La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj

  • Autor: Jules Verne
  • Übersetzer: Jean-Luc Tortel
  • Originalsprache: franca
  • Art: für Kinder
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€20.00
  • Erscheinungsjahr: 2008
  • Beschreibung: Unu el la plej tradukataj kaj ŝatataj romanoj de la franca aŭtoro finfine havas ankaŭ Esperantan version!
  • Seiten: 208
  • Höhe: 200 mm
  • Rezension:
    • De Donald Broadribb: Vojaĝromano klasika
    • De Wolfgang Kirschstein: La vojo estas la celo
    • De Telemo (Francio): Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj de Jules Verne
    • De Katinjo (Nedrelando): Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj
    • Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj: Phileas Fogg angliana ĝentlemano, eminentulano de la "Reform club" scivolema homo, samtempe asidua kaj deligenta. Li vetis dudek mil pundojn kun la anoj de sia klubo ke li sukcesus finfari la ĉirkaŭan mondon en okdek tagoj. Li travivis kun sia servisto multajn aventurojn.
      Interesa libro bone tradukita esperante de Jean Luc Tortel. Mi jam legis ĝin en la franca dum mia infaneco kaj interesi min de nove legi ĝin denove esperante. (Elena - Internacia Esperanto-Sumoo Majo 2015)
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vojaĝromano klasika


2009/12, p. 25

Ĉi tiu verko unue eldoniĝis, felietone, en la franca lingvo, en 1872. Ĝi estas unu el la plej legataj romanoj de Jules Verne [ĵil vern], multfoje dramigita, plurfoje filmita, nekalkuleble da fojoj represita, tradukita en amason da lingvoj; sed, ial, la lingvo Esperanto devis atendi 120 jarojn (eble ĉar, verŝajne, preskaŭ ĉiu esperantisto, jam en sia infaneco aŭ juna adolteco, familiariĝis kun ĝi, kaj ne sentis bezonon, esperantolingve relegi ĝin).

Rerigardante la verkojn de Verne, ni povas iom miri pri lia populareco, kiel verkisto. Kiel prozisto, li verkis iom seke, kvazaŭ raportisto, kiu celas informi la mondon pri nekredebla, tamen reala, homa entrepreno, kaj trovaĵoj neniel anticipeblaj. Nuntempe, oni tre ofte atentigas al ni lian antaŭimagon pri agoj aŭ inventoj, kiuj ja efektiviĝis, sed nur longe post lia morto. Tio estas iom troigita. Jam de multaj jarcentoj aperadis fikciaj rakontoj pri flugoj al la luno, primitiva submara ŝipo jam estis priskribita en la jaro 1580, kaj pluraj provoj konstrui tiaĵon estis faritaj. Simile, veturbalonoj ekzistis, kaj ceteraj. Sed lia kapablo prezenti siajn fikciajn rakontojn tre realisme fascinis la publikon.

Verne mem malmulte veturis, kaj nur perlege konis la plej multajn lokojn, pri kiuj li skribis. En ĉi tiu esperantolingva eldono, la eldonisto Aleksander Korĵenkov post la rakonto donas serion da notoj, en kiuj li korektas faktodeklarojn de Verne, kaj plurfoje lian aritmetikon! Krome, la esperantolingva eldono korektas diversajn ortografierarojn kaj detaletojn de la originalo. Miaopinie, tio devus okazi nur en la notoj; ankaŭ evidentaj eraroj de kalkulado, identigo kaj ceteraj devus resti en la teksto, se ili ekzistis en la originalo.

Oni petis min komenti specife pri la traduko mem. Oni povas disputi pri multaj specifaj eroj. La vorto „de” estas regule misuzata post pasiva participo, en la traduko. La tradukinto ignoras la signifon, donitan al ĝi en la Fundamento, kaj ofte ripetita, emfaze, de la Akademio (ke ĝi tiupozicie indikas nur la aginton, kion oni nuntempe ofte indikas per „fare de”, aŭ tute simple per prepozicio „far”). Anstataŭe, en la traduko, post pasiva participo, „de” ofte uziĝas kun alia senco. Ekzemple: „provinco apartigita de la reĝolando Nizamo” (p.51); „elegante vestitaj de la nacia vesto” (p.120).

Subjektive ĝenis min la pezega vorto „Kavaliro”, kiu tradukas la anglan vorton „Sir”, kaj historie ne estas ligita specife al kavalireco. Krome, laŭ la angla palaca tradicio, „Sir” kun kavalireca signifo estas uzata nur kun la persona nomo, ne kun la persona kaj familia nomoj. En Esperanto mankas ordinara titolo signifanta „honorinda”. „Moŝta” eblas, sed ni ne kutimas al tio. Al tiu, kiu volas studi la aferon pli profunde, mi rekomendas la koncernan artikolegon en la multvoluma Oxford English Dictionary.

La uzo de la vorto „Kongreso” koncerne la usonan parlamenton estas usonismo ne uzinda en Esperanto.

Gramatika eraro: „Kiu timis ke la neĝamaso bremsu la ruliĝadon de la radoj kaj certe kompromitu la vojaĝon” (p.151). Ĉu la u-formo post la verbo „timi” eble estas francismo? Ĝi certe ne pravigeblas per la esperanta gramatiko.

„Teo kun unu panrostaĵo” (p.189): „toasto” estas jam esperantolingva termino, kaj multe pli taŭga ol la stranga koncepto, ke oni rostas panon!

Pli ĝenerale, la traduko legiĝas/aŭdiĝas, kiel precize tia: traduko. Mi scias, ke kelkaj tradukistoj emas supozi, ke ilia devo estas, resti „fidelaj” al la vortuzo, gramatiko, vortordo, kaj tono de la nacilingva teksto. Miaopinie, tio forviŝas la eblon ĝui la verkon. Mi ne konas la francan tekston de la verko de Jules Verne, sed ĝui ĉi tiun esperantolingvan tekston mi ne povis.

Ĉu tio signifas, ke mi malrekomendas la libron? Ne; nek ke mi rekomendas ĝin. Ke la traduko desapontas min, nu, jen tute subjektiva reago mia.

Donald Broadribb

La vojo estas la celo


2009, n-ro 3
Kiam Stendhal en 1827 vojaĝis de Parizo al Romo, li devintus kalkuli almenaŭ pri 12 ĝis 15 tagoj da vojaĝo. Ĉar Stendhal foje haltis por vidi la allogaĵojn survoje (“du matenoj sufiĉis por Florenco”), por la vojaĝo li tamen bezonis 24 tagojn.

Fileas Fogg, la protagonisto de Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj de Jules Verne, estis tute alispeca vojaĝanto. Dum tiu tempo li jam estintus hastinta ĝis ie en Hindlando. Danke al la fidela traduko de Jean-Luc Tortel nun eblas ankaŭ en esperanta vesto refari tiun ekspresvojaĝon ĉirkaŭ la mondo.

Flegmo vetkuras kontraŭ la tempo

Fogg ne estas tradicia vojaĝanto, kiu vidas la mondon por edukaj celoj. Li nur vojaĝas ĉirkaŭ la mondo, ĉar tio estas ebla en la moderna mondo, kaj jen la sola pravigo por fari la vojaĝon. Fogg estas karikaturo de tiel nomata flegma anglo. Verne atribuas al li plurajn ekscentraĵojn. La moderna vivo tre konvenas al Fogg por flegi obsedan akuratecon en sia domo pura, ordigita, severaspekta, puritaneca. Tie horloĝoj indikas ĉie en la domo ekzakte la saman horon. Fogg funkcias kvazaŭ aŭtomate: “Se li promenadis, li ĉiam egalpaŝis sur la marketrita planko de la enireja halo, aŭ sur la rondira galerio tegmentita de kupolo ...” nu ktp.

Afable Verne nomas lian vivmanieron “originala”, sed ĉu li vere ŝatis sian protagoniston?

La novdungita franca (!) servisto de Fogg, Jean Trapasul', modelita laŭ Sancho Panza, estas fidela apendico al sia mastro. Li estas — kompreneble — pli simpatia ulo, kiu kun admirenda pacienco eltenas la kapricojn kaj ĉiam novajn eltrovaĵojn de sia mastro. Estas tamen li, kiu spertas la mondon dum tiu vojaĝo, estas li, kiu aldonas kalejdoskopan buntecon al la iom banala intrigo de la romano. Alimaniere la libro estus tiel interesa kiel vojaĝtabelo.

Ni elektu hazardan fragmenton por gustumi almenaŭ unu el travivaĵoj de Trapasul':

Tuj post la foriro de Fiks el la opiejo, du kelneroj portis profunde dormantan Trapasulon al la kuŝejo por la fumintoj. Sed lia fiksa ideo persekutis lin en liaj sonĝaĉoj; post tri horoj batalante kontraŭ la narkotaĵo li vekiĝis, skuata de la penso, ke li ne plenumis sian taskon. Li forlasis tiun ebriulan kuŝejon, stumblante, apogante sin al la muroj, falante kaj restariĝante, senhalte kaj nerezisteble pelate el la opiejo de ia instinkto kaj eliris kriante kvazaŭ en sonĝo: “Al Karnatiko! Al Karnatiko!”

Nu, ni ja scias, ke ankaŭ Fileas Fogg havas homan koron, ĉar en Hindlando li savis junan vidvinon de la ŝtiparo, kaj tiel li havis je la fino de la romano almenaŭ virinon por edziĝo, kaj tiel ja finiĝas ĉio en perfekta ordo.

La libro de Verne ja estas historia distrado. Hodiaŭ ĝin ankoraŭ eblas legi kiel ateston de tiu kredo, ke la teknika progreso estas nebremsebla. Tiu kredo sinkis iam, probable kune kun la ŝipo Titanic.

Embaraso de riĉeco?

Malnova romano bezonas klarigojn. Je la fino de la libro estas kvin paĝoj kun klarigoj. Kiam mi klopodas traduki ion, mi ĉiam demandas min (kaj ĉiam estas en dubo), kion endas klarigi kaj kio ne nepre estas klarigenda. Tiun dubon mi havas ankaŭ en ĉi tiu eldono.

Ĉu vere estas necesa por la kompreno de la libro, ke Fogg loĝas en numero 14 kaj ne 7 de Savile Row? Kial nur kelkaj vortoj pri la situo de la Reform Klubo, sed nenio pri ĝi kiel angla situacio? Verne ŝatas elmontri sian konon pri la mondo, tre ofte per apliko de iuj fakterminoj.

La libron, kiel tiu de Verne, mi volis legi en la ĝardeno, ĉe la plaĝo aŭ por distri min en la trajno. Tiam mi ne nepre havas iun PIVon ĉemane por lerni pri topveloj, stajveloj kaj kromĵibo. Aŭ eble ne ĉiuj memoras, kio estas thago. Do por tiuj komplikaj (almenaŭ por mi) vortoj mi ŝatus vidi iun klarigon. Nekompreno de tiuj vortoj ja ne bremsos la komprenon de la libro, sed tamen mi petas alian strategion por espereble estontaj eldonoj de la verkaro de Verne..

En la mondon venis nova sento

Lasta rimarko: Iu Pirro eldonis en 1868 sian Universalglot, projekton esence tre similan al la Lingvo Internacia de D-ro Esperanto. Universalglot falis en la puton de forgeso, sed Esperanto floras. Ĉu eble pro tio, ke intertempe, eblis ĉirkaŭvojaĝi la mondon dum 80 tagoj?

Wolfgang Kirschstein

Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj de Jules Verne


Marto 2019
Tiu libro estis eldonita de la fama eldonejo Sezono en Kaliningrado. Interesas unue la "Anstataŭ antaŭparolo" de Aleksander Korĵenkov. Li interalie reliefigas la erarojn de Verne "kiuj abunde spicas la verkon" (kiel indikas Aleksander).
Do la eldonisto (kaj eble kun la tradukanto Jean-Luc Tortel) riparis kelkajn erarojn. Des pli bone.
Plie, la eldonisto klarigis multajn malofte konatajn aspektojn pri homoj, lokoj ktp per abundaj notoj - refoje des pli bone!
Pri kio temas? Pri homo neparolema, iu Fileas Fogg (kiel multaj ĉefroluloj neparolemaj de la libroj de Jules Verne), membro de angla klubo, kiu hazarde vetas, ke li povos vojaĝi ĉirkaŭ la mondo dum maksimume 80 tagoj. Kaj li sukcesos danke al sia servisto, iu franco!
Kiel skribas la eldonisto, je tiu epoko, en 1872, jam ekzistis kompreneble ŝipoj kaj ankaŭ trajnoj tra la nuna Barato kaj tra Usono. Do relative facilas! Tamen por iom spici la aferon, Verne enkondukas en tiun historion iun "Fiks", detektivon, kiu strebas arestigi Fileas-on Fogg... Kaj krom la sukceso de tiu aventuro, Fileas Fogg trovos "trezoron" (Mi ne klarigas ;-))
Mi pensas, ke estas ĉefe verko por junuloj (kiel multaj libroj de Verne) ne tre dika (ne kiel aliaj libroj!), facile legebla en Esperanto. Kaj ĝi estis tre bone publikigita kaj tute senerara! Do valoras la legadon!
La konsiloj de la eldonisto estas gravaj por aliaj tradukoj!

Telemo (Francio)

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj


Julio 2017
Ĉi tiu libro estas jam malnova romano. Jules Verne publikigis ĝin en 1873. Ĉefrolulo estas Fileas Fogg, kiu ĉirkaŭvojaĝas la mondon dum okdek tagoj, kune kun sia nova, juna servisto Transpasul'. Ankaŭ "kunvojaĝas" detektivo Fiks, supozanta, ke Fogg estas krimulo kaj ŝtelisto.
Ili vojaĝas per diversaj specoj da ŝipoj, trajnoj, fiakroj eĉ elefanto. En tiu tempo unuafoje en la historio tia maniero de vojaĝado estis ebla, dank'al la Sueza Kanalo kaj la finkonstruado de fervojoj tra Hindujo kaj Usono. (Imagu: nun oni povas fari tian vojaĝon ene de kelkaj diurnoj!)
Ĝi estas ege interesa libro, ĉar ĝis preskaŭ la lasta ĉapitro oni ne scias, ĉu Fogg alvenos ĝustatempe en Londono. Li faris tiun vojaĝon post vetado kun kvin amikoj.
La libro estas facile legebla, kvankam estas sufiĉe multe da teknikaj terminoj pri plantoj, trajnoj kaj ŝipoj. Vortaro do estos bezonata. Tre rekomendinda libro.

Katinjo (Nedrelando)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.