La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Akademiaj studoj 1985

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Akedemiaj studoj

Kiel kutime, la de R. Eichholz eldonata serio ankaŭ ĉi-jare enhavas multajn valorajn kaj interesajn kontribuaĵojn de plej diversa speco. Ne tiom abundas ĉi-foje la artikoloj pri landnomoj, kiom pri maŝin-tradukado, komputado k.s. Tiukampe estas vere multaj gravaj studaĵoj. Grandan parton, kiel jam en la antaŭa eldono, okupas la reformproponoj de M. Halvelik. Kvankam li prave atentigas, ke ili plejparte koncernas nur sciencon kaj maŝintradukadon, estas ja - ankaŭ laŭ li - neeviteble, ke tiaj reformoj, se enkondukitaj tiukampe, influos la komun-uzan lingvon. Kaj jen ni povas atendi, ke la verko kaj ideo de Zamenhof estos renversitaj: li kreis laŭeble simplan lingvon sen iuj ajn nenecesaj elementoj, kiujn nun Halvelik reenkondukas. Mi trovis eĉ ne unu eron, pri kiu mi senhezite dirus: jes, ni bezonas ĝin - sed mi ja ne estas sciencisto, nur esperantisto... Cetere lia aserto, ke tiuj reformoj ne tuŝas la fundamenton, jam pro tio ne estas vera, ke li uzas ekzemple (en novaj terminoj) la ne-esperantajn literojn w kaj y. Sed kompreneble mi ne bezonas emfazi, ke Akademiaj Studoj 1986 estas tre valora eldonaĵo. Precipe oni atentu la proponojn de R. Eichholz pri „Pekoteko”, registrado de Per-Komputila Termino-Kolekto.

Stefan Maul

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.