La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dolĉe-amare

  • Verkinto: Emile Van Damme
  • Ilustrinto: Emile Van Damme
  • Speco: originala verko, poezio, Stafeto, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €5.00
  • Eldonjaro: 1990
  • Formo: libro vinktita
  • Priskribo: Poemaro pri la naturo, la viv-medio, la psika sano de la homoj per ĉiutagaj vortoj kiuj tuj trafas la kernon.
  • Paĝoj: 88
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Stafeto n-ro: 12
  • Pezo: 88 g
  • ISBN: 90-71205-38-X
  • Recenzo:
    • De Krys Ungar: Preter la normala vivo
    • De Antonio Valén: Steletoj anstataŭ ŝtonoj
    • Tiuj ĉi poemoj rekte trafis min sur la stomaknervoj - t.e. ili forte efikis al mi pro sia forta interplekto de vizio, simbolo kaj formo. (William Auld)
    • Ĝi estas unu el miaj plej favorataj libroj. (Rejna de Jong)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Preter la normala vivo

El la ĉapitro-titoloj oni povas tuj konstati la gamon de la temaro de Emile Van Damme. Egocentre ĝis Kosme, kaj inter tiuj polusoj: Socie, Pejzaĝo, Diverse kaj Sarkasme. Van Damme verkas el la vidpunkto de tiu, kiu staras pretere de nia „normala" vivo, kaj en tiu „normaleco” trovas malmulton por laŭdi. Tiel. Socie interalie prezentas al ni la minacan figuron de la „bankiero-araneo", niajn „proprajn Ĉernobilojn”, la elektopolitikon de amaskomunikiloj, kaj la elinferaj bildoj de Brabanta pejzaĝo I=III, kiuj temas, tamen, ne pri la infero, sed pri nia tro homa mondo. Van Damme en siaj verkoj okupiĝas ĉefe pri la sociaj rilatoj inter homoj, la rilatoj inter homoj kaj la naturo, kaj la rilatoj inter la homo kaj sia propra personeco, ĉi-lastan temon li traktas „egocentre" sed ne egoisme. En tiu ĉapitro, mi tre ĝuis la sarkasmon de Freŭdismo kaj mi simpatiis kun la deklaro en Homo. ke „homo povas vivi nur per defio".
La poemoj estas plejparte liberversaj, kaj sukcesas preskaŭ ĉiam trovi siajn proprajn ritmojn kaj muzikon, lli estas foje tre simplaj (Via nomo), foje enigmaj (La kristalfiŝo). Parenteze, Kokinbredejo estas ĝis nun la sola „konkreta" poemo, kies celon mi komprenas. Miaj du plej preferataj poemoj, el vidpunkto stila, estas La saksofono kaj Marilyn Monroe. Per la unua, la poeto sukcesas iomete simpatiigi eĉ al ĉi tiu ĵazmalamanto la allogon de tiu muzikformo. La saksofono ĉefrolas ankaŭ en la dua, kiu estas tre bona versa muzikportreto kaj elegio pri la malbonsorta stelulino.
La libro legindas, pro siaj riĉa temaro kaj pensigaj observoj. Tiuj, kiuj simpatias kun la verdula politiko de Emile Van Damme povas trankvilkonscience aĉeti la poemaron, ĉar ĝi estas presita, laŭ peto de la aŭtoro, sur neblankigita reuzpapero.

Krys Ungar

Steletoj anstataŭ ŝtonoj


1993

Dolĉe-amare bele titolas grizecan poemaron. Bedaŭrinde, relative bonaj sociaj temoj ne sufiĉas por verki bonan socian poezion: la aŭtoro neglektas forman poluradon kaj ŝajne ne scias ke sen form(al)o kaj ritmo ne eblas poezii. Poemoj estu iom oblikvaj, malkiel ĉe Van Damme, tro rektaj, tro senperaj – tro prozaj. La libro aspektas kiel prozo aŭ – pli precize – kiel misverkita/misfabrikita poezio. Bonaj poetoj allasas ununuran intonacion, ununuran legomanieron, ununuran disversigon, sed multaj poemoj en Dolĉe-amare dismeteblas laŭ via prefero kun la sekva intonaci-modifo. La sola kaj tre ofta sintaksa akrobataĵo konsistas en metado de la subjekto finen de frazoj. Kie la vort-kareso, fajlado, cizelado? Kie la vort- kaj sintaks-ekspluato cele al belo?

La aŭtoro nereteneble amatoras. La verkista tekniko pli ol travideblas (ekz. Via nomo, p.36; Moris" Baranoviĉ", p.37), kaj tion ni povas nur bedaŭri: Ĉernobil (p. 44) kaj L"imago (p.17) estas veraj (kaj belaj!) poemoj en prozo, arbitre dishakitaj de la aŭtoro. Almenaŭ du aliaj poemoj el Dolĉe-amare tre poeziecas: Sunsubiro (p.52) kaj Sunsubiro aŭtuna (p.53). Ili montras la vojon al estonta pli profesia Van Damme. Ankaŭ Kokinbredejo (p.31) kaj Socia hierarkio (p. 40) estas du vere bonaj sociaj poemoj . . . sed venis fino al lia latino. Aliaj sociaj poemoj en la libro facile idealigas la suferantojn per kontrastoj iel artefaritaj (Sidante antaŭ glaseto, p.38; Bilardĉampioneco, p.39; L'enmigrinto, p.45), aŭ per Baghy-eca siropismo (Fe-fabelo, p.62).

Emile Van Damme iel sugestas pri la franca poeto Jacques Prévert, sed sen vort-ludoj kaj tekniko. Nia originala poeto ne atingas la postulendon, ĉar li verkas tro haste, tro senpolure: "Sistemon, poet', sistemon/ Unue la ŝtonojn nombru/ Nur poste kalkulu stelojn". Domaĝe!

Antonio Valén

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.