Pri la signifo de la Fundamenta krestomatio (FK) elokvente
atestas la 17 eldonoj, kaj jen aperis la 18a.
La unua eldono de FK aperis en 1903. Laŭ L.Zamenhof, ĝi devis
“servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de
pereiga disfalo je diversaj dialektoj”. Plie, la unua e-isto skribis:
Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas
al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed
precipe atentan kaj kelkfojan tralegon de tiu ĉi libro mi rekomendas al
tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas
verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj
la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed
rektan malutilon.
Kvankam ĉiuj materialoj de
FK estis verkitaj de Zamenhof mem aŭ
korektitaj de li en tia grado, ke la stilo ne deflankiĝu de lia stilo,
jam en 1907 L.Zamenhof en la antaŭparolo al la 5a eldono atentigis:
Mi trarigardis denove la tutan Krestomation… Dum la
trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi
bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus; mi
tamen tion ĉi ne faris, ĉar mi estas konvinkita, ke pro verko,
kiu havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj esperantistoj,
severa konstanteco estas multe pli grava, ol plena perfekteco…
Pasis preskaŭ 90 jaroj. La lingvo multe evoluis kaj riĉiĝis, kaj nun
FK
ne plu restas ekzemplo de “la modela stilo”. Tamen ĝi estas mirinda
atesto pri la embriaj jaroj de la lingvo, kaj pri ties lingva spirito,
klare sentebla tra la tuta volumo.
Tial la laboro de karmemora profesoro Waringhien — kiu tre atente
prinotis la materialon de FK kaj elsarkis erarojn de la pli fruaj
eldonoj — kaj la kuraĝa eldon-iniciato de UEA meritas ĉies respekton.
Krestomatio enhavas modelojn de bona kaj taŭga lingvostilo. Mi bone komprenas ĝian intencon, tamen mi trovis kelkajn rakontojn ege malfacilaj, kaj nur helpate de mirinde bona sistemo de Sumoo mi povis daŭrigi legadon.
Troviĝis multaj nekonataj vortoj kaj nefacile kompreneblaj esprimoj. Kiel Auld, la kompilinto diras, "Ne miru, se vi trovos tiom da "stiloj" kiom da aŭtoroj, la diverseco, alivorte la riĉeco, de la lingvo Esperanto estas super mia antaŭsupozo.
Mi klopodis de tempo al tempo reveni al la naŭa eldono de Fundamenta Krestomatio, kiu estis eldonita en 1922, kaj en ties flavigitaj paĝoj, sentis konsolon, legante pli klare kompreneblan, kaj por mi ŝajne pli facilan skribadon".
Dank al la invito al la Sumoo, mi havis ŝancon eklegi longe konservitan libron.
V - El la vivo kaj sciencoj
Bagateloj
La aferoj pritraktataj de Zamenhof estis tre variaj, nome:
_ la "horloĝo" en la okuloj de la katoj,
_ ŝanĝoj de la homa voĉo laŭ raso, aĝo, koloro de la haroj, inteligento, ktp, ktp, ktp
_ kiel fari mason por kungluado de marmoro,
_ kiel scii ĉu la lakto estas pura,
_ lertaj serĉistoj de postsignoj,
_ vivaj kreitaĵoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro
_ eco de la diamantoj,
_ antaŭdiroj pri la fino de la mondo,
_ en Ĉinio neniu volas savi dronanton, oni kredas, ke malbona spirito de dronanto vagas super la supraĵo de la akvo,
_ vegetarismo, por la sanon de nia korpo, plej bone estas manĝi kreskaĵojn anstataŭ viando,
_ lingvoj parolataj en Ĉinio, la dialektoj kaj la mandarina,
_ la Norda Poluso, lumo aŭ mallumo dum ses monatoj,
_ rimedo kontraŭ ondegoj, reto plektita el facila sed fortika materialo,
_ grafologio, kiel diveni la karakteron de la persono el la karaktero de la skribado
_ longevivado: kreskaĵa manĝado, ne uzadi alkoholon, ne fumi tabakon, ktp, ktp, ktp,
_ grandegaj arboj kiuj staras en Kalifornio
_ oni eltrovis novan nutran kreskaĵon sur unu el la insuloj de Japanio,
_ conservado de vivaj fiŝoj,
_ kolonio comunista de Aŭstraliaj elmigrantoj fondata en Paragvajo,
_ kiso kiel seksa amo naskiĝis kun la civilizacio, en la komenco kiso estis patrina amo,
_ kuracistoj proponis 5 000 dolarojn da rekompenco al tiu, kiu konsentus fari truon en la stomako,
_ post sekigado de marĉoj, arkeologoj jam trovis postesignojn de ekzistado de antikvaj loĝantoj
_ en Suda Afriko oni trovis grandegan diamanton,
_ ĉu estas vera la proverba timo de grandegaj kaj sovaĝaj bestoj antaŭ simpla muso?
_ plinombreco de la virinoj en Eŭropo pro la pli granda mortado de la knaboj,
_ estis fondita en la jaro 1867 Internacia Universitato por Memlernuloj en Nov-Jorko,
_ fingra kalendaro por difini tagon de la semajno de iu dato.
Mi ne havis paciencon por praktiki ĝin, mi preferas paperan kalendaron.
_ detala priskribo de poŝta vaporŝipo kiu eliras el Nov-Jorko al Germanio,
_ ankaŭ detala priskribo de grandegaj termitejoj
_ korespondado komerca
Post la legado de tiel variaj aferoj, oni povas aserti, ke Esperanto taŭgas por ke oni priparolu kaj pridiskutu iu ajn temo.