La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Belarta rikolto 2016
Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vica Belarta Rikolto

Publikigita ĉe
"La Ondo de Esperanto" 2017/1, p. 56-57 (tie aperis mallongigita versio)
Aperigo de literaturaĵoj, premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA, ekhavis la plej racian kaj stabilan formon. Ja multe pli oportunas legi ĉiujn verkojn, distingitajn samjare, en unu bela volumo, ol dise tra revuaj paĝoj, aŭ eĉ en Beletra Almanako, serĉante inter verkoj senrilataj al la konkurso. Jam aperis la kvara jarlibro-antologio. Ĉi-foje ĝi estas 139-paĝa – pli ampleksa, ol iu el la tri antaŭaj. Mi recenzis la volumojn de 2013-2015 (miaj recenzoj legeblas en BA19 kaj BA24 respektive; ĉiuj tri – en la katalogo de UEA-libroservo).
Ĉi-jare la redakcio de Beletra Almanako ne volis, ke mi recenzu la vican volumon – pretekste ke en ĝi aperis ankaŭ mia verko. Tamen ĝi ampleksas nur unu paĝon, kaj mi kun tridekjara recenzista sperto ja kapablas esti sufiĉe objektiva... oni eĉ konas min kiel recenziston senkompatan (kvankam lastatempe mi mildiĝis – simple pro tio ke elektas por recenzado nur atentindajn librojn, ignorante fuŝaĵojn). Tiel aŭ alie – legu...

Unuan premion pri poezio ricevis Antonio Valén (delonge konata en Esperanto) kun “Paralele”. Kiel ĉiam ĉe hispanoj, distranĉita ne tre kohera vortfluo, ial pretendanta nomiĝi poezio... La duan premion ricevis eĉ pli konata Benoît Philippe kun “Matthias”. Poemeto (tamen mi daŭre ne komprenas, kial oni nomas senriman-senritman tekston poemo? nur ĉar la aŭtoro ne scipovas verki alimaniere?) konceptita kiel tragika, tamen ne vere profunde impresanta.
Mi tre ĝojas pro la nova sukceso de mia amiko Aleksandro Mitin (3a premio), kiu ĉiufoje trovas novajn, nekutimajn poemformojn. Ĉi-foje ĉiu lia strofo – el unu kaj duona linio – sonas proverbece...
Ankaŭ mi mem, post multjara hezito, riskis partopreni la poezian branĉon, kaj ricevis la Honoran Mencion. Jam pasintjare (BA25) mi skribis: “Hajkoj estas populara, eĉ moda poemformo en Esperanto, verki ilin ŝajne facilas – tamen ne ĉiu diro, tranĉita je tri linioj kun 5-7-5 silaboj estas hajko.” Ĝuste tio instigis min iom moketi pri la temo:

facilas verki
hajkojn: nur la silabojn
kalkulu fingre.

sep fingrojn havis
inventinto de hajkoj
sur meza mano.

...kaj plu kun aludoj al literaturaĵoj kaj kulturaj eventoj, konataj al kleraj esperantistoj. Post publikigo de la Gazetara Komuniko kun la ĉi-jaraj rezultoj, certa japana kolego interesiĝis pri mia konkursaĵo... kaj evidentiĝis, ke mia verko ne estas hajkoj, sed senrju-oj: alia ĝenro, eĉ se samaspekta forme. Momente mi sentis min kiel protagonisto de Molière, ne sciinta ke li parolas proze...

La prozaj verkoj, premiitaj ĉi-jare, ĉiuj venas de konataj aŭtoroj, kun jam rekoneblaj stiloj. Jesper Jacobsen en “La paradiza turo” rakontas pri lumtur-deĵorantino, adoptinta knabon orfiĝintan pro incendio. Mirinda lingvaĵo!.. Tute ĉarma fabelo (tamen, ne porinfana!) de Lenke Szász “La heliko kaj la lacerto”...
Ĉi-jare por la proza branĉo venis 25 verkoj de 18 aŭtoroj, pli ol iam en 2011-2015. Ĉu vere la 20 nedistingitaj prozaĵoj ne atingas la nivelon de “Malbenitaj skaraboj” (Ewa Grochowska)? Iomete amuza, sed tute pala kaj malverŝajna pseŭdodetektivaĵo... Multe pli impresas la novelo-dramo de Amir Naor “Anĝela”, pri geedzoj travivintaj tertremon.
La bela novelo de Steven D. Brewer “Krepusko sub fago” ial aperis sen kelkaj finaj alineoj: la aŭtoro atentigis pri tio en Facebook kaj laŭpete disponigis al interesiĝantoj la kompletan tekston.

La esea branĉo ĉi-jare kaŭzis skandalon: Suso Moinhos, meritinta la 3-an premion kaj Honoran Mencion – rifuzis ilin, ĉar la 2a premio estis aljuĝita al Jorge Camacho, kiu laŭregule ne rajtis konkursi ĉi-jare en la esea branĉo, estante ĉefpremiito tiubranĉa en 2013. La sinpravigoj de la komisiono (ke Camacho en 2013 ricevis la premion “Luigi Minnaja” ne sola, sed disdividite) ne konvinkas, ja Suso prave skribas, ke sur la diplomo oni skribas ties gradon, sen mencio pri divido. La ĵurio evidente ne sciis, kies eseon (signitan per pseŭdonimo) ĝi taksas, sed konscia aŭtoro simple ne sendus sian verkon al konkurso, sciante, ke li ne rajtas konkursi tiujare. Camacho provis iel klarigi ĉion en BA27, sed rezultiĝis nur kutimaj insultoj al ĉiuj, kiuj dubas pri lia genieco... Mem la eseoj estas tre altnivelaj, kvankam la ĉefe premiita – “La influo de Esperanto en la verkaro de João Guimarães Rosa” estas iom tro longa kaj eble interesos ne multajn.

La teatra branĉo magras kiel kutime – la kaŭzojn oni jam delonge menciis plurfoje. Jes ja, ni ne povas havi konstantan profesian teatron en Esperanto, kaj spektakloj sporade prezentataj en UK-oj kaj grandaj landaj kongresoj “ne faras veteron”, tial niaj aŭtoroj ne emas verki por teatro. Sed ja nun oni povas facile kaj malmultekoste krei videojn de spektakloj, por poste disvastigi per DVD aŭ simple tra interreto... kial tiu vojo ne estas atentata? Ĉi-jare por la konkurso venis nur 3 teatraĵoj, du el ili estas distingitaj – tamen se “La situacio” de Amir Naor levas gravan temon (eĉ se iom naive), ja “Teleskopoj ne sufiĉas” de Raffaele del Re estas vera absurdaĵo kaj fuŝaĵo.

La libro finiĝas per tradiciaj jarraportoj pri Belartaj Konkursoj – ĉi-jara de la ĝisnuna prezidanto Humphrey Tonkin kaj fragmentoj el plifruaj raportoj de la eksa prezidanto Baldur Ragnarsson. Oni povas pripensi evoluon de la konkursoj dum lastaj jardekoj...

Valentin Melnikov

Valentin Melnikov

Belarta Rikolto, 2016


Marto 2017
Mi multe profitis de la legado de Belarta Rikolto 2016.

Tiu libreto presentas la premiitajn verkojn de la jara Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), en la branĉoj Poezio, Prozo, Eseo kaj Teatro. Tiujare, mi plej ŝatis la prozojn, precipe "Malbenitaj Skaraboj", de Eva Grochowska. Ĉar mi estas brazilano, mi interesis ankaŭ pri la eseo "La Influo de Esperanto en la Verkaro de Joao Guimaraes Rosa", fama brazila verkisto. Mi rekomendas la jaran legadon de Belarta Rikolto al ĉiuj seriozaj esperantistoj.

Claudio Stehling

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.