|
Dialogo
|
|
Amdonaco inter amantoj | okt 2013 |
Unikaĵo en la esperanta literaturo | Publikigita ĉe 2014 |
Temas pri 80-paĝa libro. Se oni substrekas la nombron de paĝoj okupitaj de kelkaj pensigaj desegnoj (subskribitaj de Orsolya LÁNG), la titolpaĝo, la enhavtabelo, la dediĉa paĝo kaj la enkonduko, restas nur 53 legeblaj paĝoj. Tamen, ĉiu leganto kapablos legi nur kelkajn paĝojn, kaj ties nombro dependas de la nombro de lingvoj kiujn la leganto scipovas. Ĉar sur ĉiu legebla paĝo, la teksto estas presita en alia lingvo!
Mi klarigu. La libro entenas unu solan 26 linian dialogon, originale verkitan en Esperanto de Júlia SIGMOND. La originalo okupas ne pli ol unu paĝon de la libro. Sed tiun ĉi belegan dialogon oni entuziasme tradukis en 52 lingvojn fare de geamikoj de la aŭtorino, kiuj tiamaniere esprimis sian aprezon por tiu beletraĵo, por la aŭtorino kaj por la Esperanta kulturo. La libron oni povas donaci ankaŭ al ne-esperantistaj amikoj, kiel pruvo de la amikema internacia etoso en la esperantista komunumo kaj kiel brila specimeno de la valora esperantista kulturo. Oni povas prezenti tiun libron dum internaciaj lingvaj festivaloj kaj oni povas uzi ĝin kiel taŭgan materialon dum seminarioj pri la arto de tradukado. Ĉar la teksto estas mallonga kaj la lingvo tre simpla kaj klara, oni povas uzi la libron dum kurso de Esperanto por plenaĝuloj je la meza lingvonivelo. Ni rimarku, ke inter la lingvoj de “Dialogo” troviĝas ankaŭ la latina (latinigis la dialogon Carlo MINNAJA). Alia rimarko: la angla aperas dufoje, en brita versio (angligis Marjorie BOULTON) kaj usona versio (angligis Humphrey TONKIN). La italan version kreis la edzo de la aŭtorino, la verkisto Sen RODIN, al kiu estas dediĉita la dialogo kaj la tuta libro.
Júlia SIGMOND estas emerita pupaktorino. Mi konatiĝis kun ŝi dum la UK en Bjalistoko en 2009, kiam oni festis samtempe ŝian okdekjariĝon kaj geedziĝon kun la verkisto Sen RODIN. Ŝi kaj ŝia edzo verkas originalajn beletraĵojn kaj en Esperanto kaj en siaj denaskaj lingvoj, kiuj estas la hungara (por ŝi) kaj la itala (por li). Esperanto estas la lingvo kiun ili uzas hejme ĉiutage, la lingvo kiu unuigis iliajn animojn kaj vivojn. Jen do la vivcirkonstancoj el kiuj naskiĝis tiu ĉi beletraĵo. Ĉu ĝi estas ampoemeto, amprozaĵeto aŭ amteatraĵeto…mi lasas la aŭskultontojn decidi, en la kazo ke tia etikedado interesos ilin. Laŭ mi, la dialogo estas tiom spontana esprimo de sinceraj amo kaj timo, tiom senbrida rekta elverŝo de profundaj sentoj sen ajnaj frivolaj ornamaĵoj, ĝi sentigas tiom diamante puran feliĉon… ke ajna rutina ŝablona etikedado de tiu teksto ŝajnas maltaŭga…
Mi lasas nun la verkistinon kaj aktorinon Júlia SIGMOND deklami sian propran verkon.
DIALOGO
de Júlia SIGMOND
- Kaj se jam ĉion ni rakontis, pri kio ni parolos?
- Ĉiam ekzistos pri kio paroli.
- Kaj se ne plu estos?
- Tiam ni silentos.
- Kaj tiam ni ne plu amos unu la alian?
- Tiam ni eĉ pli amos unu la alian.
- Kaj tiam ne doloros la silento?
- La silento ne doloras, se ni amas.
- Kaj se la silento doloros?
- Tiam ni denove ekparolos.
- Kaj pri kio ni parolos?
- Pri tio, kial doloras la silento.
- Kaj tiam denove ni amos unu la alian?
- Ĉiam ni amos unu la alian.
- Kaj se ni ne scios, kial doloras la silento?
- Tiam ni kantos.
- Kaj se ni ne konas la kantojn de la alia?
- Tiam ni instruos unu la alian.
- Kaj se ni ne povos lerni ilin?
- Tiam ni aŭskultos la kantojn de la alia.
- Kaj se ni jam ne aŭdos?
- Tiam silente ni rigardos unu la alian.
- Kaj se ni ne plu vidos?
-Tiam ni prenos la manojn de la alia.
- Kaj ankaŭ tiam ni estos feliĉaj?
- Dum ni vivos, ĉar ni amas unu la alian.