Okaze de la centjara jubileo de Esperanto, la eldonejo „Esperantaj Kajeroj”
aperigis la teatraĵon „La graveco de la
fideliĝo” de la angla poeto Oscar
Wilde (1854-1900) en la
traduko de William Auld. La iomete
enigma titolo komence konfuzas la
leganton. La tradukinto ja estis en la
embaraso, paŭsi plej ekzakte vortludon de la originalo, t.e. intermikson
de la adjektivo earnest (serioza,
grava) kun la nomo Ernest. Temas
fakte pri „absurda” teatra ŝerco, okazanta inter kvin viroj kaj kvin virinoj el la
superaj tavoloj de burĝoj kaj nobeloj -
ĉiuj iusence kapricaj personoj, kiuj
vivas tedan vivon kaj provas kaŝi sian
enuon kaj vantecon per ekstravagancoj kaj banalaj kaj malicaj spritaĵoj. La
fino de la „triviala komedio por seriozaj
homoj”, kiu laŭdire estis la plej daŭrema teatra sukceso de Wilde, estas
kontentiga: prezentas sin tri paroj de
gefianĉoj.
Ne estas racie decideble, ĉu tiuspecaj
vantaĵoj, kvankam leĝere kaj vigle proponitaj, ankoraŭ hodiaŭ ŝatatos. Auld
lerte kaj konvene tradukis kaj verkis
enkondukon. Mi nur bedaŭras, ke li
delogiĝis prezenti al la legantoj
nomojn kiel Ferfaks, Kardju, Lejn,
Tanbriĝ Velz, Belgrejv, Brajton - kvazaŭ la poeto estus uzinta ne-latinan
alfabeton aŭ kvazaŭ la scenoj okazus
ie ajn en Ekzotujo. (Je nia bonŝanco la
aŭtoro ne metamorfoziĝis al Oske
Ŭajld!)