La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La monto

  • Verkinto: István Nemere
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro kudre bindita ±€9.00
  • Priskribo: La kvina facilstila originala romano de la konata verkisto, pri mistera malapero de kvar soldatoj kaj la deveno de la perforto.
  • Paĝoj: 166
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1984
  • Pezo: 205 g
  • ISBN: 963 571 140 9
  • Recenzo:
    • De Alen Kris: Intimaj bildoj kaj sociaj atencoj
    • De Don Harlow: La monto
    • De Sten Johansson: Utopia monto
    • De Ruselo (Pollando): La monto de Istvan Nemere
    • De Aleksandr Mikiŝev: La monto
    • De Lidija Jerofejeva (Montaro): La Monto
    • La Monto: La Monto estas la loko, kie loĝas la homoj-laboruloj malproksime de la civilizacio. Ĉi tiu historio pri la majoro Reman kiu surgrimpis la Monto por trovi de kvar soldatoj suprenirintaj al la Monto kaj ne revenintaj suben. Paralele en la romano ankaŭ oni povas trovi priskribon belegan naturon nekutiman por ordinaraj homoj, la naturan mondon de la montanoj.
      Mi deziras al geamikoj tralegi ĉi tiun libron. (Nordano - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2015)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Intimaj bildoj kaj sociaj atencoj

Publikigita ĉe
Sezonoj
esperanto.net/literaturo/sez/nemrecsez.htm

Viro suferas pro la morto de sia amatino, obstina oficiro esploras sur la loko la sorton de kvar malaperintaj soldatoj. Jen unufraze la konsistoj de du lastaj libroj de I. Nemere. Tiuj libroj lasas buntajn impresojn kaj kvankam plu mi esence atakos la fekundan hungaron, mi volas dekomence marki liajn evidentajn meritojn.

Mi legis plurajn modernajn romanojn verkitajn en lingvoj kun grandaj beletraj tradicioj, kaj sen hezito mi povas konstati – ilia meza nivelo ne superas tiun de la verkoj de Nemere. Mi nete simpatias certajn sentojn, protagonistojn, la humanan nuancon de certaj iliaj rezonoj.

Kaj tamen mia ĝenerala impreso ne estas plaĉa. Efektive bonaj estas iuj protagonistoj, sed kion diras al ni tiu bono krom simpla sinprezento? Estas bonaj, justaj rezonoj, sed la penso en la formo de pura rezono estas fenomeno ne beletra, scienctraktata. Ĉar la bona beletro estas ne pensoj, sentoj aŭ bildoj, aŭ ilia mekanika kombinado – ĝi estas bildoj ekscitantaj sentojn kaj pensojn.

Nemere fiaskas en tiu artifika tasko de krea transformo. En Febro li eĉ ne pretendas al io alia ol ordinara priskribo de situacio. Certe, sentoj ne mankas dum la lego, sed ilin provokas la temo mem: grava kaj intime dolora, kaj tre oportuna por aŭtora parazitumo. En tiuj okazoj oni bezonas talenton nur por konsekvencaj ekspozoj; iam tio sukcesas, se ne – helpas simbolaj kliŝoj (Mi treege deziregas vin, karega!).

En La Monto Nemere atencas ion pli seriozan ol simpla rakonto.Li montras al ni etan rustikan utopion kaj deklaras sian volon "enpensigi" la leganton. Ni vidas amikan senkonfliktan societon vivantan en rekta kontakto kun la naturo. Vere imponas tiu paca kruda vivo, ja ni tro bone scias la degeneron, kiun naskas ĉirkaŭ ni la civilizo. Sola detalo avertas la atenton – la proklamata principo, laŭ kiu "nur la intereso de la tuto gravas por ĉiu unuopa homo" (p.155). Tiu proklamo estas tro grava por ĝin preterpasi. Efektive, oni povus opinii ĝin logika absurdo: ja la tuto konsistas el unuopoj, do neglekto de tiuj neeviteble signifos ankaŭ neglekton de la tuto. Sed oni devas memori la terurajn konsekvencojn de politikaj spekuloj ĉirkaŭ tiu principo. Jes, mi vere enpensiĝis kaj pensis, interalie, ankaŭ pri Kamboĝo. Ja ankaŭ tie estis kreita sama modelo: "Komuna tero, komuna ĉio" (p.92). Oni scias kio sekvis – por "la intereso de la tuto" oni masakris duonon de la popolo.

Tiu monta idilio estas bona, sed ĝi eblas nur inter proksimaj amikoj, por etaj grupoj da volontuloj. Faru ĝin deviga kaj ĝenerala, kaj ĝi iĝos aŭtenta infero. Ĉar delikata komuna harmonio ne toleras iun devigon. Kaj kio do restas por granda socio, kiun principon ĝi povus proklami por esti se ne harmonia, do almenaŭ justa? Aŭ tio tute ne eblas en nia komplika neperfekta mondo? Inter centoj de proponitaj respondoj jen estas modeste la mia: la socio povus proklami la garantion elekti. Kaj fari la elekton ebla materie. Ja ankaŭ la monta komunumo ne estas ideala ĉar permesante la foriron, ĝi tamen prohibas eventualan materian separiĝon.

Kaj kion proponas la aŭtoro mem? Nature, li tute ne devas nepre doni la respondon. Sed li ne povas havi nek pozicion, nek rilaton. Se certe, li ne verkis pro merkantilaj motivoj. Mi ne aludas ke la krea fekundo de la fama romanisto ĝenerale stimuliĝas per mono. Probable ne. Ankaŭ probable pluraj liaj fuŝoj originas de la hasto. Same kiel la ripetoj – komparu, ekzemple, la scenojn de koito en la du romanoj. Ĝenerale, ĉe Nemere ne mankas pasaĵoj produktantaj neplanitan komikan efekton.

Fine, kelkajn vortojn pri la lingvo de la romanoj. Ĝi portas la komunajn pekojn de la e-ta literaturo, en kiu la nemotivita afiksado kaj la neglekto de gramatika koordino de tempoj estas, ve, tute kutima afero.

Alen Kris

La monto

Publikigita ĉe
The ELNA Newsletter, May-June 1987
esperanto.net/literaturo/dh/montrec.html -

Dum pluraj jaroj, la monto staris en regiono okupata de la malamiko. Poste dum kelkaj tagoj la fronto proksimiĝis al ĝia piedo, kaj granda batalo okazis apud nemalproksima vilaĝo. Tuj poste oni komisiis al kvar soldatoj, antaŭaj partizanoj nove rekrutitaj en la armeon, grimpi al la supro por kontroli pri kondiĉoj inter la preskaŭ nekonataj tieaj loĝantoj.

La kvar soldatoj neniam revenis, kaj kvar jarojn poste, longe post la militfino, oni sendis Majoron Reman por enketi pri la sorto de la perditaj soldatoj. Lia enketo inter la izolitaj vilaĝanoj, kaj la sorto de la soldatoj en ilia stranga societo, konsistigas la intrigon de ĉi tiu romano. La temo, aŭ temoj, kompreneble estas, kiel ordinare ĉe Nemere, pli vastaj: la komparo inter nia societo kaj tute primitiva, tamen unike sukcesa, societo; kaj la efiko de fremda influo je tiu lasta, precipe kun la ideo, ke "el perforto naskiĝas perforto".

Mi opinias, ke ĉi tiu estas pli frua romano de Nemere, eble verkita originale en la hungara kaj nur lastatempe esperantigita. Kvankam ne troviĝas indiko pri tio sur la titolpaĝo, la datoj "1979-1980" fine de la romano estas almenaŭ sugestaj. Cetere, la leganto baldaŭ rimarkas, ke la rakontmaniero estas pli facila -- pli "primitiva", se vi preferas, komencante komence kaj finante fine. La tuta historio rakontiĝas el la vidpunkto de Majoro Reman dum lia enketado inter la iomete malparolemaj vilaĝanoj.

La romanon mi trovis bone verkia, sed min iom ĝenis unu sufiĉe grava nekonsekvencaĵo. Nome, kial la vilaĝanoj tiom rifuzis klarigi al Reman la aferon pri la malapero de la soldatoj? Evidentiĝis, ke ili ne multe timas la leĝojn de la "subanoj" -- kaj ankaŭ montriĝis, ke ili sentas neniom da honto pri tiu afero. La sola pravigo por tio estas, ke se la vilaĝanoj frue klarigus, la romano estus nur 15-paĝa.

La prezento de la libro estas iom pli bela ol tiu de, ekzemple, Febroj; la kartona kovrilo estas pli fortika, kaj la bildo estas tre klare desegnita. Aliflanke, kelkaj paĝoj estas preskaŭ nelegeble palaj. Ankaŭ gregas la kutimaj preseraroj, kiuj amase difektis Febrojn. Aparte mislegiga estis tiu duobla eraro malsupre de paĝo 63: "La besto certe ekflavis la adoron de la ejoj..." (ekflaris la odoron?).

Sume: libro entute ne tiel bona kiel, ekzemple, La blinda birdo aŭ Febroj, tamen leginda kaj plezure legebla.

Don Harlow

Utopia monto


esperanto.net/literaturo/roman/libr/montrec.html

En kelkaj verkoj de István Nemere ripetiĝas variaĵoj de unu temo: iu viro faras ekspedicion, mision, al iu fermita mondo, kie oni vivas alimaniere. Eble la plej sukcesa ekzemplo de tiu temo estas La monto. En ĝi ni sekvas majoron Reman supren sur monton, mil metrojn super la ĉirkaŭa ebenaĵo. Li serĉas spurojn de kvar soldatoj malaperintaj surmonte en milito, kiu trapasis la regionon antaŭ kvar jaroj.

Jam komence ni ekscias ke ĉi monto "aspektas, kiel la montoj desegnitaj en infanfabeloj" (p. 5). Kaj vere estas io fabeleca pri ĉi mistera loko, kie manpleno da homoj vivas izolite de ĉiuj homoj vivantaj sube. Al ĝia supro kondukas nur unu pado, kiu sepfoje ĉirkaŭiras la monton antaŭ ol atingi la supran mondon. Kaj tie supre la homoj vivas en eta komunisma socio, en paco, konkordo, simpleco kaj vero.

Tiu ironieta priskribo tamen ne ĝuste resumas la rakonton. Male, la romano tre realisme, trankvile kaj senpatose scenigas la vivon de la montanoj. Ilia veremo ne estas tiel granda, ke ili tuj malkaŝas al majoro Reman, kio okazis al la kvar malaperintaj soldatoj. Dum semajna restado inter ili, nur iom post iom li ekkonas ilian vivon, palpesplorante ekscias pli kaj pli pri la dummilitaj eventoj, kaj fine komprenas kio kial okazis.

La rakonto estas simpla kaj malgraŭ fabelecaj kaj utopiecaj cirkonstancoj tamen aperas tre kredinda en ĉiuj konkretaj detaloj. Kaj da tiaj troviĝas amase. Nemere tre bone priskribas la vivon de la montanoj. Lia stilo ja kutime estas sufiĉe vortavara kaj lakona, kaj en ĉi tiu kazo ĝi neordinare bone konvenas al la arkaika-arkadia, simpla, honesta estado surmonta. La impreso estas, ke li portas nin ne nur mil metrojn supren, sed krome mil jarojn pasinten.

Ankaŭ pluraj el la homaj portretoj, same de la majoro kiel de kelkaj montanoj, estas vivaj, individuecaj kaj memorindaj. Ŝajnas ke la homspeco aperanta ĉi-romane aparte akordiĝas kun la priskribaj rimedoj de István Nemere.

Oni trovas ankaŭ en La monto lingvajn malglataĵojn tipajn de Nemere. Temas - eble pli ol en aliaj verkoj - pri nebone elektitaj vortoj, ekzemple "suflori" (p. 20) anstataŭ flustri, "kerno" (p. 12) anstataŭ semo, "glaciaro" (p. 76) anstataŭ glaciejo/glaĉero. Plue temas pri konfuzo de transitiveco - "elektra bulbo inundis ĉagrenan lumon" (p. 6) (= inundigis, disverŝis), "Glitas la ŝtonoj" (p. 65) (= glitigas, estas glitaj). Mankas subjektoj de frazoj - "Nenie vidis montanojn" (p. 61). Aperas plurfoje ĉarme konata hungarismo de vortordo - "La majoro staris longe, enmane kun malplena poteto" (p. 73). Esceptokaze eĉ preseraroj povas komike cerbumigi la leganton - "La besto certe ekflavis la adoron de la ejoj" (p. 63). Sed mi ne tro multe plendu; la lingvaĵo malgraŭ tiaj makuletoj estas flua, natura, facila kaj plejparte konvena al la enhavo.

Librofine majoro Reman kunfandiĝas kun la aŭtoro en iomete patosa deklaro: "Jes, mi priskribos la historion de la Monto, ĉion, kion mi vidis, travivis tie. Eble la mondo iom ŝanĝiĝos pro tio" (p. 166). Nu, la mondo ja ŝanĝiĝis de 1984, tamen ĉu pro ĉi libro, mi ne scias. Certe ĉi tiu kaj aliaj romanoj de Nemere, facile legeblaj sed kun serioza temo, almenaŭ tre pozitive ŝanĝis la Esperantan literaturon. Dank' al ili, ĝi altiĝis, se ne mil, do almenaŭ kelkajn metrojn.

Sten Johansson

La monto de Istvan Nemere


Majo 2019
esperanto-sumoo.pl/recenzojmaj2019.html#r2019-05.09 -
La romano La monto de Istvan Nemere bele surprizis min. La griza nealloga kovrilo ne alte levis miajn atendojn, sed kiam mi eklegis, la rakonto tuj kaptis min, kaj mi finlegis ĝin dum la sumoo-periodo kun plezuro. Temas pri armea majoro, kiu iras viziti izolitan komunumeton loĝantan sur la pinto de alta monto; li enketas pri mistero, specife pri 4 soldatoj, kiuj estis senditaj al la monto dum milito antaŭ kelkaj jaroj. Tra liaj okuloj ni renkontas la montanojn kaj spertas ilian simplan laborplenan kamparan ĉiutagan vivon, kiu tre malsimilas al la vivo de la "subanoj", kiel la majoro (kaj kiel ni, la legantoj).
La libro ne identigas la specifan landon, nek la militon - mi havis impreson de orienta Eŭropo post la dua mondmilito, sed plaĉe ne gravis al mi tiaj konkretaj specifaĵoj. La rakonto havas iom ekstertempan etoson - ne temas pri fantazio aŭ sciencfikcio (kiel en la supraĵe simila intrigo de La fermita urbo de Nemere, ankaŭ pri vizitanto en pli simpla izolita socio), sed estas ia kvazaŭ fabeleco, eventuale budhismeco, malfacile priskribebla. La montanoj estas admirindaj diversmaniere. Sed ili, same kiel ni subanoj, estas neperfektaj.
La mistera enketo mem estas atentokapta kaj interesa: la majoro iom post iom ekscias aferojn pri la pasinteco per interparoloj kun diversaj montanoj. Li, same kiel ni, sentas malcertecon pri iliaj motivoj: ĉu ili danĝeras kaj mensogas, ĉu ili noblas kaj parolas vere? Kaj kion faros la majoro en la fino, ne nur pri la enketo, sed pri sia propra vivo - li sentas sin eksterulo sube, sed samtempe li estas eksterulo sur la monto; kiel akordigi sian vivon? Mi tre ĝuis la romanon kaj rekomendas ĝin. (Krome la lingvaĵo estas ĝenerale facila kaj flua, kaj la vortostoko ne ŝajnis malfacila al mi, do mi opinias ĝin ĝuinda por progresantoj, eble ankaŭambiciaj komencintoj.) La monto bone legeblas kaj kiel suspensa mistera/krima rakonto kaj kiel psikologia/sociologia medito.

Ruselo (Pollando)

La monto

Publikigita ĉe
Sezonoj
esperanto.net/literaturo/sez/montrecsez.htm

Nemere estas unu el la plej legataj e-taj verkistoj. Pro tio al mi ŝajnas tre malfacile recenzi liajn verkojn. Tamen mi penos.

De la unuaj paĝoj antaŭ ni aperas la Monto. "Ĝi aspektas kiel la montoj desegnitaj en infanfabeloj". Kaj certe devas havi iun miraklon, surprizon por la legantoj. Kaj tiu miraklo, eĉ mirakloj poiome malkaŝiĝas por ni. La aŭtoro kondukas nin sur la Monton kune kun jam sufiĉe plenaĝa 45jara majoro Reman, kiu pro sia ofica laboro devas surgrimpi la Monton kaj trovi tie spurojn de kvar soldatoj dummilite suprenirintaj al la Monto kaj ne revenintaj suben.

Kien ili malaperis? Kio atendas la majoron supre?

Kaj jen surgrimpinte la Monton ni kun la majoro malkovras nekutiman por ni "Supran mondon" – mi diru – naturan mondon. Homoj, kiuj loĝas tie tre ne similas al la subanoj. Ili ne sentas sur la ŝultroj ŝarĝon de civilizacio, estas liberaj kaj pro tio feliĉaj.

La kutimoj kaj filozofio de la montanoj estas tute aliaj. Kompreneble, por tiuj soldatoj kun siaj subaj kutimoj ne povis esti alia fino. Ja la supra mondo ne akceptis ilin.

La majoro esplorante historion de la kvaropo multon travivas sur la Monto, kaj fine eblas senti lian simpation al la montanoj: ĉu per paroloj kun Volder – ĉefo de la supranoj, ĉu per rilato al Triana.

La romano finiĝas per la vortoj de la majoro: "Mi devas rakonti al la homoj, kio estas supre. Mi devas ĉion priskribi. Por ke ili tralegu tion, enpensiĝu –".

Do, tralegu kaj enpensiĝu.

Aleksandr Mikiŝev

La Monto


Majo 2014
esperanto-sumoo.pl/recenzomaj2014.html
Mi opinias, ke tiu romano estas ne kutima, ne ordinara. La aŭtoro priskribas la vivon de la homoj kiuj loĝas malproksime de la civilizo, tre supre en la monto. Ili preskaŭ faras ĉion memstare. Pro tio ili aspektas muskulfortaj. Kaj al ili sia vivo ne ŝajnas enua. Al mi tio memorigas la vivo en komuno. La protagonisto, Reman, laŭnome supreniris la monton, ĉar li volas trovi kvar soldatojn, kiuj antau kelkaj jaroj foriris al la monto kaj ne revenis. Li provas esplori la kazon, tamen la montanoj ne rapidas helpi lin. La autoro ĉiam komparas vivon sube (en urbo) kaj sur la monto. Tiuj estas du paralelaj mondoj. Sur la monto homoj estas pli honestaj, ili amas unu la alian. La montanoj vivas simplan vivon, tamen ili opinias, ke sia vivo estas pli bona ol sube, kie homoj malamas, ne fidas, ne helpas unu la aliajn. Ofte tie okazas militoj.
Dekomence la montanoj nomas Reman-on "fremdulo" kaj ne volas helpi lin. Tamen Reman esploras kaj kondutas tiamaniere, ke la montanoj rakontas al li la veron. Evidentiĝis, ke la montanoj ne estas kulpaj pro la morto de kvar soldatoj. Reman foriras la mondon de la montanoj kaj komprenas ke ili neniam forgesos la tagojn kiujn li pasigis sur la monto.

Lidija Jerofejeva (Montaro)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.