Ĝi estas poemaro, verkita en du lingvoj: Esperanto kaj la franca.
Se iu ne atente legas la poemojn, havas la impreson ke temas pri tradukitaj poemoj, sed tute male.
La verkistino unue verkis la poemojn en Esperanto. Poste lasis pasi almenaŭ du monatojn, se ne pli, kaj nur poste verkis la samajn poemojn en la franca.
Ŝi bonege ĵongladas per la vortoj en ĉiu poemo. Ne eblas fari longan paŭzon en la legado de la poemaro, ĉar la leganto - nun mi -
ĉiam tiel sentis, ke mi ne povas flankenmeti la libron.
Mi varme konsilas mendi la libron, kaj legi ĝin.