La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Urbano

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Albumo simpla, sed simpatia


2011. №6 (200)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-inic1.htm

UrbanoLa aŭtoron de tiu ĉi disko, francon Eric Languillat, loĝantan en Germanio, mi, verdire, neniam antaŭe renkontis en la muzika parto de Esperantujo, kvankam laŭ la informoj de Vinilkosmo li koncertas kaj kreas jam de 2003. Certe, tio estas mia miso, tamen ankaŭ avantaĝo, ĉar mi nun povas prezenti miajn impresojn pri la albumo sen antaŭaj kaj fonaj (mal)preferoj.

La muzika ĝenro, prezentita en la albumo, estas originala kaj iom malfacile difinebla. Jes ja, estas elektronika muziko, sed ne brua, ne laŭta kaj ne pordanca. Jes ja, sonas kelkaj hiphop-similaj eroj kaj motivoj, sed tute ne insiste. Foje aŭdeblas rokaj elementoj, sed svage kaj tute ne skue. La melodioj (ni uzu tiun vorton) estas simplaj kaj malgrand-diapazonaj, plejparte — eĉ recitativecaj. Ĉio ĉi sume pensigas min pri iu ritma variaĵo de la speco, iom simila al tio, kion oni nomas “ambient”-muziko: agrabla, ŝveba, iom diafana sono, kiu povas servi kiel bona fono sen altiri tro multe da atento al la melodio kaj la vortoj mem — kaj al tiu bazo la aŭtoro jen kaj jen aldonas kromajn elementojn. Malgraŭ la “diafaneco” de la sono, tute ne ĉiuj komponaĵoj sonas malstreĉige — foje aperas eĉ iom agresa tono, tamen ĝi ne multe premas la aŭskultanton. La komponaĵoj estas riĉaj kaj variaj harmonie, tial entute impresas tre bone eĉ malgraŭ la sufiĉe rimarkebla ĉeesto de pesimisma/minora tono kaj relativa stila malvarieco de kanto al kanto.

La tekstoj estas sufiĉe altkvalitaj kaj interesaj. La temaro de la kantoj koncernas ĉefe la amajn aferojn (tamen pritraktas ilin per sufiĉe nebanala maniero kaj ankaŭ sen tro da malklaraj metaforaj aludoj) kaj aktualajn problemojn de la homa socio (kiel senrespondeca vivmaniero k. a.). Gramatike la tekstoj bonas (mi trovis nur unu evidentan misuzon de la akuzativo kaj unu stilan malglataĵon); la prononco estas sufiĉe klara.

La plej evidenta stranga apartaĵo de la albumo, laŭ mi, estas la miskongruo inter la seriozeco de la tekstoj kaj ioma senzorgeco de la muziko. La tekstoj kaj la muzika akompano kvazaŭ vivas siajn proprajn vivojn sen klara kunlaboro kaj interdependeco. Koncerne kelkajn erojn de la albumo eble indas paroli eĉ pri la “poezia teksto, voĉlegita fone de muzika akompano”. Tiun impreson plifortigas ankaŭ la plenum-maniero de la kantisto, kies voĉo ne estas forta kaj foje sonas preskaŭ kiel duonflustro. Tamen, la fina rezulto — nebanalaj tekstoj kantataj/legataj fone de ne tro agresa elektronika muziko — kiel tuto estas tamen plaĉa.

La diskon akompanas tekstolibreto; sur la disko mem oni povas trovi karaokeajn versiojn de ĉiuj kantoj, pdf-version de la tekstolibreto kaj muzik-videon por la kanto Berlino sen vi (tre simple faritan, sed iom filozofie kortuŝan). Kiel apartan donacon oni povas trovi ankaŭ naŭ mp3-dosierojn kun la malnovaj kantoj de la artisto.

La ĝenerala impreso pri ĉio aŭskultita (se formeti la penojn percepti aparte la muzikojn, la tekstojn kaj la ceterajn elementojn) estas ja tre pozitiva. La disko certe plaĉos al tiuj, kiuj ŝatas foje simple aŭskulti muzikon sen dediĉi al ĝi tro multe da mensa atento. La relativa simpleco de la albumo neniom malutilas al ĝia ĝenerale tre bona sono.

Paŭlo Moĵajev

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.