La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Enlumas min senlimo
Itala poezio de la dudeka jarcento

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Por intelekta fotostreĉo

Unue, mi estis iom perpleksa, legis ie-tie, iom febre kaj duonkomprene. Poste, dum atenta, laŭorda tralego, malrapida, kaj ofte kun plurfoja relego de ia ero, mia embaraso malaperis. En ĉiu nacia lingvo ekzistas poeziaj perloj, kaj poeziamanto ĝojus vidi ŝatatajn tekstojn en adekvata vesto alilingva. Sed ve, la pliparton li konsideras apenaŭ tradukebla. Post vana provo li rezignas pri traduko, kaj rezignacie prenas jam pretan, originalan poemaron. Jen Drezen kaj Boulton, jen Kalocsay, Auld, Maŭra, Kurzens, Sadler, de Kock, Piĉ. Kaj multaj aliaj. Oni elektas iun aŭtoron kaj, per ties verko, sin plezurigas per difinita temo, difinita etoso. Jen nun io tute alia: antologio de 34 diversaj, samlandaj poetoj. La volumo sekvas al la „Itala Antologio" (Giordano Azzi, 1987), kiu pritraktas la literaturon (poezion kaj prozon) ĝis la komenco de nia jarcento. Ĉi nova antologio volas doni supervidon pri la plej gravaj italaj poetoj de la nuna jarcento. Ĝi estas sistema kolekto de poeziaĵoj, kun biografiaj notoj pri la aŭtoroj, plejofte ilustritaj per desegnita portreto. Tiel ĝi taŭgas por interesiĝantoj kaj studantoj de la itala literaturo. Neeviteblaj estas influoj de katolikismo kaj faŝismo. Ni renkontas ankaŭ futurismon kaj hermetismon. Por multaj el tiuj poemoj mi ne havas afinitecon. Kelkaj, nur du- aŭ triversaj, unufrazaj versaĵoj, pro sia mallongo apenaŭ meritas la nomon „poemo”. La titolo de la libro formas la kompletan tekston de unu el ili. Koncerne pli frue eldonitajn poemarojn, mi miras, trovante erojn el „La Doloro” de Ungaretti, sed - kial? - ne el „Blinda ermito” de Maurizio Caprile, tradukita de Mauro Nervi. Pri tiu poeto mi nun ankoraŭ nenion scias. La kovril-foto - ĉielo kaj maro, post busto de virino kiu eble banos sin - aspektas kiel frontpaĝo de somera vojaĝkatalogo; sed la enhavo postulas plenplenan intelektan fortostreĉon. Por kiu oni trovos tempon eble ĝuste nur dum ferioj? Vidi, taŭge esprimitaj de alia, proprajn spertoj, ĉiam donas plezuron. Tian libron oni posedu, ĉar nur plurfoja lego de poemo rivelas ĝiajn belaĵojn, ĝian belecon.

Christian Declerck

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.