Kiel kutime, la de R. Eichholz eldonata
serio ankaŭ ĉi-jare enhavas multajn
valorajn kaj interesajn kontribuaĵojn
de plej diversa speco. Ne tiom abundas ĉi-foje la artikoloj pri landnomoj,
kiom pri maŝin-tradukado, komputado
k.s. Tiukampe estas vere multaj gravaj
studaĵoj. Grandan parton, kiel jam en
la antaŭa eldono, okupas la reformproponoj de M. Halvelik. Kvankam li
prave atentigas, ke ili plejparte koncernas nur sciencon kaj maŝintradukadon, estas ja - ankaŭ laŭ li - neeviteble, ke tiaj reformoj, se enkondukitaj
tiukampe, influos la komun-uzan lingvon. Kaj jen ni povas atendi, ke la verko
kaj ideo de Zamenhof estos renversitaj: li kreis laŭeble simplan lingvon sen
iuj ajn nenecesaj elementoj, kiujn nun
Halvelik reenkondukas. Mi trovis eĉ ne
unu eron, pri kiu mi senhezite dirus:
jes, ni bezonas ĝin - sed mi ja ne estas
sciencisto, nur esperantisto... Cetere
lia aserto, ke tiuj reformoj ne tuŝas la
fundamenton, jam pro tio ne estas
vera, ke li uzas ekzemple (en novaj
terminoj) la ne-esperantajn literojn w
kaj y. Sed kompreneble mi ne bezonas emfazi, ke Akademiaj Studoj 1986
estas tre valora eldonaĵo. Precipe oni
atentu la proponojn de R. Eichholz pri
„Pekoteko”, registrado de Per-Komputila Termino-Kolekto.