La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto

  • Auteur: Ludoviko Lazaro Zamenhof
  • Medewerker: Notoj kaj antaŭparolo: Gaston Waringhien
  • Soort: bloemlezing
  • Beschikbaar: Niet in stock
  • Prijs: ±€9.00
  • Jaar van uitgave: 1992
  • Vorm: libro kudre bindita
  • Beschrijving: La senŝanĝan Zamenhofan tekston kompletigas abundaj notoj pri la nuntempa lingvouzo.
  • ISBN: 9290170441
  • Bemerkingen: Kromkovrilo. Jubilea Kolekto n-ro 6
  • Recensie:
    • De Aleksander Korĵenkov: Grava represo de UEA
    • De Majo (Japanio): Fundamenta Krestomatio
    • De Maria (Brazilo): Fundamenta Krestomatio
    • Fundamenta Krestomatio - Poezio: Mi legis Versaĵo sen Fino(n) kaj Vizito de la Steloj sur la Tero (n), ambaŭ de Felikso Zamenhof kaj la unuan akton El Hamleto tradukita de L.L. Zamenhof.
      Mi tre ŝatis la legadon. Tio estis tiel facile komprenebla, ke mi devus legi 24 paĝojn, tamen mi sukcesis legi 45 paĝojn. Nun mi deziras legi Hamleton ĝis la fino. (Maria - Internacia Esperanto-Sumoo Julio 2016)
    • Fundamenta Krestomatio kompilita de Zamenhof: Mi ĝoje partoprenas en ĉifoja Sumoo kun amikoj. Dank' al tiuj mi bone finas legi libron. Mi esperas, ke mi daŭrigos legadon gustumante diversajn verkojn esperantajn.
      Fundemanta Krestomatio konsistas el 7 partoj inkluzive legendo, rakonto, humuraĵo, scienco ktp.. Mi interese legas katan horloĝon el Ĉinio. Unu franco vojaĝas en Ĉinio, sed li ne havas horloĝon. Tiam ĉina knabo alportas al ni katon kaj poste kataj okuloj montras al ni kioma horo nun estas. Tio estas tute freŝa kaj mirinda. (Verda Papago (Brazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2020)
    • Mi rekomendas tiun ĉi libron al tiuj kiuj volas sin amuzigi legante librojn samteme altigi nivelon de esperanto. Ĉar preskaŭ ĉiu esperantisto scias ke la libro estas ege valora kaj leginda. Mi estas ege kontenta pro ke mi elektis ĝustan libron por la septembra sumoo. Tamen mi ne finlegis la libron ĉar ĝi havas 446 paĝojn. Iam Esperanto estis kritikita de la homoj ke ĝi estas lingvo sen literaturo sed ĉi libro montras ke Esperanto estas la lingvo plena je literaturaĵo. Libro enhavas ekzercojn, fabelojn kaj legendojn, anekdotojn, Rakontojn, Poeziojn, Artikolojn, ktp. (Esploristo (Pradip Ghimire) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2014)
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Grava represo de UEA

Publikigita ĉe
Ruslanda Esperantisto. 1992: №9 (15).

Pri la signifo de la Fundamenta krestomatio (FK) elokvente atestas la 17 eldonoj, kaj jen aperis la 18a.

La unua eldono de FK aperis en 1903. Laŭ L.Zamenhof, ĝi devis “servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj”. Plie, la unua e-isto skribis:

Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed precipe atentan kaj kelkfojan tralegon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.
Kvankam ĉiuj materialoj de FK estis verkitaj de Zamenhof mem aŭ korektitaj de li en tia grado, ke la stilo ne deflankiĝu de lia stilo, jam en 1907 L.Zamenhof en la antaŭparolo al la 5a eldono atentigis:
Mi trarigardis denove la tutan Krestomation… Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus; mi tamen tion ĉi ne faris, ĉar mi estas konvinkita, ke pro verko, kiu havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj esperantistoj, severa konstanteco estas multe pli grava, ol plena perfekteco…
Pasis preskaŭ 90 jaroj. La lingvo multe evoluis kaj riĉiĝis, kaj nun FK ne plu restas ekzemplo de “la modela stilo”. Tamen ĝi estas mirinda atesto pri la embriaj jaroj de la lingvo, kaj pri ties lingva spirito, klare sentebla tra la tuta volumo.

Tial la laboro de karmemora profesoro Waringhien — kiu tre atente prinotis la materialon de FK kaj elsarkis erarojn de la pli fruaj eldonoj — kaj la kuraĝa eldon-iniciato de UEA meritas ĉies respekton.

Aleksander Korĵenkov

Fundamenta Krestomatio


Julio 2017
Krestomatio enhavas modelojn de bona kaj taŭga lingvostilo. Mi bone komprenas ĝian intencon, tamen mi trovis kelkajn rakontojn ege malfacilaj, kaj nur helpate de mirinde bona sistemo de Sumoo mi povis daŭrigi legadon.
Troviĝis multaj nekonataj vortoj kaj nefacile kompreneblaj esprimoj. Kiel Auld, la kompilinto diras, "Ne miru, se vi trovos tiom da "stiloj" kiom da aŭtoroj, la diverseco, alivorte la riĉeco, de la lingvo Esperanto estas super mia antaŭsupozo. Mi klopodis de tempo al tempo reveni al la naŭa eldono de Fundamenta Krestomatio, kiu estis eldonita en 1922, kaj en ties flavigitaj paĝoj, sentis konsolon, legante pli klare kompreneblan, kaj por mi ŝajne pli facilan skribadon".
Dank al la invito al la Sumoo, mi havis ŝancon eklegi longe konservitan libron.

Majo (Japanio)

Fundamenta Krestomatio


Majo 2016
V - El la vivo kaj sciencoj
Bagateloj
La aferoj pritraktataj de Zamenhof estis tre variaj, nome:
_ la "horloĝo" en la okuloj de la katoj,
_ ŝanĝoj de la homa voĉo laŭ raso, aĝo, koloro de la haroj, inteligento, ktp, ktp, ktp
_ kiel fari mason por kungluado de marmoro,
_ kiel scii ĉu la lakto estas pura,
_ lertaj serĉistoj de postsignoj,
_ vivaj kreitaĵoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro
_ eco de la diamantoj,
_ antaŭdiroj pri la fino de la mondo,
_ en Ĉinio neniu volas savi dronanton, oni kredas, ke malbona spirito de dronanto vagas super la supraĵo    de la akvo,
_ vegetarismo, por la sanon de nia korpo, plej bone estas manĝi kreskaĵojn anstataŭ viando,
_ lingvoj parolataj en Ĉinio, la dialektoj kaj la mandarina,
_ la Norda Poluso, lumo aŭ mallumo dum ses monatoj,
_ rimedo kontraŭ ondegoj, reto plektita el facila sed fortika materialo,
_ grafologio, kiel diveni la karakteron de la persono el la karaktero de la skribado
_ longevivado: kreskaĵa manĝado, ne uzadi alkoholon, ne fumi tabakon, ktp, ktp, ktp,
_ grandegaj arboj kiuj staras en Kalifornio
_ oni eltrovis novan nutran kreskaĵon sur unu el la insuloj de Japanio,
_ conservado de vivaj fiŝoj,
_ kolonio comunista de Aŭstraliaj elmigrantoj fondata en Paragvajo,
_ kiso kiel seksa amo naskiĝis kun la civilizacio, en la komenco kiso estis patrina amo,
_ kuracistoj proponis 5 000 dolarojn da rekompenco al tiu, kiu konsentus fari truon en la stomako,
_ post sekigado de marĉoj, arkeologoj jam trovis postesignojn de ekzistado de antikvaj loĝantoj
_ en Suda Afriko oni trovis grandegan diamanton,
_ ĉu estas vera la proverba timo de grandegaj kaj sovaĝaj bestoj antaŭ simpla muso?
_ plinombreco de la virinoj en Eŭropo pro la pli granda mortado de la knaboj,
_ estis fondita en la jaro 1867 Internacia Universitato por Memlernuloj en Nov-Jorko,
_ fingra kalendaro por difini tagon de la semajno de iu dato.
Mi ne havis paciencon por praktiki ĝin, mi preferas paperan kalendaron.
_ detala priskribo de poŝta vaporŝipo kiu eliras el Nov-Jorko al Germanio,
_ ankaŭ detala priskribo de grandegaj termitejoj
_ korespondado komerca
Post la legado de tiel variaj aferoj, oni povas aserti, ke Esperanto taŭgas por ke oni priparolu kaj pridiskutu iu ajn temo.

Maria (Brazilo)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.