La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Belarta rikolto 2019
Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Rikolto la sepan fojon


2020, №2 (304)
Belarta rikolto estas ĉiujara almanako de la verkoj, premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, stabile aperanta ekde 2013. Mi recenzis ĉiujn pli fruajn volumojn krom tiu de 2018 por diversaj revuoj kaj retejoj (ĉiujn recenzojn eblas trovi en la librokatalogo de UEA; en La Ondo de Esperanto n-ro 1 (267) / 2017 aperis la recenzo pri la volumo de 2016), do mi volonte traktas ankaŭ la nunan.

Poezio. Nova nomo, Evgenij Georgiev el Kazaĥio, aperis kun du premiitaĵoj. “Terra Incognita” estas vera sonetkrono, el 14+1 klasikaj sonetoj laŭ ĉiuj striktaj reguloj, rarega formo nun (mi ne memoras kiam mi lastfoje vidis tian). Ĝi ricevis la 2-an premion. Kial ne la unuan? Ĉu nur pro tio, ke nun oni definitive perdis senton pri vera poezio kaj nomas “poemo” ajnan vortmiksaĵon sen ritmo, rimoj kaj senco?... Alia lia poemo, “Tor fiŝkaptas”, variaĵo laŭ skandinavia mitologio, ricevis la 3-an premion. Honore menciitaj estas la poemoj de ĉino Vejdo (Yida Wei) “Knabo dum rifuĝado” – aktualtema kaj emocia; kaj de ukrainino Tatjana Auderskaja “Revoluciulo” – iom eksmoda, stile de 1930aj jaroj.

Prozo. Jesper Lykke Jacobsen, jam konata laŭ “rikoltoj” 2016 kaj 2017, ĉi-foje gajnis la unuan premion pro “La blua arbaro”. Temas pri fora estonto post pereo de la civilizo, kiam malmultaj postvivintaj homoj sinkis al ŝtonepoka vivado – kaj trovas “artefaktojn” de la nuno. Vere animskua historio... Dua premio: Christopher Lewis, “Venko de tempo” – familia kroniko duonfabela, pri heredata horloĝo-savilo kiu “meritas ion pli valoran ol vero”. Tria premio: Ariel Bonkorpa (estus interese scii la veran nomon) el Britio kun brila satiraĵo “La plej granda tragedio”, mokanta samtempe kaj prikosmajn sciencfikciaĵojn kaj modan nun “politikan ĝustecon” – pri amo inter homo kaj aliplanedano. Egaldivide la 3-an premion ricevis ankaŭ Ewa Grochowska kun “Fanjo”, fabelo por plenaĝuloj – iom pli interesa ol ŝiaj plifruaj prozaĵoj, tamen ne elstara.

Por vigligi la konkurson, en 2018 oni aldonis novan subĝenron: mikronovelo (ne pli ol 100-vorta). La eksperimento evidentiĝis sukcesa. Oni aljuĝas nur unu “premion Paula Adúriz” (memore al la patrino de la BK-Sekretario Miguel Gutiérrez Adúriz) – en 2019 ĝin ricevis Christian Rivière el Francio, pro “Verŝajne”. Tiu mikronovelo plurloke aperis rete, do legu kaj juĝu mem. Vere bedaŭrindas, ke en la volumo ne aperis du pliaj mikronoveloj, ricevintaj la Honoran Mencion: “Ŝafoj” de Edmund Grimley Evans kaj “Teror-rakonto” de jam renoma Paulo Sérgio Viana. Aldoni nur unu plian paĝon kostus preskaŭ neniom, kaj la kolekto estus tiam multe pli impona.

Por teatra branĉo en 2019 konkursis kvar verkoj, la tria premio estas aljuĝita al “Tutkorajn bondezirojn malŝlosajn”, fantasmagoria humura komedio, verkita de “Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019”.

Pri la malforteco de teatra ĝento en Esperanto oni skribis multfoje. Do ankaŭ ĉi tie, por sproni la verkadon, en 2018 aldoniĝis nova subĝenro: “monologo kaj skeĉo”, premio María Cuevas. En 2019 ĝin ricevis Roman Dobrzyński (Pollando) pro “Maldikigi vortaregojn!” La temo estis iam traktita de Raymond Schwartz (multe pli sukcese), do ĉi-foja kontribuaĵo ne aspektas sprite... Same kiel pri mikronoveloj, indus publikigi ankaŭ la honore menciitajn verkojn “La tuta mondo estas teatro” de Tatjana Auderskaja (al mi bonŝancis ricevi tiun spritegan skeĉon de la aŭtorino mem) kaj “Konfeso de murdunto” de Asocio Esperanto-Grenoble.

La esean branĉon ĉi-foje reprezentas du verkoj de bone konata Suso Moinhos: “Kodado en ‘La kato en la sako’ de Mason Stuttard” (premio Luigi Minnaja) kaj “Stereotipaj komparoj en Esperanto” (2-a premio). Ambaŭ skrupule kaj detale tralaboritaj, tre interesaj, kvankam legante la unuan mi rememoris konatan aserton, ke literaturologoj nepre trovas en verko ion, pri kio la aŭtoro mem eĉ ne suspektis. Kaj la proverbeton “foje banano estas simple banano”. Sed eble mi ne sufiĉe kompetentas pri nunaj tendencoj en literaturologio...

Finas la volumon, kiel kutime, la Raporto de la Prezidanto. Miguel Fernández, talenta kaj emociplena poeto, certe ne povis skribi tion seke kaj neŭtrale. Do lia raporto legeblas kiel poemo.

Do, tiu ĉi volumo de Belarta rikolto, samkiel la ses plifruaj, nepre havindas kaj legindas.

Valentin Melnikov

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.