La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kolektanto de ĉielarkoj
Rakontoj kaj poemoj

  • Autor: Tibor Sekelj
  • Art: novelo, Poesie
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€13.20
  • Erscheinungsjahr: 1992
  • Form: libro kudre bindita
  • Beschreibung: Kolekto de 16 belstilaj rakontoj kaj 7 poemoj.
  • Seiten: 117
  • Höhe: 210 mm
  • ISBN: 8870360520
  • Rezension:
    • De Amike Ĉielarko: Kolektanto de ĉielarkoj
    • Kolektanto de ĉielarkoj: Tibor Sekelj estas vere elstara verkisto. Ĉiuj rakontoj estas interesaj kaj - mi eĉ diru - fascinaj.
      Ekzemple la priskribo de la medio, en kiu rolas la "Neĝhomo" (paĝoj 67 - 73), estas majstre pentrita. Mi eĉ pensas, ke la tuta rakonto baziĝas sur persona renkontiĝo kun tiu ĉi stranga viro, kiu daŭre vivas sur la Montego nur por savi aliajn homojn perdiĝintajn en tiu terura mondo farita el glaciejoj kaj neĝblovoj.
      Mi jam povas imagi, ke iu filmreĝisoro trovas en la rakonto de Sekelj ege bonajn detalojn por la imagi kiel oni povas "konstrui" allogan filmon. (Luizeta - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2015)
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kolektanto de ĉielarkoj


Januaro 2014
La libro de Tibor Sekelj Kolektanto de ĉielarkoj estas kolekto de rakontoj kaj poemoj. La kolekto enhavas dek rakontojn kaj sep poemojn. La rakonto laŭ kiu kolekto portas kovrilpaĝon estas bela rakonto pri renkontiĝo kun Sita, simpatia dekjara nigrokula brunhaŭta knabino en la triklasa kupeo de la trajno. Ili komencis paroli pri kolektado kaj li ne deziris diri al knabino tiel "neinda banalaĵo" - esti kolektanto de poŝtmarkoj aŭ bildkartoj. Pro tio respondis ke li estas kolektanto de ĉielarkoj. Ilia interparolo pri tio estas temo de rakonto. Kolekto en rememoro, ĉu ne?

Aliaj rakontoj en ĉi tiu kolekto estas plej ofte rakontoj kies bazo estas anekdota okazaĵo: rakonto pri virino kiu restis virga post kvar edziniĝoj, pri virino kun tri "oficialaj" edzoj, fantasia rakonto pri heredaĵo de inkaoj. Liaj temoj estas el diversaj lokoj de la mondo. Al triba ŝamano kiu ricevis infana malsano estas interesa. Bela rakonto estas ankaŭ pri knabo kiu lernas pentri, en unu rakonto temas pri rilatoj inter scio de Esperanto kaj amo, li verkis ankaŭ pri neĝhomo, ŝercis rakontate pri sciuro, pri genia trompisto kaj pri "eta komplezo" kiu faras la plej granda problemo de vojaĝo.

Duan parton de libro faras poemoj de Tibor Sekelj. Ĉi tiu kolekto enhavas sep poemojn, kvankam, se mi estas bone informita, Tibor Sekelj verkis nur naŭ poemojn. La plej konata poemo estas "Mi vizitas mian farmon". En ĉi tiu poemo aŭtoro diris ke tuta mondo estas lia bieno. Li ne estas "globtrotero kiu manĝas distancojn", ne estas senzorga turisto, nek pilgrimanto. Li estas bienulo kiu vizitas sian farmon. En reala vivo li vere estis mondvojaĝanto, nomado de sia tempo. Li bedaŭras ke "ĉio estis farita", kaj "nenio restis por mi (li) farenda". Tamen, li verkis, ĉar "sango lin pelas". Libro estas tre legema, okazas en diversaj landoj, inter diversaj homoj. Mi proponas legi ĝin.

Amike Ĉielarko

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.