La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

El verva vivo ĵurnalista bitlibro PDF

  • Verkinto: Stefan Maul
  • Speco: bitlibro, movado, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €10.20
  • Aliaj formoj/eldonoj: nova libro €19.99 (1 Brokanta €5.40), Kindle8 €10.20, ePub €10.20
  • Priskribo: En la historio de Esperanto ofte ĵurnalistoj ludis sufiĉe gravan rolon. Unu el ili estas Stefan Maul, kiu dum 45 jaroj aktivas, verkante kaj redaktante. Li precipe konatiĝis kiel fondinto kaj multjara ĉefredaktoro de MONATO, internacia magazino sendependa por politiko, ekonomio kaj kulturo. Kiel kaj kial li fariĝis esperantisto kaj ĵurnalisto, kiu batalas kontraŭ maljustaĵoj ĉiuspecaj, tion vi ekscias per tiu ĉi informriĉa kaj parte kortuŝa libro. Akompanu liajn ofte neordinarajn vivon kaj karieron de milit-infano ĝis la 25-jara jubileo de MONATO.
  • Specimeno: La estimata leganto do ne atendu membiografion - tiom grava mi ne estas. El mia vivo mi plukis nur faktojn kaj spertojn, kiuj ŝajnas al mi esti gravaj por klarigi, kial mi estas kaj restas konvinkita adepto de l' ideo de L. L. Zamenhof.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Recenzo:
  • Pritakso: 6/6 Aldoni mian pritakson
    ★★★★★★ Mi rekomendas la libron: interesa legaĵo kaj ankaŭ grava dokumento pri la historio de Esperanto. (Edmund Grimley Evans)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado


2006/02, p. 25

La nova libro de Stefan Maul ne estas membiografio – almenaŭ tion li mem asertas. Laŭ li, temas nur pri kolekto de spertoj kaj faktoj, kiuj ŝajnis al li gravaj por klarigi, kial li „estas kaj restas konvinkita adepto de l' ideo de L. L. Zamenhof”. Feliĉe por la leganto, Stefan Maul tre vaste interpretas tiun sian elirpunkton. Kaj same feliĉe por la leganto, ne temas pri ia rigardo al la mondo tra verdaj okulvitroj, sed tre realisma kaj kapta rakonto pri la vera vivo.

En unu-du lokoj la aŭtoro iom neatendite mencias ian miraklan potencon pri interkultura kompreno, kiun li atribuas al esperantistoj: „... vera dialogo inter kulturoj ne facilas sen komuna bazo, kiun provizas Esperanto kaj la ideoj ligitaj al ĝi”, li skribas sur paĝo 253, kaj daŭrigas pri esperantistoj aŭtomate „toleremaj, akceptemaj, komprenemaj”. Por multaj esperantistoj eble temas pri konstato de evidentaĵo, sed en la verko de Stefan Maul ĝi surprizas, ĉar ĝenerale la libro estas verkita en la maniero de bona ĵurnalisma raportaĵo: ĝi ĉefe registras kaj konstatas faktojn, iom ankaŭ la sintenon de la protagonisto al la okazaĵoj, sed permesas al la leganto mem pensi kaj fari konkludojn.

Tiasence la verko de Stefan Maul iom memorigas pri alia membiografia libro de germana ĵurnalisto-esperantisto, Ĉiu ĉiun ... de Teo Jung. En la vivo de la fondinto de Heroldo Esperanto kompreneble havis eĉ pli gravan rolon ol en la vivo de la fondinto de Monato, ĉar Teo Jung fakte dum multaj jaroj vivtenis sin per sia esperanta laboro, dum Stefan Maul neniam povis realigi sian projekton de Semajno, esperantlingva novaĵ-magazino kun eldonkvanto de dek mil ekzempleroj.

Jam antaŭ la komenco de la dua mondmilito Teo Jung estis devigita fuĝi el Germanio por eviti persekutojn fare de la nazioj – kaj fine de la sama milito la familio de Stefan Maul estis devigita fuĝi el Kroatio kune kun la retiriĝanta germana armeo. Stefan Maul tiam estis senkulpa infano, kaj ankaŭ liaj familianoj pri nenio kulpis – pri nenio, krom tio ke ili estis germanoj, de pluraj generacioj loĝintaj en Kroatio.

La plej personaj partoj de la libro temas pri la infanaĝo kaj lernejaj jaroj de Stefan Maul. Li per malmultaj vortoj, sed kortuŝe rakontas pri la sento de fremdeco en la nova lando, Germanio, pri la rezervema sinteno de la lokanoj al la rifuĝintoj, pri la ekonomiaj kaj familiaj problemoj de la gepatroj.

Esperanto iom post iom iĝas unu el la saviloj, kiuj liberigas la izoliĝeman junulon el la fermita cirklo – alia savilo, post seniluziigaj spertoj en katolika pastra seminario, iĝas la profesia ĵurnalista laboro, unue en paroĥa ĵurnalo kaj poste en aliaj gazetoj.

Pri sia plenkreska vivo Stefan Maul rakontas iom malpli persone ol pri la infanaĝo, kaj li multe pli detale priskribas siajn profesiajn problemojn ol la familian vivon. Oni facile komprenas, ke li ne emas plene malfermi sian emocian vivon al eksteraj spektantoj, sed iom amuze iĝas, kiam li rezonas pri sia bezono edziĝi, menciante, ke li ne kapablis mem lavi kaj gladi siajn ĉemizojn (p. 145). Inter la linioj oni tamen klare sentas la gravecon de la familia vivo al la aŭtoro.

La verko donas multajn interesajn faktojn pri evoluoj en la Esperanto-movado kaj en la esperanta gazetara vivo dum la lastaj jardekoj, sed la ĉefa saldo de la legado, tamen, estas persona konatiĝo kun Stefan Maul. Lian sintenon al la Esperanto-movado, laŭ li mem, karakterizas la profesia skeptiko de ĵurnalisto. Eble jes, sed foje malantaŭ la skeptika fasado videblas idealismaj rebriletoj.

Kalle Kniivilä

Flue, simple, honeste


2006. №6 (140)
“…necesas probable certa karaktero kaj pluraj faktoroj…, tiel ke homo eble pro sia antaŭa sorto estas latenta esperantisto ĝis la momento, kiam la lingvo internacia kaptas lian atenton”.

Pri tia sorto rakontas Stefan Maul, ekde sia frua infanaĝo en Kroatio, tra evakuo kaj la dua mondmilito ĝis maturiĝo en Germanio. Ankaŭ pri sia mensa kaj spirita evoluo de knabo aspiranta al pastreco ĝis ĵurnalistiĝo, esperantisteco kaj ia ekumenismo li same interese rakontas. Tamen li avertas, ke ni ne konsideru lian libron kiel membiografion, li “nur plukis faktojn kaj spertojn”, kiuj ŝajnis al li gravaj por klarigi, kial li estas neŝancelebla adepto de l' ideo de Zamenhof. Ĉu li estas realisto aŭ idealisto, ni mem devas juĝi.

La libro estas dividita en 25 mallongajn “ĉapitrojn”, t.e. okazintaĵoj kaj spertoj apartaj, kvazaŭ saltoj, vice sintrenado, sur la vivovojo, kies celo evidentiĝas nur post dekoj da jaroj. Inter la diversaj saltoj kaj vojstrekoj li ĝenerale ne teksas kunigilojn, sed lasas la leganton mem taksi la signifon kaj sekvojn de ĉiu okazintaĵo kaj sperto. La lingvaĵo estas klara kaj senerara. Tio igas la legadon senpena, rapida kaj ĝuinda. Fine de la libro troveblas listoj de la libroj, monografioj kaj Esperanto-gazetoj redaktitaj de Stefan Maul, inter ili Monato, komencita kaj nun daŭrigata de li.

Raita Pyhälä

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.