La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sojle de la klara temp'

  • Author: Kaj Tiel Plu
  • Original language: kataluna, kastilia, okcitana
  • Illustrator: Marta Ricart i Masip
  • Kind: CD, music
  • Availability: Sold out
  • Price: ±€16.30
  • Year of publication: 2000
  • Format: kompakta_disko
  • Description:
    1. Cantiga
    2. Kiam najtingalo kantas
    3. Sojle de la klara temp'
    4. Malfermu belulino
    5. Al fianĉ'
    6. Adiaŭ birdeto mia
    7. La pasero
    8. La brasikoj
    9. En la fronto de Gandesa
  • Runtime: 30 min
  • Width: 140 mm
  • Height: 125 mm
  • Weight: 80 g
  • Notes: kun tekstlibreto
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Enkonduko al la arto trubadura

Naŭ-kataluna ensemblo, Kaj Tiel Plu, prezentas naŭ kantojn flute kaj mandoline, perkute kaj violone, violonĉele kaj, evidente, voĉe. Temas pri kantoj grandparte mez-epokaj, el la tempo trobadora aŭ trubadura, ĉefe katalunaj kaj okcitanaj, sed ankaŭ po unu kastilia, sefarda kaj judkataluna, kaj eĉ unu popolkanto el la hispana interfrata milito (1936-1939). Korteza amo estas la komuna temo, kaj sendube tiu ĉi disko tre taŭgas kiel esperanta enkonduko al tia kaj tiama muziko por personoj, kiuj ĝin ne konas. Apud la kantata esperantigo, en la kajero legeblas la tekstoj en la originalaj lingvoj. Videblas, ke foje oni tradukis maltro fidele kaj tro rapide (ekzemple, „paflineo”; anstataŭ „paflinio”, aŭ versfina apostrofita akuzativo).

Jorge Camacho

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.