La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

UEA en konscio de esperantistoj

  • Verkinto: Zbigniew Galor k Jukka Pietiläinen
  • Speco: movado
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €15.00
  • Priskribo: Detala sociologia esploro pri la Esperanto-movado, kiu daŭrigas kaj kompletigas la sociologiajn verkojn de Peter Forster, Frank Stocker kaj Nicolas Rašić. La ideo de tiu ĉi esploro naskiĝis dum la 93a UK en Roterdamo, kaj la enketado komenciĝis okaze de la UK en Bjalistoko. La unua parto de la libro prezentas la rezultojn de tiu kvanta esploro: ĝi skizas portreton de la respondintaj esperantistoj, interalie, rilate al la Esperanto-kulturo, motivoj interesiĝi pri Esperanto, opinioj pri UEA kaj la UK-oj, UEA-membreco (forlaso, reveno, tipoj de membroj), ktp. La aŭtoroj prezentas la bildon de UEA el la perspektivo de FLAM (SWOT)-analizo (analizo de fortoj, malfortoj [“lamaĵoj”], avantaĝoj kaj minacoj), kaj ili prikomentas la kontraŭdiron inter la internaj kaj la eksteraj celoj de la organizo. La dua parto de la libro traktas la imagojn pri UEA en pli larĝa sociideologia kunteksto: ekzemple, ili traktas la interligon de Esperanto kun socialismo kaj kapitalismo, interkomunikan problemon kaj ideologion, kaj, fine, lingvan imperiismon. La verkon kompletigas impona listo de elektitaj publikaĵoj pri sociologio de Esperanto.
  • Paĝoj: 167
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2015
  • ISBN: 9788087169551
  • Recenzo:
  • Pritakso: 5/6 Aldoni mian pritakson
    ★★★★★☆ Valora verko! (Paul Peeraerts)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Leginda kaj pensinstiga


2017/10, p. 25
monato.be/2017/011546.php

Miakomprene, unu el la temoj, kiuj nepre renkontiĝas en la esperantologio, estas ĝia sociologia flanko. Kaj ĝuste pri tio temas ĉi-libre. Bona kaj inda esplortemo: kiun bildon havas la esperantistoj pri UEA?

La libro konsistas el tri partoj: 0, I kaj II: Enkonduko: aprobo aŭ kontesto? Esperantistaro kaj UEA; UEA en konscio de esperantistoj – laŭ la bjalistokaj esploroj; kaj Imagoj pri UEA en esplora kaj sociideologia kuntekstoj.

Enkonduko

La Enkonduko traktas ĉefe pri difinoj: kio estas esperantisto? Ĉu ĉi tie temas pri movado aŭ pri komunumo? La UEA-membroj – kiaj ili estas: aprobantaj aŭ kontestantaj; la bjalistoka esploro ktp.

La bjalistokaj esploroj, el kiuj grandparte rezultas tiu ĉi libro, estis projekto, ligita al la UK en Bjalistoko de 2009. Oni prezentis aron da demandoj al la partoprenantoj de la Universala Kongreso (oficiale estis 1860) plus pere de la reto al esperantistoj ĝenerale. Entute oni ricevis 386 respondojn, el kiuj 36 papere (p. 22).

Ĉe la difinoj komence de la libro oni prave atentigas, ke la nocio „diasporo” efektive enhavas ne nur „disĵeto de membroj de iu socia grupo inter aliaj dominantaj grupoj” (persone mi prefere dirus „disĵetiteco”), sed ankaŭ „deveno de migrado aŭ de vagada vivstilo” (p. 24). Kaj tiun lastan, ankaŭ miakomprene necesan eron de „diasporo”, ĉe la tiel nomata Esperanta Civito oni ŝajne neglektas.

La bjalistokaj esploroj

Kiel kutime ĉe prezentado de sociologiaj esploroj, oni montris en figuroj kaj tabeloj la partoprenintaron: sekso, enspezoj, subjektiva pritrakto de riĉeco, aĝo ktp. Poste sekvas partopreno en kulturo (legu: legado de esperantaj libroj) – efektive la rezulto tute pravigas sinjoron Hori Jasuo kaj lian „sumoon”: esperantistoj legas tro malmulte: 13 % eĉ ne unu libron legis dum la pasinta jaro, 18 % 4-6 librojn, nur 15 % pli ol sep librojn. Krome oni ankaŭ enketis pri legado de esperantaj gazetoj aŭ revuoj, kaj pri partoprenado en Universalaj Kongresoj. La dua demando temis pri la ĉefaj motivoj daŭre interesiĝi pri Esperanto: amikoj, idealoj ktp.

Iel mirige por mi sub la ĉapitroindiko „rilato al la lingvo” aperis malgranda enketo pri neologismoj surbaze de kvin vortoparoj: malsanulejo-hospitalo, biciklo-velocipedo, senhara-kalva, animalo-besto, malmultekosta-ĉipa. Mirigis min la konstato, ke „legantoj de La Ondo de Esperanto kaj Heroldo de Esperanto preferas neologismajn formojn pli ol nelegantoj de tiuj gazetoj” (kun rimarko modest-sona, ke „la nombro de legantoj de tiuj gazetoj estis tre malgranda, estas eble, ke influis iu alia faktoro”).

Kelkfoje, laŭ mi, la tabeloj estas ĉu neklare prezentitaj, aŭ unufoje eĉ erare: en paĝo 52 en tabelo 9 kaj la apuda klarigo oni inversigis la „jes”- kaj la „ne”-kategoriojn (decideme jes + jes :14 + 109 = ne 123 / ne + decideme ne: 16 + 98 = jes 114). Sed kiu bone kunkalkulas, tion ja mem konstati povas.

Tre favore estas taksende, laŭ mi, ke plurloke oni prenas citaĵojn el diskutoj en la reta revuo Libera Folio por montri diversajn opiniojn, ekzemple, pri Strategia ideologio, inter Andreas Künzli kaj Probal Dasgupta, paĝoj 58-62.

Tre interesa temo, sed bedaŭrinde ne kun multaj novaj ekrigardoj, estas la enketa temo pri aprezado de la diversaj programeroj de Universalaj Kongresoj. Plej aprezataj montriĝas la Libroservo, Kleriga Lundo kaj Nacia Vespero. Tuj sekvataj de Inaŭguro, Teatraĵoj kaj Koncertoj.

Pri UEA-membreco ni ekscias, ke kontrastas du tipoj: la kunpartoprenanta membro kaj la konsumanta membro.

Finas tiun unuan ĉefparton statistikaĵoj kun prezentado de favoraj kaj malfavoraj flankoj de UEA.

Persone por mi tre interesa estis la demando „Kien la laboristaro?” el la citita studaĵo el 1996 de Franz Stocker, kiu konstatas, ke de la momento, kiam fariĝis (relative) facile akiri abiturientan diplomon, plimalfaciliĝis la ekzistado de ambaŭ antaŭaj laboristaj movadoj – en Esperanto kaj naciskale (laŭ paĝo 77). Bedaŭrinde, tiun demandon ĉi-libre oni ne respondis.

Esploro kaj sociideologio

Tio ĉi estas kunmetaĵo de diversaj memstaraj eseoj aŭ studo-temoj:

Unue ni legas pri Detlev Blanke kaj lia Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la „alia flanko”, eseo pri la Esperanto-movado en la postmilita orienta Eŭropo, kaj pri recenzo pri ĝi de Walter Želazny, kiu akre atakas la prezentadon de Blanke kaj ŝajne konsideras nur la junularan Esperanto-movadon ĉirkaŭ Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) kaj Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK) kiel serioze esperantajn. Tiu ĉi pritrakto finiĝas en – por mi, kiel eksterulo el tiu diskuto, iom nebulaj aludoj al Dostojevskij: Karamazov.

La eseeto Interkomunika problemo kaj ekesto de ideologia ŝanĝo klare montras, kiel evoluis la pensado pri „lingva problemo” en la Esperanto-movado ekde la tempo de Zamenhof ĝis nun.

Sekvas pluraj eseoj legindaj: Komunika aliro kaj soci- kaj kulturpretenda aliro, Esperanto – lingvaj movadoj kaj lingva imperiismo, Kvar vizioj: ĉu ruiniĝanta UEA? Tiu lasta eseo montras klarajn malakordojn inter ĉefe Grigorij Arosev, Giorgio Silfer, Trevor Steele kaj José Vergara.

Finas tiun parton II ĉapitro Direkto al nova paradigmo kaj Por nova monda lingva ordo.

Tre grava kaj riĉa estas la Bibliografio, p. 153-161 + 163-164.

La lingvaĵo

El la Fundamento estas konata la frazo: „La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo, povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon.” (FE. 27) Sed ĉi-libre, laŭ mi, oni prenis tiun permeson iom tro vaste: „la unua tempo” intertempe ja finiĝis, ĉu ne? Nur unu ekzemplo: „ligon kun verkaro de (ĉu: iu ajn / ĉu: la?) germana sociologo”. Klare, ke devas esti: de la germana sociologo (p. 26).

Ankaŭ en kelkaj aliaj eroj dumlege oni stumbletas: ekzemple, „sciencsociologia senco” (p. 25, linio 16) – ĉu ne prefere „sociologiscienca senco”?

Entute tamen nepre valora aldonaĵo al nia kreskanta soci-scienca verkaro.

Gerrit Berveling

UEA en konscio de esperantistoj


decembro 2015
revuoesperanto.org/uea_en_konscio

Sociologiaj studoj pri nia movado ne abundas kaj do bonvenas ĉi tiu nova kontribuo, bazita unuavice sur enketo farita en la 94-a UK en Bjalistoko. La aŭtoroj havas taŭgan profesian kompetenton por plenumi tian esploron, kaj aparte salutinda estas la fakto, ke ili ne baziĝis nur sur enketaj datumoj sed aldone konsideris retmesaĝojn, artikolojn, recenzojn kaj aliajn publikaĵojn en sia spurado de la nuntempa esperantista idearo.
Estas iom troige, tamen, pretendi metodologian koherecon por la libro, kiel la aŭtoroj volas subkomprenigi en la enkonduko.¹ La dua parto konsistas el eseoj plejparte jam aperintaj, kiuj prikomentas diversajn aspektojn de la memkompreno kaj mondrigardo de la esperantistoj. Tiuj tekstoj estas fakte interesaj, sed ankaŭ teorie kaj metode malsamaj inter si, kaj ili ne multe rilatas la unuan parton de la libro, kiun ĉefe konsistigas ampleksa analizo de la rezultoj el la bjalistoka enketo. Do, pli taŭgas konsideri la verkon kiel kolekton de diversvidpunktaj rigardoj al ideaj kaj sociaj aspektoj de la nuntempa Esperantomovado, kiuj parte baziĝas sur empiriaj datumoj, ol kiel unuecan studon.
La enketo el 2009 liveris respondojn de 386 kongresanoj – respektinda nombro. Bedaŭrinde la esploristoj ne prezentas la enketilon mem, kio malebligas kontroladon de la vortumo de diversaj demandoj (faktoro kiu povas foje grave influi la rezultojn). La analizado liveras multajn interesajn informojn pri la kongresa publiko, pri la distribuo de diversaj ecoj kaj opinioj inter la enketitoj kaj pri la rilatoj inter ili. Malfacilas tamen taksi la reprezentecon de la samplo, en kiu troviĝis altaj proporcioj de viroj (77%), pli aĝaj homoj (75% super 46 jaroj), eŭropanoj (81%) ktp. Do, la tezoj de la aŭtoroj havas ĉefe pensigan valoron; kiel ili mem insistas plurloke, por vere sciencaj konkludoj necesus pliaj studoj, pli strikte fokusitaj kaj intensaj.
Ene de tiuj limoj, la libro ja levas interesajn kaj valorajn demandojn – pri la motivoj partopreni en kongreso, pri la sopiroj al ŝanĝoj en UEA, pri perceptoj de “krizo” en la movado, pri la signifo de Esperanto en la nuntempa mondo. Ne eblas tralegi ĝin kaj ne profunde impresiĝi pri la komplekseco de Esperanto kiel socia fenomeno. La aŭtorojn aparte interesas la ideaj motivoj de esperantistoj, ilia ligiteco al ekstermovadaj evoluoj, kaj iliaj sekvoj por la komunumo, unuavice por UEA kiel ĝia plej grava organiza strukturo. Kelkrilate ili ŝajnas apogi la tezon pri “krizo” – unu ĉapitro eĉ traktas viziojn pri “ruiniĝanta UEA” – sed multo en la libro ne pravigas tian alarmismon. Tio estas ofta problemo en sociologiaj esploroj: priskribi la perceptojn kaj sentojn de homoj ne trudante starpunkton pri ilia objektiva realeco. Ĉar asertoj kaj kredoj pri krizo certe ekzistas; sed el pli nuancita sociologia vidpunkto oni povus trakti ilin simple kiel indikojn pri neevitinda ŝanĝoprocezo, sen kiu la movado ne povus resti dinamisma kaj aktuala socia fenomeno.
Tiurilate la libro suferas pro la manko de teoria kadro. Oni ja aludas plurloke al teoriaj konceptoj, plukitaj de diversaj aŭtoroj, sed tio ne rezultigas koheran, sociologie fundamentitan bildon de la movado aŭ de UEA. La aŭtoroj venas al konkludo en la fina ĉapitro, ke “ecoj karakterizaj por soci- kaj kulturpretenda tendenco” estas trovitaj per ilia esploro, kiuj pravigas paroli pri “internaciece vasta, sed kvante malgranda, minoritata kulturo” – sed tio en si mem ne diras multon. Ekzemple, ĉu la analizo de tiu kulturo kiel reala formo de “kosmopolitismo,” kiel proponis Ana Velitchkova en lastatempa disertacio (p. 105), helpus prilumi kelkajn ĝiajn trajtojn kaj rilatojn al parencaj fenomenoj de la nuntempo? Kial mankas ĉi-libre la teorio pri Gemeinschaft kaj Gesellschaft, uzita de Peter Forster en la unua sociologia disertacio pri Esperanto? Kio pri teorioj pri moderno kaj postmoderno, kiuj helpas klarigi i.a. la fenomenon de raŭmismo? Sen tiaj pli vastaj analizaj kadroj, oni riskas ne vidi la arbaron pro la arboj.
Sed mi povus soni tro kritikeme, ĉar la libro ja valoras, eĉ kiam oni malkonsentas kun ĝi. Mi opinias, ekzemple, ke plurajn trajtojn de UEA oni pli bone komprenus, se oni vidus ĝin (parte) kiel kultur-konservan institucion; ke pro tio, nur singarde oni povas apliki la ideon de “diabla cirklo” al ĝi (p. 95); kaj ke, se triono de la enketitoj volis ŝanĝojn en UEA (p. 149), tio estas jam bonega bazo por ĉi-rilata politika agado. Pri multaj aliaj tezoj kaj konstatoj de la aŭtoroj mi tamen parte aŭ tute konsentas. Plej grave: la libro abunde instigas al pensado kaj diskutado.
El redakta vidpunkto la libro estas iom malkontentiga. Abundas preseraroj, kune kun gramatikaj stumbloj, jen efektive eraraj, jen forte slavecaj (ekz. ofta manko de la difina artikolo aŭ de la subjekto en subpropozicio). Ĉe la eldondetaloj listiĝas apartaj “recenzanto,” “redaktoro” kaj “lingva redaktoro,” tiel ke oni povas nur miri, ke la teksto ne atingis pli altan teknikan nivelon.

* * *
¹ “Nia aliro estis kunligo de kvanta kaj kvalita metodoj de sociologia esplorado nomata en socimetodologio triangulado” (p. 23). Tamen la utiligo de diversspecaj informfontoj ne en si mem kreas metodologion, kaj triangulado aludas esence al la uzado de tiaj datumoj por konfirmi objektivan bildon pri la esplorata fenomeno – dum en la libro la diversaj tekstaj specimenoj uziĝas nur sporade, ĉefe por enkonduki iun novan tezon aŭ analizon.”

Mark Fettes

Kuragha libro rekomendinda al estraranoj

Mi estas ravita pro la enhavo de la libro "UEA en konscio de esperantistoj", char
1. Ghi estas sistema kaj profunda,
2. resendas al multaj antauaj sociologiaj studoj,
3. uzas ne nur statistikan rigardon, sed ankau faras kvalitecan esploradon de tekstoj kaj fenomenoj,
4. kuraghas fari klarajn interpretojn kaj konkludojn,
5. ripetas librofine la enhavon resume kaj konklude.
6. Ghi devus admoni UEA-estraranojn al modesteco.
Nur pri la lingvajho mi estas malpli kontenta.
La forlasado de la difina artikolo kaj de la subjekto de cheffrazoj, se ghia sukjekto identas kun la subjekto de la antaua dependa frazo (kaj inverse?)
La kapkomenca stilo, t.e., ke la verkanto tezas ion per vortoj, kies eksplikon oni devas serchi en posta propozicio au frazo faras la legadon foje peza.
Ankau ie taj tie mankas kohezio en la teksto.
Kaj estas nombro da tajperaroj, pli je la fino, el kio la tempopremo, sub kiu la autoroj kaj prespretiganto laboris estas evidenta.
Mi tre dankas la autorojn Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen kaj eldonejo Kava-Pech (http://kava-pech.cz/book-uea-czech.html)

Johan Derks

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.