La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La oldulo kaj la maro

  • Verkinto: Ernest Hemingway
  • Tradukinto: Fernando de Diego
  • Originala lingvo: angla
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €5.30
  • Priskribo: Klasika verko de la usona literaturo.
  • Paĝoj: 110
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1996
  • Pezo: 100 g
  • Recenzo:
    • La Oldulo kaj la maro: Temas pri la rakonto de fiŝisto, kiu vivas kun soleco, kun siaj sonĝoj kaj pensoj, sian lukton por postvivado kaj fido en la vivo.
      Kun pulsanta rakonto tenante la leganton atenta al ĉiu frazo, Hemingway skribis unu el la plej belaj verkoj de nuntempa literaturo en historio ekipita per profunda mesaĝo de fido por homoj kaj ilia kapablo superi la limojn, kiujn la vivo donacas al ili. (Lemosac (Brazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2018)
    • De A Giridhar Rao: Klasikaĵo pri heroeco
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Klasikaĵo pri heroeco


esperanto.be/fel/mon/rec/omar.html

Jen klasikaĵo pri heroeco: heroeco, kiu agnoskas la valoron de la kontraŭulo; heroeco, kiu ne revas pri kompleta venko; kaj heroeco, kiu bone konas siajn limojn. La oldulo de la titolo, Santiago, senhezite deklaras ke „neniu meritas ... manĝi” la fiŝegon, kiun li ĉasas, „se konsideri ĝian kuraĝon kaj ĝian grandan dignon”.

Kuraĝon kaj dignon li mem posedas en abundo. Pli grave, temas pri digno nearoganta: „li atingis ... humilecon”, kiu „entenis nenion hontindan kaj ne damaĝis la viran fieron”. (Tiele! Sed laŭoriginale, „true pride” = „veran fieron”. Evidente influis aŭ la tradukinton aŭ la kompostiston la kutima hemingvaja ekvacio, vera = vira!)

Santiago do sentas sin anime tre proksima al la ega marleno: „mia frato”, li adresas sin al ĝi; „mi ne zorgas pri kiu mortigos kiun”. Nu, mortigi ĝin li ja devas, ĉar li „naskiĝis por fiŝi”. Sed la murdo de frato nepre invitas punon, ĉu ne? „Li sciis, ke ankoraŭ prezentiĝos tre malbonaj momentoj”.

Ĉirkaŭ tiuj ĉi „nudaj” tem-ŝtipetoj teksiĝas la romaneto. Kaj la hemingvaja lingvo tute kongruas kun la temo. La simpla, „deklara” prozo estas substrekita de la ofteco de la angla konjunkcio „and”, donanta al la teksto biblian resonancon: „artifike antistila stilo” kiel de Diego diras en sia Enkonduko.

Sufiĉe bone „verdigas” de Diego la hemingvajan anglan. La bataloj surmaraj estas egale korrapidigaj en la du lingvoj. Plue, la lertaj ilustraĵoj inkaj de Tunnicliffe kaj Sheppard plivivigas nian legadon. Tamen, iom strangas la basbalaĵoj en la romaneto, precipe la esperantigo de la nomoj de la usonaj teamoj: la Jankioj kaj Indianoj, kaj pli ridetige, la Ruĝaj kaj la Blank-ŝtrumpaj! Certe, tiuj detaletoj usonaj pravigas la titolpaĝan deklaron pri la „uson-angla” lingvo de la libro. Sed, mi demandas al mi, ĉu tradukintoj en aliajn (etnajn) lingvojn ankaŭ redonis tiujn nomojn tiel. Fojfojas ankaŭ aliaj nekomprenaĵoj: kial, ekzemple, ŝanĝis la tradukinto la „eighty-four days” (= 84 tagoj) en la unua frazo de la originalo al „dek du semajnoj”? Nenia avantaĝo videblas.

Neeviteble multiĝas en tia libro nekonataj vortoj kaj esprimoj mar-rilataj, kaj en la angla, kaj do en Esperanto. De Diego liveras al ni uzindan glosareton kaj liston de „hispanaj vortoj kaj esprimoj ne klarigitaj en la teksto mem”. Vere, penis la tradukinto pravigi la eldonistan reklamon librofinan ke „el la angla tradukis (en normala lingvo!) Fernando de Diego”!

Jen do romaneto, kiu tuŝas grandajn temojn per simpla rakonto; sed tiu simpleco eskapas la du-dimensiecon de alegorio pro la aŭtora zorgo pri detaloj de la vivo kaj metio de fiŝisto.

A Giridhar Rao

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.