|
Esperanta frazeologio
|
|
Ne ĉio verda estas smeralda | feb. 2003 |
Valoras ne la vesto, valoras la enesto, jen proverbo dukiale aplikebla al Esperanta frazeologio. Unuavice, ĉar, kvankam mi nostalgias la ĝishieraŭan grafikan modelecon de UEA-libroj (ekzemple de Lingva arto), tiu ĉi verko estas ne nur sufiĉe dignaspekta sed ankaŭ tre leginda, eĉ traleginda.
Krome, ĉar proverbo estas unu el la stud-objektoj de frazeologio, nome unu speco de plurelementa lingvounuo, pleje idioma, kun relative fiksitaj strukturo kaj enhavo, kiun parolanto/skribanto reproduktas kaj laŭkutime uzas kiel pretan unuon kun intensiga funkcio (kiel la titolo de ĉi recenzo). Aliaj specoj estas flugilhavaj vortoj, citaĵoj, filmaj aŭ libraj titoloj, kaj esprimoj kiel troja ĉevalo, velura revolucio aŭ la patrino de ĉiuj militoj. Kaj, kiel diras la aŭtorino, por plenkompreni ilin ne sufiĉas lingvaj scioj.
Mi trovis tre instruaj kaj interesaj la klarigojn pri la esprimo talpa laboro, teorie perfekte uzebla ankaŭ nun laŭ sia enhavo sed praktike jam de longe ŝimanta en la kesto de forgeso. Same la bonegajn ekzemplojn pri uzado kaj komprenado de La Lucerna ponto mortis, vivu la Lucerna ponto! kaj Se la verda movado ne ekzistus, necesus krei ĝin, aŭ la montron de la ekzisto de frazeologiaj dialekt(et)oj, kiel tiu de ĉinaj aŭtoroj en El Popola Ĉinio. Ĉi tie ŝi levas jenan demandon: Ĉu la ofte kritikata tro eŭropeca karaktero de la Esperanto-leksiko ĝustas ankaŭ por la frazeologio? Mia respondo estus: kredeble jes. Ĉar la libron mi sincere rekomendas, mi turnu min al kelkaj eroj miaopinie plibonigeblaj. Unue, en ekzemploj el gazetoj, utilus aldoni al la referenco indikon pri la aŭtoro, kiam konata, aŭ almenaŭ pri ties denaska lingvo, kiel en (23)-(27), ĉar el la vidpunkto de stilvaloro ne samas citoj el Golden, el Johansson, el Urbanová, kun tiuj el Dorval, Maul aŭ Nemere.
Indiko pri la denaska lingvo bonvenus ankaŭ en la ekzemploj parolaj, verŝajne ne intencitaj por publikigo kun aŭtornomo.
Due, indus plivastigi la indekson kaj, aldonante difinojn kaj font-indikojn, transformi ĝin en frazeologian vortaron. Mi, ekzemple, ne konas la esprimon rusa panjo (p. 57) kaj hezitas pri rompi al si la kapon (p. 67, 72).
Simile, indus kompili libroforme liston kun esperantigoj de la historie kaj kulture plej gravaj titoloj de libroj aŭ filmoj, tradukitaj aŭ ne, por ke eblu komune paroli pri la fabelo La Belo kaj la Besto, pri Marsaj kronikoj de Bradbury aŭ pri Stelmilitoj de Lucas.
Trie, mi tiom ĝojas pri la oportunaj neologismetoj denoti kaj konoti, ke mi kun plezuro vidus gloson; verŝajne la samo validus por habilitiĝi kaj publici, kies precizajn signifon kaj neceson mi ankoraŭ ne elvidis.
Kvare, ŝi pravas dirante (p. 129) ke en Esperantujo oni ĉiam celas homojn el kulturoj diversaj, disaj kaj distaj. Ĝuste tial niaj frazeologio kaj humuro baziĝas sur elementoj objektive palpeblaj, kiel rimoj aŭ kalemburoj. Samkiale oni sentas spontanan alergion al la PIV-aj francismoj apaĉo aŭ gaskonaĵo (ni prefere nomu ilin gastonaĵoj).
Kvine, pri noto 50: mi opinias nevalida kaj malaktuala paroli pri unu sola tria etapo de la E-literaturo ekde 1945; eble oni aldonu jam kvaran etapon ekde 1971/1973 (de la apero de PIV1 aŭ de la petrola krizo, tute laŭplaĉe).
Kaj, fine, famas la proverbo traduki – truki, sed en Esperantujo traduki plej ofte signifas trakudri aŭ transkluki.
Kial? Kial oni akceptu tiel facil-anime, ke ĉe ni oni tradukadas fuŝe kaj mise? Kutime oni esperantigas kaprice, proprainiciate, sen ajna mendo de eldonejo, des malpli kontraŭ pago! Kia kontrasto kun la profesiaj tradukistoj de nacilingvaj eldonejoj, kie oni la tekstojn ne nur mendas, sed aldone korektas, poluras kaj kribras (kvankam jen kaj jen ankaŭ ili produktas tradukojn muse kaj fiŝe). Fiedler laŭde mencias la admirindajn La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha de Cervantes kaj La majstro kaj Margarita de Bulgakov, en majstraj tradukoj de De Diego kaj Pokrovskij, sed forgesas precizigi, ke temas pri raraj esceptoj, ĉar ne ĉio verda smeraldas.