La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La muelilo de la fortuno

  • Auteur: Ioan Slavici
  • Vertaler: Lenke Szász
  • Originele taal: Rumana
  • Soort: e-boek, roman, VEB
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €6.04
  • Andere vormen/uitgaven: nieuw boek €11.40, ePub €6.04, PDF €6.04
  • Beschrijving: Ioan Slavici (1848 – 1925) estas klasikulo de la rumana literaturo. Li naskiĝis en Transilvanio, nun parto de Rumanio, sed kiu ĝis la unua mondmilito apartenis al la aŭstra-hungara monarkio. Siajn superajn studojn Slavici faris en Budapeŝto kaj Vieno. Li fariĝis novelisto, romanisto, memuaristo, ĵurnalisto.
    La novelo „Muelilo de la fortuno” aperis la unuan fojon en 1881. Ĝi estas majstroverko de Slavici, kiu per interesa rakonto kaj lerta psikanalizo ilustras la detruan efikon de la malmodereco kaj monavideco por la individuo. La protagonisto Ghiță estas honesta ŝuisto, kiu por akiri pli da mono, fariĝas drinkejestro en la iama muelejo nomata Muelilo de la Fortuno. Tie li fariĝas, eĉ se malvolonte, komplico de la timata Sămădău, porkomastro, sed kaŝe rabisto kaj murdisto. Ghiță ne kapablas rezisti al li, al sia propra monavideco, kaj la konsekvenco estas lia pereo kaj detruo de la familio.
    Slavici estis konvinkita moralisto, lia nekaŝita deziro estis moralinstrui la leganton.
  • Gratis testboek: ePub sponzen, Kindle8 sponzen, PDF sponzen
  • Recensie:
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Interesa enkonduko al mistera lando


2018/10, p. 26

Unu el la plej bonaj avantaĝoj esti esperantisto estas, ke per tio oni aliras al lingvoj kaj kulturoj de mondopartoj, kiuj ne partoprenas en la regantaj „inter”naciaj kulturoj kaj tial restas kondamnitaj al flankenlaso. Tiu trajto de Esperanto, kiu igas ĝin ricevujo de ĉiaj kulturoj, estas miaopinie tro malbone prizorgata de ni mem: certe, niaj kulturaj agantoj – eldonejoj, librejoj, retejoj, ktp – povos ekhavi multe pli da gajnoj, se ili pli akurate traktos tiun eblon. Tiel dirinte, mi devas gratuli FEL-on pro eldonado de La muelilo de la fortuno, kiu, almenaŭ al mi, ebligis, ke mi konu iom pli pri la plej „mistera” el la latinidaj naciaj lingvoj kaj kulturoj: la rumana. (Mistera, ĝuste ĉar ĝi ne estas disvastigata eĉ inter la aliaj latin(id)aj kulturoj, kaj tiel la libro enkondukas onin al tiu lando.)

La klasikaĵo de la rumana literaturo La muelilo de la fortuno estis unuafoje publikigita en 1880, kaj la aŭtoro Ioan Slavici (1848-1925) okupas en la tiulingva literaturo elstaran lokon ne nur pro sia verka laborado, sed ankaŭ pro la kvalito mem de tiuj verkoj. Kompreneble, lia estis la epoko, kiam naturalismo regadis la literaturan mondon, kaj ties pledo por pli preciza kaj kompleta priskribo kaj de la realaĵo kaj de la homoj, sen ajna fantazieco, kiu apartigu nin de la konkreta mondo.

Tamen estas juste demandi: se temas pri naturalisma teksto, kial oni legu Slavici, kaj ne la francon Zola, eminentulon de tiu skolo? Ĉar kvankam Slavici obeas al limoj de tiu skolo, li, en La muelilo de la fortuno, iel elaste manipulas ilin por pli trafe atingi siajn celojn: ja ne la eksteran realaĵon li celas pentri, sed la internan; pro tio, en lia verko estas loko por delikata psikologia desegnado de la roluloj. Tiamaniere, legi ties verkon estas kvazaŭ plonĝi en la homan universalecon, kiun ni ĉiuj kundividas.

Ne tiel oni legu la libron, pensante malkovri ian ekzotan pejzaĝon de la 19a-jarcentaj rumanlingvaj teritorioj de la Aŭstra-Hungara Imperio. Tio estus nur (facila) distro por eksterlandaj legantoj, kaj Slavici ne estas tiom ĝentila: tio, kion li al ni prezentas, estas, kvankam simpla, rakonto, kies strukturo postulos de ni vere atentan legadon, por ke ni povu atingi ne nur tion, kion laŭvide la roluloj ja pensas, agas kaj montras, sed tion, kion ili vere celis. Tiaj subtilaj detaloj kreas por la leganto psikologian romanon, kiu devigas nin al kvazaŭdetektiva legado (do, se hazarde vi, kiu min legas nun, instruas Esperanton por mezniveluloj, jen tre interesa teksto por starigi diskutojn en paroligaj kursoj).

Tamen por eksterlandaj legantoj, almenaŭ tiuj kiel mi, latin-amerikano, la libro estas tre interesa ne pro ia „ekzota trajto”, kiun ĝi povus alporti, sed ĝuste pro la (kelkfoje teruraj) similecoj inter kelkaj trajtoj de ambaŭ kulturoj (ĉu ĉar banditismo kaj krueleco ĉie egalas?): certe, la etoso, elvokita en la libro, memorigos multajn pri la kondiĉoj de kamparanoj en la foraj kamparoj de diversaj landoj. Tiel tiu romaneto, ne nur danke al psikologiaj demandoj, (ka)tenos la intereson de la leganto, sed ankaŭ pri la sociaj problemoj, kiuj en ĝi estas, kvankam iom kaŝeme, elmontritaj kaj kiuj klarigas, kial estas tiu dusenca titolo.

Ĉar, malfeliĉe, mi ne regas la rumanan, mi ne povas taksi la precizecon de la traduko de Lenke Szász, sed mi povas ja aserti, ke la legado tiel bone fluas, ke oni ja pensas, ke temas pri originalaĵo. Fakte, nur sur paĝo 21 mi fine rimarkis, ke la libro estas ja traduko, kaj tio – nepras, ke mi menciu – okazis nur, ĉar oni uzis kiam ... kiam kiel korelativajn konjunkciojn, anstataŭ jen ... jen. Certe, laŭ opinio de rumana amiko, konsultita de mi, tio estas nerimarkita influo de la rumana esprimo când ... când, tamen eĉ tia dormeto de la tradukintino neniel damaĝas la komprenon de la frazo, kaj donas al la teksto specialan guston, kiu ja permesis al mi malkovri, ke la rumana beletro ne pritraktas nur la historion de iu certa grafo, kiu onidire ne ŝatas aliajn homojn kaj fuĝas el la suno.

Fernando Pita

Knaranta muelilo


junio 2019
Kompare kun la kulturoj de la naj­baraj landoj, la rumana kulturo estas relative subreprezentata en Esperanto. Tial, do, la publikigo de nova traduko el la rumana literaturo devus esti ĝo­jiga, des pli kiam temas pri indaj aŭ­toro kaj verko, ambaŭ instruataj en la lernejoj de Rumanio.

Ioan Slavici (1848–1925) naskiĝis en Şiria, tiam en la Aŭstra Imperio, nun en la distrikto Arad en Rumanio. Li­ceaj studoj en Arad kaj Timişoara, kaj universitataj en Peŝto kaj Vieno. Li famiĝis kiel prozisto, memoraĵisto, dra­maturgo kaj ĵurnalisto.

Lian verkaron profunde influis la vivo en la transilvania ruro, kvankam la temaro ne estas pure transilvania. Atenta observanto de la vilaĝa kaj ur­beta vivoj kaj brila analizanto de la ho­maj animstatoj, Slavici estis kreanto, konstruanto de vivecaj, realecaj situ­acioj kaj konvinkivaj roluloj.

Moara cu noroc, la novelo pri kiu ni okupiĝas, aperis unuafoje en 1880 kaj de tiam restas populara legaĵo. Kiel plejparto de la noveloj de Slavici, ĝi apartenas al la realisma, edifa lite­raturo. Ĉefverko de la aŭtoro, ĝi bildigas la sekvojn de senbrida avareco, de neregata deziro riĉiĝi. Malhonesteco, ko­rupto, dubindaj aranĝoj kun same dubindaj uloj fine kondukas al pereigaj sekvoj. Kvankam la verko prezentas agojn kaj homojn en la Banata ruro, per sia mesaĝo ĝi estas universala. Ĝi estas deviga legaĵo en la rumanaj lernejoj kaj tradukiĝis en kelkajn lingvojn. Las­te en Esperanton. Malgraŭ kelkaj regi­onis­moj, la rumana teksto legiĝas flue, senĝene. Ĉu la samon oni povas diri ankaŭ pri la Esperanta traduko? Be­daŭre, ne.

Nia muelilo knaras de la titolo (ki­al “muelilo” kaj ne “muelejo”, pli sen­cohava en la kunteksto?) ĝis la paĝo 155, kiu disponigas kelkajn “Notojn de la tradukinto”, ne tute senriproĉajn. Ĝi grincas ĉiaartike: traduke, lingve, stile, tipografie.

Ĉar, malkiel muelejo, muelilo ja turniĝadas, la nia estas – laŭ la ne­kom­prenebla kaprico de la tra­dukin­to (aŭ de la vento) – jen “La muelilo de la fortuno”, jen “Muelilo de la for­tuno”.
La lingvaĵo de la traduko estas simpla, senpretenda. Bedaŭre, je ĉiu tur­no de la muelilo (aŭ de paĝo) kons­tateblas, ne sen ĝeno, ke temas pri tra­dukaĵo. Kion komprenas, ekzem­ple, la leganto el la esprimo “… ri­gar­dante kiam al la edzino, kiam al la bopatrino…” (p. 21), laŭvorta tra­duko el la rumana? Anstataŭigu la du “ki­am” per du “jen”. Ĉu pli kompreneb­la? Espereble jes. Ankaŭ sur la p. 146 aperas laŭvorta (kaj ne eleganta) tra­duko el la rumana: “… faris trifoje al si la signon de la kruco…”. Pli sim­ple kaj pli elegante estus “… trifoje kru­co­signis…”.
La rumana “bani” ja estas en plu­ralo, sed ĝi tradukiĝas en Esperan­ton per “mono”, ne per “monoj”. “În­ţe­legere” signifas “kompreno”, sed an­kaŭ “interkon­sento”, kiel devus esti sur la p. 33: “vi elektu la bonan kom­prenon kun mi”. Sur la paĝo 51 estas malfacile, se entute eblas, kompreni kion signifas “poste li metos la ĉevalojn al la ĉaro”. Ĉu anstataŭigo de “metos” per “jungos” helpus? Espereble, alie la ĉaro ne antaŭeniros.

Plurloke la vortelekto montriĝas dubinda, se ne erara. Listigi eĉ nur la verajn erarojn ne eblas ĉi tie – mankas spaco. Kelkajn tamen ni menciu: “ĉiu ŝia sango” (p. 80) devas esti “ŝia tuta sango”; sekvapaĝe, anstataŭ “ka­re­s­eme” devus esti “kortuŝite”; sur la paĝo 87 “mortpikita” (ĉu de ku­lo?) devas esti “ponardita”; plurfoje aperas en la libro “pendigilo” anstataŭ “pen­dumilo”. Sur la paĝo 50 troviĝas la laŭvorta traduko “esti parolo”; nu, oni plu traduku tion al “temi”.

Kvankam malgrandaj, la pre­po­zicioj povas doni seriozan kapdo­loron. Ankaŭ en la prezentata libro ili faras tion… por la leganto. Aldone, suferigas la seriozaj misoj en la uzado de la komo, kiu aperas antaŭ preskaŭ ĉiu “kaj”, eĉ kiam malutile.

Unu el la plej gravaj pekoj estas la elizio de verba finaĵo. Sur la paĝo 61 aperas trifoje “las’”. Nu, la fakto ke en la rumana “las’” signifas “lasu”, ne estas sufiĉa kialo por elizii la povran “u”. Ĝi restU! Alia serioza peko estas la ellaso de subjekto en frazo, kio eblas en la rumana, sed ne en Esperanto. Kaj, tre ĝenaj estas la “mis-igoj”: “… la maljunulino vestigis la infanojn en purajn subvestaĵojn…” (p. 11); “… kiam li prenis ŝin je la talio por turnigi ŝin…” (p. 43); “Lasu, ĉar mi finigos ĝin!” (p. 130); “Timtremas lin la tuta kamparo…” (p. 15).
Ne malpli grandaj estas la ti­po­grafiaj fuŝoj: tra la tuta libro longa stre­keto, tie kie necesas mallonga (ekz. p. 87: “foj–foje” anstataŭ “foj-foje”; p. 93: “du – tri” anstataŭ “du-tri”). En pluraj lokoj mankas la dialogstreko, komence de alineo, tiel ke oni supozas tian ali­neon nelogika daŭrigo de la antaŭa alineo.

Unu el la plej rimarkindaj tekni­kaj fuŝoj estas la tute blanka paĝo antaŭ ĉiu ĉapitro, kun la rezulto ke en la libro mem 8 paĝoj kun malparaj numeroj (ja indikitaj!) estas tute blankaj, aldone al la 5 fine de la libro.

Kvankam fotoj de la aŭtoro fa­cile haveblas, sur la dorsa kovrilo ape­ras bildo de poŝtmarko kun… ak­toro kiu ludis en filmo, bazita sur la novelo de Sla­vici. Sur la poŝtmarko (aperinta en se­rio de “Grandaj rumanaj aktoroj nun­tempaj”), neniu mencio pri la novelo aŭ pri ĝia aŭtoro. Nu, se tio nur estus la plej granda peko de la libro!
Konklude: nia muelilo bezonas kompetentan ripariston (kiu havos multe da laboro) kaj de la leganto pos­tulas abundon da pacienco. Sekve, bo­ne oleu viajn paciencon kaj lingvan toleremon antaŭ ol aliri “La muelilo de la fortuno”).

Ionel Oneț

Esperantistoj ekkomprenis la rumanan!

Ĉiuj kulturoj estas egalaj, sed iuj estas pli egalaj… En la monda kultura trezorejo oni malofte observas ĉefverkojn el literaturoj de popoloj, kiuj ne havas feliĉon kalkuli plurajn dekojn da milionoj da homoj, ekzemple, el Centra Eŭropo. Esperantistoj estas pli feliĉaj ĉi-rilate, ĉar reprezentantoj de tiaj popoloj esperantigas kaj popularigas verkojn de siaj klasikuloj. Tamen ĝis nun tio malmulte rilatis al la literaturo rumana. Nun, fin-fine, ni havas la klasikan verkon de rumana verkisto, kiun konas ĉiuj en Rumanio (ĉar oni studas ĝin en lernejoj), sed malmulte en aliaj landoj, eĉ se ĝi estis tradukia al kelkaj aliaj lingvoj.

Ioan Slavici (legu: Slaviĉ, 1848-1925) estis rumano, sed dum la preskaŭ tuta vivo li vivis en Aŭstria-Hungaria imperio, al kiu ĝis 1918 apartenis lia lando Transilvanio. Ĝenerale, lia verkodirekto estas popolema realismo. La prezentata novelo venis el la frua periodo de lia verkado (1881), kiu lin famigis. Poste li verkis multajn verkojn, sed tiu ĉi restis unu el la plej famaj liaj verkoj.

La enhavo estas streĉa, plena je psikologiaj travivaĵoj, krimoj kaj personaj tragedioj. Ĝi estas, evidente, krimrakonto, sed samtempe multe pli ol tio. Ĝi rakontas pri vilaĝa vivo apud la urbeto Ineu en la 1870aj jaroj, kaj ni multon ekscias pri la vivo, moroj, kaj eĉ pri polica kaj juĝa sistemoj de tiu epoko, ankaŭ pri kunvivado de diversaj etnaj grupoj (rumanoj, hungaroj, ciganoj, judoj) en la multgenta regiono. Tio certe estas interesa de la historia kaj etnografia vidpunktoj. Estas interese, kiel en tiu epoko reala “ombra” majstro en la provinco fariĝis rabisto… Oni ĝin legas kun konstanta intereso, kaj malsamaj modernaj legantoj povas percepti ĝin kun plezuro, ĉu ilin interesas krimaj, ĉu psikologiaj, ĉu etnologiaj temoj.

La traduko ĝenerale lasas bonan impreson, eĉ konsiderante, ke la lingvo de originalo ne estas la gepatra lingvo de la tradukintino Lenke Szász. Foj-foje tamen iom ĝenas stilaj kaj lingvaj malĝustaĵoj (transitiveco de verboj, signifo de certaj vortoj). Iujn dubojn elvokas la traduko de la titolo: pli taŭgas “muelejo” anstataŭ “muelilo” (ja temas pri konstruaĵo sed ne aparato), ial aperis aldona dua artikolo (laŭvorte la titolo “Moara cu noroc” tradukindas “La muelejo de bonŝanco (fortuno)”, sed ne “la bonŝanco” aŭ “la fortuno”). Sed tiuj riproĉoj rilatas ĉefe ne al la tradukinto, kiu rajtas erari, sed al la eldonejo, kiu devus iom pli zorge lingve kontroli la eldonatan tekston, eĉ de la plej bonaj aŭtoroj. Sed, bedaŭrinde, la nomo de redaktoro eĉ ne estas indikita, kio por tiel renoma eldonejo, kiel FEL, estas stranga.

Nikolao Gudskov

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.