu etapo plenumita eĉ plej malrapide, kun plej ĝenaj ŝoviĝoj, moviĝoj kaj senmoviĝoj, finfine proksimigas nin al ĝi, helpis nin elteni la zorgojn kaj problemojn." (p. 66)
Kaj jen oni atingas tiun celon – Auschwitz-Birkenau. Kun ioma miro György rigardas la "kondamnitojn", trovante ilin forpuŝaj, dum la germanaj SS-soldatoj impresas lin pli bone. Kaj li marŝas plu kun la aliaj en la koncentrejon:
"Tie antaŭe atendis nin ĉiujn – laŭ nova konfirmo – bano, sed unue, kiel mi eksciis, ankaŭ doktora inspekto. Estis dirite, sed ankaŭ mi mem evidente facile komprenis, ke temas pri iaspeca revizio, ekzameno pri taŭgeco, tute memkompreneble, rilate la laboron." (p. 73)
Iom post iom li lernas pli multe pri "la kutimoj" en Auschwitz. Per unusekunda ekzameno medicina li estas elektita inter tiujn, kiuj rajtos labori. Ili venas en duŝejon, kie ŝprucas akvo el la duŝiloj, sed poste ekscias pri alia duŝejo, kie anstataŭe fluas gaso por tiuj, kiuj estis taksitaj ne labortaŭgaj. Kaj li imagas, ke
"la afero ja ne povis okazi tre malsame. Devis esti aranĝita, tute probable, ia kunsido, por ne diri ia kunŝovo de kapoj, kompreneble ne inter lernejanoj, sed inter plenkreskuloj de matura aĝo, eventuale aŭ eĉ, se bone pripensi, tute certe sinjoroj en digna vesto, kun cigaroj kaj dekoracioj, supozeble altrangaj estroj kiujn oni ne rajtas ĝeni dum ili kunsidas – jen kiel mi imagis. Unu el ili tiam elpensis la gason, alia tuj aldonis la banon, tria la sapon, kvara plie la florojn, kaj tiel plu." (p. 94)
Ĉar klasita kiel labortaŭga, György ne restas en Auschwitz-Birkenau, kiu estas neniigejo, sed venas al Buchenwald kaj pli malgranda koncentrejo en Zeitz. Sed tiu mallonga trapaso tra Auschwitz permesas al la aŭtoro priskribi la koncentrejan vivon kvazaŭ per "fotonegativa metodo". La kondiĉoj en la aliaj koncentrejoj, en si mem ekstreme teruraj, elstaras kiel relative favoraj kontraŭ la fono de neniigejo. Kertész eĉ ofertas al ni la eblon amare rideti, donante la jenan kvazaŭ turisman enkondukon al la nova loko:
"Buĥenvaldo situas en regiono de montoj kaj valoj, sur kresto de altaĵo. Ĝi havas puran aeron, kaj la okuloj trovas ĉie plezuron en la varia pejzaĝo, arbaroj ĉirkaŭaj, la ruĝaj tegoloj tegmentaj de la vilaĝaj domoj en la subaj valoj. La banejo troviĝas maldekstre. La kaptitoj estas plej ofte amikemaj, kvankam en iel malsama maniero ol en Aŭŝvico." (p. 103)
Oni povus pensi, ke li verkis "gvidlibron al koncentrejoj", sed pli ĝuste lia romano estas gvidlibro al la vivo de homo.
En Zeitz kaj Buchenwald György pasigas monaton post monato dum sklavlaboro, mistraktado kaj malsato. Li zorgas ĉefe pri tio, ĉu vespere estos ia densaĵo en la supo, kaj sopiras pri iu tempo inter la supo kaj la vespera apelo. Li ekhavas vundojn aŭ abscesojn kaj trafas en diversajn flegejojn de la koncentrejoj. Pro hazardo aŭ eble eraro li fine venas en pli bonan flegejon, kie troviĝas ĉefe politikaj malliberuloj, pli bone nutrataj ol la judoj. Kaj li alfrontas tiun neklarigitan bonŝancon kun la sama sinteno, kiel li trairis ĉion antaŭan:
"Mi povas diri: post certa tempo oni povas alkutimiĝi eĉ al mirakloj." (p. 175)
Militfine la koncentrejo liberiĝas, sed por György la ĉefa zorgo restas, ĉu estos vespera supo aŭ ne. Post iom da tempo tamen iu kolektas aron da samlandanoj por iele-trapele reiri al Hungario.
"La vivo – li aldonis – estas daŭrigenda, kaj efektive, ni fakte apenaŭ povus fari alie ol ĝin daŭrigi, akceptinde, se jam tiel okazis ke ni entute havas la eblon tiel fari, kompreneble." (p. 185)
Do li revenas en Budapeŝton. Tie, en kelkaj renkontoj, ni atingas iel la kernon de ĉi tiu libro. Hazarde renkontita ĵurnalisto klopodas konvinki lin, ke indas verki artikolojn pri liaj travivaĵoj, sed la spertoj de György ŝajnas kvazaŭ netradukeblaj al la eksteruloj. La ĵurnalisto jam anticipe decidis, kion signifas vivi en koncentrejo.
"Ĉu ne kiel inferon – li demandis – oni devas imagi koncentrejon? – kaj mi respondis, desegnante dume per la kalkano kelkajn cirklojn en la polvo, ke ĉiu rajtas imagi tion laŭ siaj kapabloj kaj bontrovo, sed miaflanke, ĉiaokaze, mi povas imagi nur la koncentrejon, ĉar ĝin mi iugrade konas, sed la inferon tute ne. – Sed se vi tamen imagus la inferon? – li insistis, kaj post kelkaj pluaj cirkloj mi respondis: – Tiam mi imagus ĝin loko kie ne eblas enui –; ĉar aliflanke, mi aldonis, en koncentrejo eblis, eĉ en Aŭŝvico – nu, kompreneble, ĉe plenumiĝo de kelkaj kondiĉoj." (p. 193)
Je la sama Budapeŝta renkontiĝo okazas ankaŭ tre grava dialogo, kiu vekis certan atenton kaj diskuton:
"Tamen – li daŭrigis – plej gravas ke ĝi pasis, finiĝis, kaj, montrante kun sereniĝanta vizaĝo la domojn preter kiuj grince pasis nia tramo, li demandis scivole: kion mi sentas nun, denove hejme, vidante la urbon kiun mi forlasis? Mi diris al li: – Malamon. – Li eksilentis, sed baldaŭ rimarkigis ke, bedaŭrinde, li devas kompreni mian senton. Cetere, laŭ li "en konkreta situacio" ankaŭ la malamo havas sian lokon, sian rolon, "eĉ utilon", kaj li supozas, li aldonis, ke ni samopinias kaj ke li bone scias kiujn mi malamas. Mi diris al li: – Ĉiujn." (p. 192)
Eblas vidi en tiu dialogo plurajn fundojn. Ĝi povas esti diskuto pri politikaj, moralaj kaj eĉ estetikaj valoroj, ekzemple en la tielnomataj socialismaj landoj, diskuto ankoraŭ tre aktuala en 1975, kiam aperis la verko. Kaj ĝi estas forta refuto al la ofta emo simpligi demandojn pri kulpo pro historiaj krimoj, ekzemple akuzante unuopan nacion.
Kaj jen alia grava dialogo, ĉi-foje kun iamaj najbaroj, pri la eblo plu vivi aŭ "komenci novan vivon":
"Antaŭ ĉio alia – li diris – vi devas forgesi la hororaĵojn. – Mi demandis, ĉiam pli surprizite: – Kial? – Por ke – li respondis – vi povu vivi –, kaj sinjoro Fleischmann kapjese aldonis: – Vivi libere – post kio kapjesis la alia oldulo kaj aldonis: – Kun tia ŝarĝo ne eblas komenci novan vivon –, pri kio li iugrade pravis, mi devis agnoski. Nur ke mi ne tute komprenis kial ili deziras ion kio estas neebla, [...] Novan vivon – mi opiniis – mi povus komenci nur se mi naskiĝus denove, aŭ se mia menso estus trafita de ia lezo, malsano aŭ io simila, kion, espereble, ili ne deziras al mi." (p. 199)
Grava sperto kaj konkludo de la juna protagonisto estas, ke la aferoj ne simple okazis al li, kiel "sorto", sed ke li same kiel ĉiuj aliaj homoj kunagis, plenumis paŝon post paŝo. En tiu fakto troviĝas ĝuste la "sensorteco" de li kaj de ni. Tio donas al ni respondecon pri niaj agoj kaj iasencan liberecon. Estas ja malfacile akcepti, ke tio validas ne nur pri la murdistoj, sed eĉ pri la malliberuloj de koncentrejo, kaj evidente ĝi estas mesaĝo kiun György en la rakonto ne sukcesas transdoni al la eksteruloj.
"– Sed kion do ni estus povintaj fari?! – li demandis kun duone incita, duone plenda mieno. Mi diris al li: nenion, kompreneble; aŭ – mi aldonis – kion ajn, kaj tio estus same sensenca kiel tio ke ni nenion faris, denove kaj tute kompreneble." (p. 200)
"se ekzistas sorto, tiam ne eblas libereco; sed se – mi daŭrigis mem pli kaj pli surprizite, ĉiam pli fervore – sed se ekzistas libereco, tiam ne estas sorto, aŭ pli bone dirite – mi haltis, sed nur momente, por reakiri spiron – pli bone dirite ni mem estas la sorto – mi komprenis subite en tiu momento, sed kun tia klareco kiel neniam antaŭe." (p. 201-202)
Laŭ mia opinio, la romano Sensorteco antaŭ ĉio estas grava elmontro de la absurdo en certa sinteno de eksteruloj, la ideo ke necesas aŭ entute eblas "forgesi la hororaĵojn", "komenci novan vivon", la emo difini certajn spertojn kiel "inferon", la opinio ke "ĝi pasis, finiĝis", la ideo ke homo estas nura objekto de "sorto". Ĉio ĉi estas nur trukoj por forbari de ni la krudan veron, ke tiujn krimojn faris homo al homo, kaj ke ni ĉiuj povas iĝi viktimoj – aŭ ekzekutistoj – "ĉe plenumiĝo de kelkaj kondiĉoj". La fakton, ke ne estas tre longa paŝo de viktimo al ekzekutisto, Kertész traktas en La fiasko, la dua el tri verkoj pri "la neniigo". En nia epoko de terorismoj privata kaj ŝtata tio devus ne esti surprizo.
La knabo György tute prave konstatas, ke necesas pluvivi la saman vivon, ke nenio finiĝis, ke ne eblas nek indas forgesi, kaj ke li restas la sama individuo kiel antaŭe. Ĝuste pro tio, mi trovas la du antaŭparolojn de ĉi Esperanta eldono tre interesaj. En la unua, la Hungaria ministro pri kulturo Gábor Görgey diras al Kertész, ke "infer-iro kiel la via superas ĉian imagon" (p. 7). Fakte, laŭ mi, la tuta libro estas provo diri la malon! Kaj en la dua, Humphrey Tonkin ĉi tiel prezentas la supre cititajn frazojn pri malamo: "Demandite, post sia reveno al Hungario, pri siaj sentoj koncerne la germanojn, la rakontanto respondas nur per la simpla vorto 'Malamo', kaj ne deziras, nek verŝajne kapablas, paroli pri siaj spertoj – ĉar paroli estas klarigi, estas dignigi" (p. 10-11). Tiu kruda misinterpreto, kiu montras ke ne necesas esti legipova por iĝi literaturprofesoro, jam estas kritikita de antaŭaj recenzantoj. Mi konstatas nur, ke ankaŭ ĉe la fino de sia frazo Tonkin asertas ion, kio rekte kontraŭas la romanon de Kertész – "ne deziras [...] paroli". Male, fakte, la reveninta György ja volas rakonti, sed konstatas
"ke ili volas nek kompreni nek akcepti, kaj tial fine, preninte miajn sakon kaj kaskedon, post kelkaj konfuzaj vortoj kaj movoj, meze de nefinita gesto kaj de suspendita frazo, mi foriris." (p. 202)
Tute same, Imre Kertész volis rakonti, sed longe renkontis ĉefe indiferenton kaj malaŭskultemon, ĉar la potenculoj opiniis, ke necesas forgesi kaj komenci novan vivon!
Do ni ne petu de tiu 15-jara knabo, nek de la maljuna aŭtoro, ke ili klarigu hororaĵojn de la infero. Ni ne petu ilin "dignigi" sin. Ni akceptu, ke ili rakontas siajn spertojn siamaniere, kiel ili alfrontis kaj travivis ilin, paŝon post paŝo, kaj kiel tiuj spertoj restis en ili kaj formis ilian pluan vivon.

Sten Johansson

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.