La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Komerca Terminaro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Utila verko kun aĉa makulo

15 jarojn post la intertempe elĉerpita Internacia Komerca Ekonomia Vortaro de Muniksma (IKEV) el la jaro 1974 denove aperis ekonomia vortaro, nome la Komerca Terminaro (KT). Ĝia celo ne estas tiom pretendema kiom IKEV kun ties 2812 terminoj en naŭ lingvoj kaj nocio-difinoj en la angla kaj Esperanto. Male KT „nur" tradukas al Esperanto ĉ. 850 „ŝlosilvortojn en internacia komerco” kolektitajn en kvinlingva listo de la Internacia Komerca ĉambro en Parizo. Aldoni plian lingvon, nome Esperanton, al tia listo sen difinoj estas tikla afero, pri kio jam atentigas la antaŭparolo: „Tre ofte la baza angla termino estas ambigua kaj la adekvataj terminoj de la lingvoj germana, hispana, franca kaj itala ne montras ĉiujn sencojn de la angla, aŭ ilia enhavo eĉ diverĝas de lingvo al lingvo.” Tiakaze la tradukintoj ofte devis elekti kompromisan Esperanto-terminon, kiu „averaĝe” trafas la celitan nocion. Eble tial sur la kovrilo de la terminaro troviĝas la rimarko „proveldono”, ĉar la kunlaborantoj opinias ĝin nur unua paŝo al iam verkota difino-vortaro. Bedaŭrinde la enkonduko ne klarigas, kio estas la prova aspekto de la terminaro. Precipa manko en la nuna formo estas, ke la verko ne havas indeksojn. Tial ĝi apenaŭ estas uzebla por legantoj, kiuj ne regas la anglan.

„Superflua” litero?
Jam ĉe supraĵa rigardo oni konstatas plian gravan makulon, nome ke KT insiste neuzas la literon „ŭ”, ekzemple en n-roj 600 „antaŭpagita”, 603 „fraŭdo” k.a. Por mi tio simple estas nekomprenebla kaj nepardonebla. Kio, je mil diabloj, Esperanto gajnas, se ĝi perdas la literon „ŭ”? Tiu malŝato de „ŭ” ĝis nun ŝajnis nur persona kaprico de iu Akademiano, kiu jam delonge verve maluzas ĝin, malgraŭ la fakto, ke li kiel Akademiano devus „konservi kaj protekti la lingvon Esperanto laŭ ĝia Fundamento”. Nu, tiu sama Fundamento konas tiun ĉi literon ŭ. Jam tio devus sufiĉi „konservi kaj protekti”, aŭ pli simple, uzi ĝin. Se la publiko ĝis nun ignoris tiun kapricon de Akademiano, la - cetere tute superflua - afero komencas ĝeni, kiam ĝi penetras la vortarojn kaj terminarojn. Tio des pli, ke alia Akademiano estas listita sub la kunlaborantoj. Ĉu tiuforma publikado okazis kun lia scio kaj aprobo? Kaj se jes, ĉu el tio oni rajtas konkludi, ke tio estas aktuala lingvopolitiko en la Akademio? Ĉu oni de tie baldaŭ proponos la forigon de pliaj „superfluaj" literoj, ekz. de la „ĥ”, kaj poste la forstrekon de ĉiuj aliaj diakritaj literoj?
Denove: Kion oni, ĉu Akademiano, ĉu „ordinara esperantisto", esperas gajni per forigo de „ŭ”? Tia lingvo-politiko ne estas tolerebla. Jam pro tio la terminaro nur povas esti „prova”.
La proponitaj terminoj cetere ĝenerale estas taŭgaj. La tradukintoj uzis nur malmultajn neologismojn, signitajn per „(N)”. En fina eldono tamen ekzakta klarigo de tiu simbolo estas aldonenda. Ekzemplo de bona termino-kreo estas „lizingo" (n-ro 471) por la angla leasing. Ĝi estas nek ordinara luo, nek farmo, nek lu-aĉeto, sed speciala formo de luo kun riskodistribuo simila al tiu de vend-kontrakto, kaj kun aĉet-opcio. Evoluigita en la usona juro kaj transprenita en multajn aliajn jur-sistemojn, ĝi estas kontrakto-formo kun propraj ecoj kaj tial ricevu propran terminon.
Mi eĉ jen kaj jen aŭdacus proponi pliajn fakajn neologismojn, ekzemple „preskripta tristo” por n-ro 483 limitation period, kiel ĝi aperas en la 1989a listo de Perkomputora Termino-Kolekto (Pekoteko) de Akademiano Eichholz. Pri kelkaj tradukoj oni certe ankoraŭ devas diskuti. Anstataŭ „leĝaro pri kartelo” por anti-trust law (n-ro 467 b) mi dirus „kontraŭkartela juro” aŭ „kontraŭmonopola juro”, ĉar tiu problemaro ne en ĉiuj ŝtatoj ekskluzive estas regulita per parlamentaj leĝoj. N-ro 502 „ŝipmanifesto” ne estas komprenebla sen la tradukoj. „Manifesto” tie ĉi evidente estas uzata en alia senco ol ĝi estas difinita en PIV. Ankaŭ tiajn terminojn oni signu en la fina versio. In tort (n-ro 242) mi tradukus per „delikta respondeco” anstataŭ „eksterkontakta”. La uzo de respondeco/responseco/responso ankoraŭ devas esti harmoniigita.
Malgraŭ ĉiuj pridiskutindaj punktoj kaj la „ŭ”-manko oni konklude devas konstati, ke la Komerca Terminaro estas aplaŭdinda kontribuo al la faka lingvaĵo de Esperanto. Necesas nun krom korektojn precipe aldoni difinojn kaj indeksojn. Tio okazu prefere laŭ la Pekoteko-sistemo, ĉar tiu ĉi ne nur zorgas por unueca traktado de terminaroj, sed ankaŭ ebligas facilan interŝanĝon de opinioj pri terminaraj problemoj kaj la aŭtomatan kreon de la indeksoj.

Bernhard Pabst

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.